Читаем Patroj kaj filoj полностью

"Vi do pensas, ke mi estas senpeka... tio estas, ke mi tiel regule arangxis mian vivon?"

"Kompreneble! Ekzemple: post kelke da minutoj sonoros la deka horo, kaj mi jam scias de antauxe, ke vi forpelos min."

"Ne, mi ne forpelos vin, Eugeno Vasilicx. Vi povas resti. Malfermu la fenestron... oni sufokigxas cxi tie."

Bazarov levigxis kaj pusxis la fenestron. Gxi malfermigxis subite kun bruo. Li ne supozis, ke gxi malfermigxas tiel facile, kaj liaj manoj tremis. Malluma, mola nokto ekrigardis en la cxambron, kun sia preskaux nigra cxielo, delikate bruantaj arboj kaj fresxa odoro de la libera, pura aero.

"Mallevu la kurtenon kaj sidigxu", diris sinjorino Odincov, "mi dezirus iom babili kun vi antaux via forveturo. Rakontu al mi ion pri vi mem; vi neniam parolas pri vi."

"Mi penas paroli kun vi pri utilaj aferoj, Anna Sergeevna."

"Vi estas tre modesta... Sed mi dezirus ekscii ion pri vi, pri via familio, pri via patro, pro kiu vi forlasas, nin."

Kial sxi diras tion al mi? pensis Bazarov. "Cxio cxi tute ne estas interesa", diris li vocxe, "precipe por vi, ni estas malaltaj homoj..."

"Kaj mi, laux via opinio, mi estas aristokratino?"

Bazarov levis al sxi siajn okulojn. "Jes", respondis li, troigante la akrecon de la tono.

Sxi ekridetis.

"Mi vidas, ke vi malbone min konas, kvankam vi asertas, ke cxiuj homoj similas unu alian kaj ne valoras la penon studi ilin. Mi iam rakontos al vi mian vivon... sed antauxe vi rakontu al mi vian."

"Mi malmulte konas vin", ripetis Bazarov. "Eble vi estas prava; eble, efektive, cxiu homo estas enigmo. Vi, ekzemple, vi evitas la societon, gxi tedas vin, - tamen vi invitis en vian hejmon du studentojn. Kial vi, tiel inteligenta kaj bela, vivas en la kamparo?"

"Kiel? Kiel vi diris tion?" vive interrompis sinjorino Odincov.

"Vi, tiel... bela?" Bazarov sulkigis la brovojn. "Tio estas indiferenta", murmuris li. "Mi volis diri, ke mi ne komprenas bone, por kio vi logxigxis en la kamparo?"

"Vi tion ne komprenas... tamen vi iel klarigas tion al vi."

"Jes... mi pensas, ke vi cxiam restas en la sama loko, cxar vi trodorlotis vin, cxar vi tre amas la komforton, lukson, kaj cxio alia estas indiferenta por vi."

Sinjorino Odincov ree ekridetis. "Vi absolute ne volas kredi, ke mi estas kapabla al pasio?"

"Pro scivolo, eble, sed ne alie."

"Cxu vere? Nun mi komprenas, kial ni tiel bone interkonsentas; vi ja estas tia sama, kia mi."

"Ni interkonsentas..." surde ripetis Bazarov.

"Ah, jes!... Mi forgesis, ke vi volas forveturi".

Bazarov levigxis. La lampo malforte lumis en la mezo de la mallumigxinta, bonodora, izolita cxambro. La kurteno, de tempo al tempo balancigxanta, enlasis internen la ekscitantan fresxecon de la nokto, - ekstere estis auxdebla gxia mistera murmureto. Sinjorino Odincov estis tute senmova, sed sekreta ekscito ekregis sxin iom post iom. Bazarov sentis la samon. Li komprenis subite, ke li estas sola kun juna, bela virino...

"Kien vi iras?" malrapide diris sxi.

