"De via vidpunkto vi estas prava, kaj eble en tiu cxi okazo mi ludas la rolon de sinjorina mosxto; sed en la kamparo neeble estas vivi senorde, alie oni mortus pro enuo", kaj sxi dauxrigis la antauxan vivmanieron. Bazarov murmuris, sed dank'al la ordo en la domo de sinjorino Odincov, en kiu cxio "ruligxis kvazaux sur la reloj", la vivo de Bazarov kaj de Arkadio estis tiel facila kaj agrabla cxe sxi. Cetere, de la unua tago de l' restado en Nikolskoje en ambaux junuloj farigxis sxangxo. Bazarov, al kiu sinjorino Odincov klare montris sian preferon, perdis sian ordinaran egalpezon: li facile ekscitigxis, parolis nevolonte, rigardis kolere kaj ne povis longe resti sur la sama loko, io kvazaux levis lin. Arkadio, kiu definitive decidis, ke li enamigxis je Anna Sergeevna, dronis en silenta melankolio. Cetere, cxi tiu melankolio ne malhelpis lin proksimigxi al Katja; sxi ecx helpis lin ligi kun sxi amikajn, korajn rilatojn. Sxi ne sxatas min! Estu tiel... Sed jen bona estajxo ne forpusxas min, pensis li kaj lia koro ree gxuis la dolcxon de la grandanimaj sentoj. Katja komprenis malklare, ke li sercxas konsolon en sxia societo, kaj rifuzis nek al li, nek al si la senpekan plezuron de duonhontema, duonkonfidema amikeco. En la cxeesto de Anna Sergeevna ili ne parolis unu kun la alia: Katja cxiam enigxis en sin mem sub la penetrema rigardo de l' fratino, Arkadio, kiel konvenas al amanto, en la cxeesto de la objekto de sia flamo al nenio alia povis turni sian atenton; tamen bone estis al li nur kun Katja. Li sentis, ke li ne estas kapabla interesi sinjorinon Odincov; li konfuzigxis, kiam li restis sola kun sxi; ankaux sxi ne sciis, kion diri al li; li estis tro juna por sxi. Kontrauxe, kun Katja Arkadio sentis sin kvazaux hejme: li indulge kondutis kun sxi, ne malhelpis sxin esprimi la impresojn, kiujn naskis en sxi la muziko, romano, versajxoj kaj aliaj bagateloj, ne rimarkante aux ne konsciante, ke cxi tiuj bagateloj interesas ankaux lin. Katja de sia flanko ne malhelpis lin malgxoji. Arkadio volonte restis kun Katja, sinjorino Odincov - kun Bazarov, kaj tial jen kio okazis ordinare: ambaux paroj, restinte nelonge kune, disigxis cxiu en alian flankon, precipe dum la promenoj. Katja adoris la naturon, ankaux Arkadio amis gxin, kvankam li ne kuragxis tion konfesi; sinjorino Odincov estis indiferenta al gxi, same kiel Bazarov. La preskaux konstanta disigxo de niaj amikoj ne restis sen sekvoj: la rilatoj inter ili komencis sxangxigxi. Bazarov cxesis paroli kun Arkadio pri sinjorino Odincov, cxesis ecx kritiki sxiajn aristokratajn manierojn; li dauxrigis siajn lauxdojn pri Katja kaj konsilis nur moderigi en sxi la sentimentalajn emojn, sed liaj lauxdoj estis lakonaj, liaj konsiloj - sekaj kaj entute li interparolis kun Arkadio multe malpli ol antauxe... li kvazaux evitis lin, kvazaux hontis... Arkadio cxion cxi rimarkis, sed konservis la observojn por si. La vera kauxzo de cxi tiu "novajxo" estis la sento, vekita de sinjorino Odincov en Bazarov, sento, kiu lin turmentis kaj kolerigis kaj kiun li tuj neus kun malestima rido kaj cinika insulto, se iu farus ecx plej malgrandan aludon al la ebleco de tio, kio farigxis en li. Bazarov estis granda amanto de l' virinoj kaj de la virina beleco, sed la amon en la ideala senco aux romantika, kia li nomis gxin, li opiniis sensencajxo, nepardonebla malsagxo, la kavalirajn sentojn - kripleco aux malsano. Pli ol unu fojon li esprimis sian miron, kial oni ne metis en frenezulejon la kavaliron Toggenburg kun cxiuj trubaduroj. "Se virino placxas al vi", diradis li, "penu atingi la celon; se sxi rifuzas, iru vian vojon, la tero estas suficxe granda." Sinjorino Odincov placxis al li: la famoj, kurantaj pri sxi, la libereco kaj sendependeco de sxiaj opinioj, sxia senduba prefero al li, tio sxajnis favora por li; tamen li baldaux komprenis, ke li "ne atingos la celon", sed sin deturni de sxi li ne havis la forton; li rimarkis tion kun granda miro. Lia sango bolis, kiam li rememoris sxin; li facile ekregus sian sangon, sed io alia naskigxis en li, kion li ne volis allasi, kion li cxiam mokis, kio ribeligis lian tutan fierecon. En la interparoloj kun Anna Sergeevna li ankoraux pli forte ol antauxe montris sian indiferentecon al tio romantika; sed restante sola kun sxi, li kun indigno konstatis romantikulon en si mem. Tiam li iris en la arbaron kaj pasxis en gxi per grandaj pasxoj, rompante la renkontatajn brancxojn kaj insultante duonvocxe sin kaj sxin; aux li grimpis sur fojnamason kaj obstine fermante la okulojn, devigis sin dormi kaj, kompreneble, ne cxiam sukcesis. Subite li imagis, ke cxi tiuj cxastaj manoj iam cxirkauxprenos lian kolon, ke cxi tiuj fieraj lipoj respondos al liaj kisoj, ke cxi tiuj sagxaj okuloj karese, jes karese, fiksos sian rigardon sur liaj okuloj... kaj li sentis kapturnon, li sin forgesis por unu momento, gxis kiam indigno ree ekbolis en li. Li kaptis sin mem je diversaj "hontindaj" pensoj, kvazaux la diablo tentus lin. Iafoje sxajnis al li, ke ankaux en sinjorino Odincov farigxis sxangxo, ke en la esprimo de sxia vizagxo brilis io neordinara, ke eble... Sed tiam li ordinare frapis per la piedo aux grincis per la dentoj kaj minacis al si mem per la pugno.