Post duonhoro, cxambristino transdonis al Anna Sergeevna karteton de Bazarov; gxi konsistis el unu sola linio: "Cxu mi devas forveturi hodiaux aux cxu mi povas resti gxis morgaux?" Sinjorino Odincov respondis: "Kial forveturi? Mi ne komprenis vin, vi ne komprenis min", kaj sxi diris al si: "Ankaux min mem mi ne komprenis."
Sxi ne montris sin antaux la tagmangxo kaj sencxese pasxis en la cxambro de unu ekstremo en la alian, metinte la manojn sur la dorso, de tempo al tempo haltante jen antaux la fenestro, jen antaux la spegulo kaj malrapide frotante per naztuko la kolon, sur kiu sxi sentis varmegan makulon. Sxi demandis sin, kio devigis sxin peni akiri la malkasxan konfeson de Bazarov, kaj cxu sxi ne suspektis ion... "Mi estas kulpa", diris sxi vocxe, "sed mi ne povis tion antauxvidi." Sxi meditis kaj rugxigxis, rememorante la preskaux bestan vizagxon de Bazarov, kiam li sin jxetis al sxi... "Au?" diris sxi vocxe, kaj haltis, skuante la buklojn... Sxi ekvidis sin en la spegulo; sxia kapo, posten klinita, kun mistera rideto sur la duonfermitaj, duonmalfermitaj okuloj kaj lipoj, sxajne, diris al sxi en tiu cxi momento ion, pro kio sxi mem ektremis... "Ne", decidis sxi fine. "Dio scias, kien tio alkondukus; oni ne povas sxerci kun tio; tamen la trankvileco estas la plej bona afero en la mondo."
Sxia trankvileco ne estis skuita; sed sxi malgxojigxis kaj ecx versxis kelke da larmoj, mem ne sciante kial; certe ne la ricevita ofendo estis la kauxzo. Sxi ne sentis sin ofendita; gxustadire sxi sentis sin kulpa. Sub la influo de diversaj malklaraj sentoj de la konscio pri la pasanta vivo, de deziro de io nova, sxi devigis sin iri gxis certa limo, devigis sin rigardi trans gxin kaj ekvidis tie ecx ne senfundajxon, sed malplenon... aux abomenajxon.
Cxapitro XIX
Kiel ajn sciis sin regi sinjorino Odincov kaj estis super cxiuj supersticxoj, tamen sxi sentis sin iom konfuzita, kiam sxi aperis en la mangxocxambro, por la tagmangxo. Cetere, sxi pasis suficxe felicxe. Porfir Platonovicx venis, rakontis diversajn anekdotojn; li jxus revenis el la urbo. Interalie li alportis la novajxon, ke la guberniestro Burdalu ordonis al siaj oficistoj por specialaj komisioj, porti spronojn, por la okazo, se li sendos ilin ien sur cxevalo, por pli da rapideco. Arkadio duonvocxe diskutis kun Katja kaj diplomate servis al la princidino. Bazarov obstine kaj malgaje silentis. Sinjorino Odincov du, tri fojojn rekte, ne kasxe ekrigardis lian vizagxon, severan kaj galan, kun mallevitaj okuloj, kun esprimo de malestima decidemo en cxiu trajto, kaj sxi pensis: Ne... ne... ne... Post la tagmangxo sxi iris kun la tuta societo en la gxardenon. Rimarkinte, ke Bazarov deziras paroli kun sxi, sxi flankiris kelke da pasxoj kaj haltis. Li proksimigxis al sxi kaj ne levante la okulojn, diris per surda vocxo:
"Mi devas peti vian pardonon, Anna Sergeevna. Vi ne povas ne koleri kontraux mi."
"Ne, mi ne koleras kontraux vi, Eugeno Vasilicx", respondis sinjorino Odincov, "sed mi estas cxagrenita..."
"Tiom pli malbone. En cxiu okazo, mi estas suficxe punita. Mia situacio, vi certe konsentas, estas plej malsagxa. Vi skribis al mi: 'kial forveturi?' Sed mi ne povas kaj ne volas resti. Morgaux mi ne estos plu cxi tie."
"Eugeno Vasilicx, kial vi..."
"Kial mi forveturas?"
"Ne, ne tion mi volis diri."
"La tempo pasinta ne revenas, Anna Sergeevna... pli frue aux malpli frue tio devus okazi. Do, mi devas forveturi... Mi komprenas nur unu kondicxon, je kiu mi povus resti; sed gxi neniam plenumigxos. Vi ja pardonu mian bravacxon, vi ja ne amas min kaj neniam ekamos?"
La okuloj de Bazarov ekbrilis dum unu momento sub liaj nigraj brovoj.
Anna Sergeevna ne respondis al li. Mi timas cxi tiun homon, trakuris tra sxia kapo.
"Adiaux", diris Bazarov, kvazaux divenante sxian penson, kaj ekiris al la domo.
Anna Sergeevna malrapide sekvis lin kaj alvokinte Katjan, prenis sxian brakon sub sian. Sxi ne forlasis sxin antaux la vespero. Sxi ne partoprenis en la kartludo kaj ofte ridis, kio tute ne akordigxis kun sxia pala kaj konfuzita vizagxo. Arkadio komprenis nenion kaj observis sxin, kiel tion faras cxiuj junuloj, tio estas sencxese demandis sin: "Kion tio signifas?" Bazarov sin sxlosis en sia cxambro, sed por la teo li revenis. Anna Sergeevna deziris diri al li bonan vorton, sed sxi ne sciis plu, kiel ekparoli al li... Neatendita cirkonstanco savis sxin el la embaraso: oni anoncis la viziton de Sitnikov.