Читаем Patroj kaj filoj полностью

Malfacile estas esprimi per vortoj, kiel la juna progresulo enkuris en la cxambron, kvazaux koturno. Decidinte, kun sia kutima trudemo, veturi en la bienon al la virino, kiun li apenaux konis, kiu neniam lin invitis, sed cxe kiu, laux la kolektitaj de li sciigoj, gastis tiel inteligentaj kaj proksimaj homoj, li tamen tremis gxis la medolo de l' ostoj kaj anstataux diri la antauxe preparitajn senkulpigxojn kaj salutojn, li balbutis ian sensencajxon, ke Eudoksio Kuksxin sendis lin por ekscii pri la farto de Anna Sergeevna, kaj ke Arkadio, ankaux cxiam parolis pri sxi kun plej grandaj lauxdoj... Cxe tiuj cxi vortoj li implikigxis kaj tiel konfuzigxis, ke li okupis lokon sur sia propra cxapelo. Tamen, cxar neniu forpelis lin kaj Anna Sergeevna ecx prezentis lin al la fratino kaj princidino, li baldaux retrovis la egalpezon kaj komencis babili. La apero de homa malsagxo estas ofte utila en la vivo: gxi liberigas la kordojn, tro forte strecxitajn, senebriigas la memfidajn aux memforgesajn sentojn, rememorigante al ili ilian proksiman parencecon kun ili. Kun la apero de Sitnikov cxio farigxis pli ordinara kaj simpla; cxiuj ecx vespermangxis pli abunde kaj disiris vespere duonhoron pli frue ol ordinare.

"Mi povas nun ripeti al vi", diris, kusxante en la lito, Arkadio al Bazarov, kiu ankaux senvestigis sin: "Kial vi estas tiel malgxoja? Sendube, vi plenumis ian sanktan devon?"

De iom da tempo inter la junuloj regis la pseudo-indiferenta mokado, kiu cxiam estas signo de sekreta nekontenteco aux de neesprimitaj suspektoj.

"Morgaux mi veturos al la patro", diris Bazarov.

Arkadio, levigxis kaj sin apogis sur la kubuto.

"A!" respondis li. "Kaj tial vi estas tiel malgxoja?"

Bazarov oscedis.

"Kiu multe scias, rapide maljunigxas."

"Kaj Anna Sergeevna?" dauxrigis Arkadio.

"Anna Sergeevna? Kio?"

"Mi volis diri: cxu sxi permesos al vi forveturi?"

"Mi ne estas dungita de sxi."

Arkadio ekmeditis. Bazarov kusxigxis kaj turnis la vizagxon al la muro.

Pasis kelke da silentaj minutoj.

"Eugeno!" ekkriis subite Arkadio.

"Kio?"

"Mi veturos morgaux kun vi."

Bazarov respondis nenion.

"Sed mi veturos hejmen", dauxrigis Arkadio. "Ni veturos kune gxis la kolonio de Koklov, kaj tie vi prenos cxevalojn de Fedot. Mi kun plezuro konigxus kun viaj gepatroj, sed mi ne volas gxeni ilin kaj vin. Vi ja poste revenos al ni!"

"Mi lasis cxe vi miajn pakajxojn", respondis Bazarov, ne turnante sin.

Li ne demandis min, kial mi forveturos? Kaj tiel subite, kiel li, pensis Arkadio. Vere, kial mi forveturos, kial li forveturas? dauxrigis li siajn meditojn. Li ne povis respondi kontentige siajn demandojn, kaj lian koron plenigis io maldolcxa. Li sentis, ke malfacile estos por li forlasi la vivon, al kiu li tiel kutimis; sed resti sola estus iel strange. Io okazis inter ili - parolis li al si mem - por kio mi restos plantita antaux sxi post lia forveturo? Mi definitive tedos sxin, perdos la lastan sxaton. Li komencis imagi sinjorinon Odincov, sed poste aliaj trajtoj iom post iom kovris la belan vizagxon de la juna vidvino. "Katja... domagxe!...", murmuretis Arkadio al la kuseno, sur kiun jam falis larmo... Per subita movo li levis la kapon kaj lauxte diris:

"Por kia diablo cxi tiu malsagxulo Sitnikov venis cxi tien?"

Bazarov unue sin ekmovis sur la litajxo, kaj poste diris:

"Vi, mia kara, estas ankoraux malsagxa, kiel mi vidas. Por mi, komprenu tion, por mi estas necesaj tiaj malsagxuloj. Ne la dioj ja bakas la potojn."

Eh, eh!... pensis Arkadio kaj la unuan fojon sin prezentis antaux li por unu minuto la senfundeco de la memamo de Bazarov. "Ni do estas dioj, vi kaj mi? tio estas - vi estas dio, kaj mi eble malsagxulo?"

"Jes", konsentis malgaje Bazarov, "vi estas ankoraux malsagxa."

Sinjorino Odincov ne montris grandan miron, kiam en la sekvinta tago Arkadio diris al sxi, ke li forveturos kun Bazarov; sxi sxajnis distrita kaj laca. Katja silente kaj serioze rigardis lin, la princidino ecx faris la signon de la kruco sub sia sxalo, tiel, ke li ne povis tion ne rimarki, kaj Sitnikov estis tute konsternita. Li jxus malsupreniris por la matenmangxo en eleganta, tiun cxi fojon ne slavofila kostumo; en la antauxtago li mirigis la serviston, kiu devis zorgi pri li, per la multeco de sia tolajxo, kaj subite liaj kamaradoj forlasas lin! Momenton li saltetis, kiel cxasata leporo de la rando de arbaro, kaj subite, preskaux kun teruro, preskaux kun krio, anoncis, ke ankaux li intencas forveturi.

"Mi havas tre komfortan kalesxon", aldonis la malfelicxa juna homo, sin turnante al Arkadio, "mi povas veturigi vin, kaj Eugeno Vasilicx prenos vian tarantason; tiamaniere ecx estos pli oportune".

"Sed, sinjoro, mi petas vin... nia bieno tute ne estas sur via vojo kaj malproksime."

"Ne grave, ne grave; mi havas multe da tempo kaj aferoj alvokas min tien."

"Brandaj aferoj!" demandis Arkadio, per tro malestima tono.

Sed Sitnikov estis tiel malespera, ke kontraux sia kutimo li ecx ne ekridis.

"Mi certigas vin, ke mia kalesxo estas tre komforta", balbutis li, "estos suficxe da loko por cxiuj."

Перейти на страницу:

Похожие книги

На льду
На льду

Эмма, скромная красавица из магазина одежды, заводит роман с одиозным директором торговой сети Йеспером Орре. Он публичная фигура и вынуждает ее скрывать их отношения, а вскоре вообще бросает без объяснения причин. С Эммой начинают происходить пугающие вещи, в которых она винит своего бывшего любовника. Как далеко он может зайти, чтобы заставить ее молчать?Через два месяца в отделанном мрамором доме Йеспера Орре находят обезглавленное тело молодой женщины. Сам бизнесмен бесследно исчезает. Опытный следователь Петер и полицейский психолог Ханне, только узнавшая от врачей о своей наступающей деменции, берутся за это дело, которое подозрительно напоминает одно нераскрытое преступление десятилетней давности, и пытаются выяснить, кто жертва и откуда у убийцы такая жестокость.

Борис Екимов , Борис Петрович Екимов , Камилла Гребе

Детективы / Триллер / Проза / Малые литературные формы прозы: рассказы, эссе, новеллы, феерия / Русская классическая проза