Читаем Patroj kaj filoj полностью

Post la teo Anna Sergeevna proponis fari promenon; sed komencis pluveti kaj la tuta societo, kun escepto de la princidino, revenis en la salonon. Venis la najbaro, amanto de la kartludo; lia nomo estis Porfir Platonicx. Tio estis grasa, griza homo kun mallongaj, kvazaux tornitaj piedoj, tre gxentila kaj ridema. Anna Sergeevna, kiu plejparte parolis kun Bazarov, demandis Eugenon, cxu li deziras fari kun ili batalon je preferanco. Bazarov konsentis, dirante, ke li devas kiel eble plej frue sin prepari al la funkcioj de distrikta kuracisto.

"Gardu vin", diris Anna Sergeevna, "ni vin batos. Kaj vi, Katja", aldonis sxi, "ludu ion al Arkadio Nikolaicx; li amas muzikon, ankaux ni auxskultos."

Katja nevolonte proksimigxis al la fortepiano; ankaux Arkadio, kvankam li efektive amis muzikon, nevolonte sekvis sxin; al li sxajnis, ke sinjorino Odincov forsendas lin, kaj en lia koro, kiel de cxiu juna homo de lia agxo, jam gxermis ia neklara kaj dolora sento de l' naskigxanta amo. Katja malfermis la fortepianon kaj ne rigardante Arkadion, diris duonvocxe:

"Kion mi devas ludi?"

"Kion vi deziras", indiferente respondis Arkadio.

"Kian muzikon vi preferas?" ripetis Katja, ne sxangxante la tonon.

"La klasikan", respondis same Arkadio.

"Cxu vi amas Mozarton?"

"Mozarton mi amas."

Katja prenis la ce mol sonaton-fantazion de Mozart. Sxi ludis tre bone, kvankam iom severe kaj seke. Ne deturnante la okulojn de la notoj kaj forte kunpreminte la lipojn, sxi sidis senmove kaj rekte, kaj nur cxe la fino de la sonato sxia vizagxo ekflamis kaj malgranda buklo de sxiaj haroj apartigxis kaj falis sur sxiajn nigrajn brovojn.

Kun speciala gxuo Arkadio auxskultis la lastan parton de l' sonato, la parton, en kiu, meze de cxarma gajeco de sennuba melodio, subite naskigxas eksplodoj de dolora, preskaux tragedia malgxojo... Sed la pensoj, kiujn vekis en li la sonoj de Mozart, ne koncernis Katjan. Rigardante sxin, li nur pensis:

Vere, ne malbone ludas la frauxlino, kaj sxi mem estas ne malbela. Fininte la sonaton, Katja, ne levante la manojn de la klavoj, demandis: "Suficxe?" Arkadio respondis, ke li ne volas plu trouzi sxian gxentilecon, kaj komencis paroli kun sxi pri Mozart; li demandis, cxu sxi mem elektis la sonaton aux cxu iu rekomendis gxin al sxi? Sed Katja respondis al li unusilabe: sxi sin kasxis, enigxis en sin mem. Kiam tio okazadis al sxi, sxi ne baldaux eligxis eksteren; sxia vizagxo ricevis tiam obstinan, preskaux rigidan esprimon. Sxi ne estis timema, sed nekonfidema kaj iom konfuzata de la fratino, sxin edukinta, kiu kompreneble tute ne supozis tion. Arkadio, kiu ne sciis, kion li devas fari, fine alvokis la revenintan Fifi kaj kun bonkora rideto komencis karesi gxian kapon. Katja revenis al siaj floroj.

Dume Bazarov perdis kaj perdis; Anna Sergeevna majstre kartludis, Porfir Platonicx ankaux estis ne malbona ludanto. Bazarov estis batita, kaj kvankam la perdo ne estis granda, gxi tamen estis malagrabla por li. Dum la vespermangxo Anna Sergeevna revenis al la botaniko.

"Ni faru morgaux matene promenon", diris sxi al li, "mi deziras ekscii de vi la latinajn nomojn de la kampaj vegetajxoj kaj iliajn ecojn."

"Por kio vi bezonas la latinajn nomojn?" demandis Bazarov.

"En cxio la ordo estas necesa", respondis sxi.

"Kia cxarma virino estas Anna Sergeevna!" ekkriis Arkadio, kiam li restis sola en la cxambro, kiun oni donis al ili.

"Jes", respondis Bazarov, "virinacxo kun cerbo. Multon sxi jam spertis."

"En kia senco vi tion diras, Eugeno Vasilicx?"

"En bona senco, en bona, kara mia Arkadio, Nikolaicx! Mi estas certa, ke sxi bonege administras sian bienon. Sed admirinda estas ne sxi, sed sxia fratino."

"Kiel, tiu nigrakapa!"

"Jes, tiu nigrakapa. Jen kio estas fresxa, netusxita, timema, silentema, cxio, kion vi volas. Jen per kiu oni povus sin okupi. El sxi oni povas ankoraux fari cxion, kion oni deziras; kaj tiu estas hardita fero."

Arkadio nenion respondis al Bazarov, kaj cxiu el ili sin kusxigis kun siaj propraj pensoj.

Ankaux Anna Sergeevna en tiu vespero pensis pri siaj gastoj. Bazarov placxis al sxi dank'al la plena manko de koketeco kaj akreco de l' opinioj. Sxi vidis en li ion novan, kion sxi ankoraux ne renkontis, kaj sxi estis scivola.

Перейти на страницу:

Похожие книги

На льду
На льду

Эмма, скромная красавица из магазина одежды, заводит роман с одиозным директором торговой сети Йеспером Орре. Он публичная фигура и вынуждает ее скрывать их отношения, а вскоре вообще бросает без объяснения причин. С Эммой начинают происходить пугающие вещи, в которых она винит своего бывшего любовника. Как далеко он может зайти, чтобы заставить ее молчать?Через два месяца в отделанном мрамором доме Йеспера Орре находят обезглавленное тело молодой женщины. Сам бизнесмен бесследно исчезает. Опытный следователь Петер и полицейский психолог Ханне, только узнавшая от врачей о своей наступающей деменции, берутся за это дело, которое подозрительно напоминает одно нераскрытое преступление десятилетней давности, и пытаются выяснить, кто жертва и откуда у убийцы такая жестокость.

Борис Екимов , Борис Петрович Екимов , Камилла Гребе

Детективы / Триллер / Проза / Малые литературные формы прозы: рассказы, эссе, новеллы, феерия / Русская классическая проза