Li respondis nenion kaj sin mallevis sur la segxon. "Do, vi opinias min trankvila, mola kaj trodorlotita estajxo", dauxrigis sxi per la sama vocxo, ne deturnante la okulojn de la fenestro. "Kaj mi scias pri mi, ke mi estas malfelicxa."

"Vi estas malfelicxa? Kial? Cxu vere vi estas sentema je malnoblaj klacxoj?"

Sinjorino Oldincov sulkigis la brovojn. Sxin kolerigis, ke li tiel komprenis sxin.

"Cxi tiuj klacxoj ecx ne ridigas min, Eugeno VasiIicx, kaj mi estas tro fiera, por ke ili povu maltrankviligi min. Mi estas malfelicxa... cxar mi ne havas deziron, volon vivi. Vi rigardas min fide, vi pensas: 'Tion diras aristokratino, tute kovrita per puntoj kaj sidanta sur velura segxo.' Mi tute ne kasxas tion: mi amas tion, kion vi nomas komforto, sed samtempe mi malmulte deziras vivi. Rigardu tiujn cxi kontrauxdirojn, kiel vi volas. Cetere, cxio cxi estas por vi romantismo."

Bazarov balancis la kapon. "Vi estas sana, sendependa, ricxa; kion plu vi deziras?"

"Kion mi deziras", ripetis sinjorino Odincov kaj eksopiris. "Mi estas tre laca, mi estas maljuna, al mi sxajnas, ke mi vivas jam tre longe. Jes, mi estas maljuna", aldonis sxi, malrapide surtirante la ekstremojn de la manteleto sur siajn nudajn manojn. Sxiaj okuloj renkontis la okulojn de Bazarov, kaj sxi iomete rugxigxis. "Post mi jam estas tiom da rememoroj: la vivo en Peterburgo, ricxeco, poste malricxeco, poste la morto de mia patro, edzinigxo, vojagxo eksterlandon k. t. p., k. t. p. Multe da rememoroj, kaj nenio inda pro rememoro; antaux mi longa, longa vojo, sen celo... Kaj mi ne sentas deziron iri."

"Vi estas tiel senrevigita?" demandis Bazarov.

"Ne", respondis sinjorino Odincov post pauxzo, "sed mi ne estas kontentigita. Sxajnas al mi, ke se mi povus doni al io mian amon..."

"Vi dezirus ekami", interrompis sxin Bazarov, "sed vi ne povas ekami: jen kie estas via tuta malfelicxo."

Sinjorino Odincov komencis rigardi la manikojn de sia manteleto.

"Cxu mi ne povas ekami?" diris sxi.

"Mi dubas! Sed malprave mi nomis tion malfelicxo. Kontrauxe, tiu meritas kompaton, kiun renkontas tia aventuro."

"Kia aventuro?"

"Ekami."

Перейти на страницу:

Похожие книги

На льду
На льду

Эмма, скромная красавица из магазина одежды, заводит роман с одиозным директором торговой сети Йеспером Орре. Он публичная фигура и вынуждает ее скрывать их отношения, а вскоре вообще бросает без объяснения причин. С Эммой начинают происходить пугающие вещи, в которых она винит своего бывшего любовника. Как далеко он может зайти, чтобы заставить ее молчать?Через два месяца в отделанном мрамором доме Йеспера Орре находят обезглавленное тело молодой женщины. Сам бизнесмен бесследно исчезает. Опытный следователь Петер и полицейский психолог Ханне, только узнавшая от врачей о своей наступающей деменции, берутся за это дело, которое подозрительно напоминает одно нераскрытое преступление десятилетней давности, и пытаются выяснить, кто жертва и откуда у убийцы такая жестокость.

Борис Екимов , Борис Петрович Екимов , Камилла Гребе

Детективы / Триллер / Проза / Малые литературные формы прозы: рассказы, эссе, новеллы, феерия / Русская классическая проза