Читаем Patroj kaj filoj полностью

"Ne cxagrenu sinjoron Sitnikov per rifuzo", diris Anna Sergeevna.

Arkadio ekrigardis sxin kaj profunde klinis la kapon. La gastoj forveturis post la matenmangxo. Adiauxante Eugenon, sinjorino Odincov etendis al li la manon kaj diris:

"Gxis revido, cxu ne vere!"

"Kiel vi ordonas", respondis Bazarov.

"En tia okazo, ni revidos unu la alian."

Arkadio la unua eliris sur la peronon kaj okupis lokon en la kalesxo de Sitnikov. La administranto de la domo plenrespekte helpis lin eniri, kaj li, li volonte lin batus aux plorus. Bazarov sidigxis en la tarantason. Atinginte la kolonion de Koklov, Arkadio atendis, gxis kiam la gastejmastro Fedot jungis cxevalojn, kaj proksimigxinte al la tarantaso, kun ordinara rideto, diris al Bazarov:

"Eugeno, prenu min kun vi; mi volas veturi al vi."

"Sidigxu", respondis Bazarov tra la dentoj.

Sitnikov, kiu pasxis cxirkaux la radoj de sia kalesxo, vigle fajfante, largxe malfermis la busxon, auxdante cxi tiujn vortojn. Arkadio kun malvarma sango prenis siajn pakajxojn el lia kalesxo, sidigxis apud Bazarov kaj gxentile salutinte sian antauxan kamaradon de la vojagxo, ekkriis: "Antauxen!"

La tarantaso ekruligxis kaj baldaux malaperis el la vido... Sitnikov, definitive konfuzita, rigardis sian kocxeron, sed tiu ludis per la vipo super la vosto de la flanka cxevalo. Tiam Sitnikov saltis en la kalesxon kaj tondre kriante al du preterpasantaj kamparanoj: "Surmetu la cxapojn, malsagxuloj!" ektrotis en la urbon, kiun li atingis tre malfrue. En la sekvinta tago, cxe frauxlino Kuksxin, li akre insultis la du "abomenajn fierulojn kaj malgxentilulojn."

Sidigxante en la tarantaso apud Bazarov, Arkadio, forte premis lian manon kaj longe diris nenion. Sxajnis, ke Bazarov komprenas la manpremon kaj la silenton kaj estis danka por ili. La lastan nokton li tute ne dormis, li ne fumis, preskaux nenion mangxis jam dum kelke da tagoj. Malgaje kaj akre desegnigxis lia malgrasigxinta profilo sub lia profunde metita cxapo. "Amiko", diris li fine, "donu al mi cigaron... Rigardu, cxu mia lango estas flava?"

"Flava", respondis Arkadio.

"Jes... kaj la cigaro ne sxajnas al mi bongusta. La masxino ne estas en ordo."

"Vi, efektive, sxangxigxis en la lasta tempo", rimarkis Arkadio.

"Ne grave! Mia bona farto revenos. Nur unu afero cxagrenas min: mia patrino estas tre karesema kaj sentema. Se oni ne plenplenigas sian ventron kaj ne mangxas dek fojojn cxiutage, sxi ploras pro cxagreno. Mia patro ne estas tia, la vivo kribris lin pli ol unu fojon. Ne, mi ne povas fumi", aldonis li kaj jxetis la cigaron en la polvon de la vojo.

"Gxis via bieno estas dudek kvin verstoj?" demandis Arkadio.

"Dudek kvin. Cetere, demandu cxi tiun sagxulon." Li montris la kamparanon sur la kondukbenko, laboriston de Fedot.

Sed la sagxulo respondis: "Kiu povas scii, la verstoj ne estas mezuritaj cxi tie", kaj komencis duonvocxe insulti la mezan cxevalon pro tio, ke gxi sencxese skuis la kapon.

"Jes, jes", ekparolis Bazarov, "Jen estas leciono por vi, mia juna amiko, instrua ekzemplo! La diablo scias, kia sensencajxo! Cxiu homo pendas sur fadeno, cxiuminute povas malfermigi sub li senfundajxo, kaj li mem elpensas por si diversajn malagrablajxon, venenas sian vivon."

"Kion vi aludas?" demandis Arkadio.

"Mi aludas nenion, mi diras sen aludoj, ke ni ambaux, vi kaj mi, kondutis tre malsagxe. Por kio babili pro tio? Mi rimarkis jam en la kliniko: kiu koleras kontraux sia doloro, tiu certe gxin venkos."

"Mi ne tute komprenas vin", diris Arkadio, "sxajnas, ke vi ne havas kauxzon plendi."

"Se vi ne tute komprenas min, jen kion mi komunikos al vi: laux mia opinio pli bone estas pisti sxtonojn sur sxoseo, ol permesi al virino ekregi ecx pinton de fingro. Cxio cxi estas..." Bazarov volis diri sian amatan vorton "romantismo", sed li haltigis sin kaj diris: "sensencajxo." "Vi nun ne kredos al mi, sed mi ripetas al vi: ni trovis virinan societon, kaj al ni estis agrable; sed forlasi tian societon estas kvazaux en varmega tago versxi sur sin malvarman akvon. La viro ne havas tempon por sin okupi per tiaj bagateloj; la viro devas esti kruela, proklamas tre sagxa hispana proverbo. Jen vi ekzemple", aldonis li, sin turnante al la kamparano sur la kondukbenko, "vi, sagxulo, cxu vi havas edzinon?"

La kamparano montris al la junuloj sian platan vizagxon kun malklaraj okuloj.

"Edzinon? Mi havas. Kial ne havi?"

"Vi batas sxin?"

"La edzinon? Cxiel okazas. Sen motivo mi ne batas sxin."

"Perfekte. Kaj sxi, cxu sxi batas vin?"

"Kian vorton vi diris, sinjoro! Vi amas sxerci..." Estis evidente, ke li sentas sin ofendita.

"Cxu vi auxdas, Arkadio Nikolaicx! Kaj nin oni batis... jen kio signifas esti civilizitaj homoj."

Arkadio nenature ekridis, Bazarov sin deturnis kaj dum la tuta vojagxo ne diris ecx unu vorton.

Перейти на страницу:

Похожие книги

На льду
На льду

Эмма, скромная красавица из магазина одежды, заводит роман с одиозным директором торговой сети Йеспером Орре. Он публичная фигура и вынуждает ее скрывать их отношения, а вскоре вообще бросает без объяснения причин. С Эммой начинают происходить пугающие вещи, в которых она винит своего бывшего любовника. Как далеко он может зайти, чтобы заставить ее молчать?Через два месяца в отделанном мрамором доме Йеспера Орре находят обезглавленное тело молодой женщины. Сам бизнесмен бесследно исчезает. Опытный следователь Петер и полицейский психолог Ханне, только узнавшая от врачей о своей наступающей деменции, берутся за это дело, которое подозрительно напоминает одно нераскрытое преступление десятилетней давности, и пытаются выяснить, кто жертва и откуда у убийцы такая жестокость.

Борис Екимов , Борис Петрович Екимов , Камилла Гребе

Детективы / Триллер / Проза / Малые литературные формы прозы: рассказы, эссе, новеллы, феерия / Русская классическая проза