Читаем Patroj kaj filoj полностью

La dudek kvin verstoj sxajnis al Arkadio plenaj kvindek. Sed jen sur la deklivo de altajxo sin montris fine la malgranda kamparo, kie logxis la gepatroj de Bazarov... Proksime, en juna betula arbaro staris nobela domo kun pajla tegmento. Cxe la unua kabano staris du kamparanoj en cxapoj kaj insultis unu alian. "Vi estas granda porko", diris unu, "kaj pli malsagxa ol porkido." "Kaj via edzino estas sorcxistino", respondis la alia.

"Laux la sengxeneco de ilia konduto", rimarkigis Bazarov al Arkadio, "kaj laux la viveco de la esprimoj vi povas jugxi, ke la kamparanoj de mia patro ne estas tro premataj. Jen li mem eliras el sia domo. Sendube li auxdis la sonorilon. Tio estas li, li, mi rekonas lian figuron. Eh, eh, kiel li grizigxis, kompatinda."

Cxapitro XX

Bazarov sin klinis el la tarantaso. Arkadio etendis la kapon de post la dorso de sia amiko kaj ekvidis antaux la domo altan, malgrasan homon, kun iom senorde starantaj haroj kaj kun maldika agla nazo. Li estis vestita per malnova militista surtuto ne butonumita. Li staris, dismetinte la piedojn, fumis longan pipon kaj fermetis la okulojn, por sin gardi kontraux la suna lumo.

La cxevaloj haltis.

"Fine vi estas", diris la patro de Bazarov, ne cxesante fumi, kvankam la tubo de la pipo dancis inter liaj fingroj. "Eliru, eliru, venu en mian cxirkauxprenon!"

Li komencis kisi la filon. "Enjuga, Enjuga", eksonis tremanta virina vocxo. La pordo largxe malfermigxis, kaj sur la sojlo aperis rondeta, malalta maljunulino, en blanka kufo kaj mallonga multkolora kaftano. Sxi ekkriis, sxanceligxis kaj certe falus, se Bazarov ne subtenus sxin. Sxiaj rondetaj manoj tuj cxirkauxprenis lian kolon, sxia kapo sin alpremis al lia brusto, kaj cxio eksilentis. Oni auxdis nur sxian interrompatan ploron. La maljuna Bazarov profunde spiris kaj pli forte palpebrumis. "Nu, suficxe, suficxe, Ariga! Cxesu", diris li, intersxangxinte rigardon kun Arkadio, kiu staris senmove cxe la tarantaso, dum la kamparano sur la kondukbenko ecx sin deturnis. "Tio estas superflua! cxesu, mi petas vin."

"Ah, Vasilij Ivanovicx", murmuretis la maljunulino, "jen fine ni havas lin, kolombeton, Enjugan cxe ni", kaj ne cxesante lin cxirkauxpreni, sxi forigis de Bazarov sian malsekan pro la larmoj, sulkigxintan kaj ridetantan vizagxon, ekrigardis lin per felicxaj kaj kornikaj okuloj, kaj ree sin alpremis al li.

"Sendube, cxio cxi estas natura", diris Vasilij Ivanovicx, "sed ni iru prefere en la cxambron. Kun Eugeno venis gasto. Pardonu", aldonis li, sin turnante al Arkadio kun malgranda riverenco. "vi komprenas, la virina malforteco; la koro de la patrino..." Li mem estis tiel kortusxita, ke liaj lipoj, brovoj kaj mentono tremis..., sed li rimarkeble penis venki sin kaj ecx sxajnis indiferenta. Arkadio sin klinis.

"Vere, patrino, ni iru", diris Bazarov kaj kondukis en la domon la senfortigxintan maljunulinon. Sidiginte sxin en komforta apogsegxo, li ankoraux unu fojon rapide kisis la patron kaj prezentis al li Arkadion.

"Mi kore gxojas", diris Vasilij Ivanovicx, "sed ne estu postulema; cxe mi cxio estas arangxita simple, militiste. Arina Vlasievna, trankviligxu, mi petas vin, kia manko de kuragxo! La gasto havas malbonan opinion pri vi."

"Kara sinjoro", diris la maljunulino tra la larmoj, "mi ne havas la honoron koni vian nomon kaj tiun de via patro..."

"Arkadio Nikolaicx", grave, duonvocxe diris Vasilij Ivanovicx. "Pardonu min, malsagxan." La maljunulino visxis la nazon kaj poste, klinante la kapon dekstren kaj maldekstren, ankaux la okulojn unu post la alia. "Pardonu min. Mi ja pensis, ke mi mortos, ne revidinte mian ko... o... o... lombeton..."

"Kaj jen vi revidis, sinjorino", interrompis Vasilij Ivanovicx. "Janjuga", li sin turnis al nudpieda knabino dektrijara en bele rugxa katuna vesto, time rigardanta tra la pordo, "alportu al la mastrino glason da akvo, sur pleto, vi komprenas? Kaj vin, sinjoroj", aldonis li kun ia malnovmoda jovialeco, "permesu al mi inviti en la kabineton de la veterano."

"Almenaux unu fojon permesu cxirkauxpreni vin, Enjuga", gxemis Arina Vlasievna. Bazarov sin klinis al sxi. "Kia belulo vi farigxis!"

"Belulo, ne belulo", rimarkis Vasilij Ivanovicx, "sed viro, kiel oni diras, hommfe (devas esti: homme fait = sinfarita homo (kripligita francajxo)). Kaj nun mi esperas, Arina Viasievna ke, satiginte vian patrinan koron, vi zorgos pri la satigo de viaj gastoj, cxar kiel vi scias, oni ne nutras najtingalon per fabeloj."

La maljunulino levigxis de la segxo. "Tuj, Vasilij Ivanovicx, la tablo estos preta; mi mem kuros en la kuirejon kaj ordonos boligi la samovaron; cxio estos preta, cxio. Dum tri jaroj ja mi ne vidis lin, ne nutris, ne donis al li trinki; tio estas io!"

"Bone, mastrino, zorgu, ne senhonorigu vin; kaj vi, sinjoroj, mi petas, sekvu min. Jen Timofeicx venis saluti vin, Eugeno. Ankaux li gxojas, maljuna amiko. Cxu ne vere? Vi gxojas, maljuna amiko? Sinjoroj, mi petas sekvu min."

Перейти на страницу:

Похожие книги

На льду
На льду

Эмма, скромная красавица из магазина одежды, заводит роман с одиозным директором торговой сети Йеспером Орре. Он публичная фигура и вынуждает ее скрывать их отношения, а вскоре вообще бросает без объяснения причин. С Эммой начинают происходить пугающие вещи, в которых она винит своего бывшего любовника. Как далеко он может зайти, чтобы заставить ее молчать?Через два месяца в отделанном мрамором доме Йеспера Орре находят обезглавленное тело молодой женщины. Сам бизнесмен бесследно исчезает. Опытный следователь Петер и полицейский психолог Ханне, только узнавшая от врачей о своей наступающей деменции, берутся за это дело, которое подозрительно напоминает одно нераскрытое преступление десятилетней давности, и пытаются выяснить, кто жертва и откуда у убийцы такая жестокость.

Борис Екимов , Борис Петрович Екимов , Камилла Гребе

Детективы / Триллер / Проза / Малые литературные формы прозы: рассказы, эссе, новеллы, феерия / Русская классическая проза