Читаем Patroj kaj filoj полностью

Sinjorino Odincov jxetis oblikvan rigardon al Bazarov. "Mi parolis kun vi, se mi ne eraras, pri la felicxo. Mi rakontis al vi pri mi mem. Cxar mi diris la vorton felicxo, mi devas fari unu demandon: kial, kiam ni gxuas, ekzemple, muzikon, belan vesperon, interparolon kun simpatiaj homoj, kial cxio cxi sxajnas al ni pli aludo al iu senlima, ie ekzistanta felicxo, ol vera felicxo, felicxo, kiun ni mem gxuas? Au eble vi sentas nenion similan?"

"Vi konas la proverbon: Tie estas bone, kie ni ne estas", respondis Bazarov, "cetere, vi mem diris hieraux, ke vi ne estas kontentigita. Kaj efektive, tiaj pensoj neniam venas en mian kapon."

"Eble ili sxajnas al vi ridindaj?"

"Ne, sed ili ne venas en mian kapon."

"Cxu vere? Mi tre dezirus scii, pri kio vi pensas?"

"Kiel? Mi vin ne komprenas."

"Auskultu, jam antaux longe mi deziris malkasxe interparoli kun vi. Superflue estus diri al vi, ke vi ne estas ordinara homo - vi mem scias tion. - Vi estas ankoraux juna; la tuta vivo, estas ankoraux antaux vi. Al kio vi vin preparas? Kia estonteco atendas vin? Kia estas la celo. al kiu vi iras? Kion vi havas sur la fundo de via koro? Unuvorte, kiu vi estas, kio vi estas?"

"Vi mirigas min, Anna Sergeevna. Vi scias, ke mi min okupas per la natursciencoj kaj kiu mi estas..."

"Jes. Kiu vi estas?"

"Mi jam diris al vi, ke mi estas estonta distrikta kuracisto."

Anna Sergeevna faris senpaciencan movon. "Kial vi diras tion? Vi mem ne kredas al tio. Arkadio povus tiel respondi al mi, ne vi."

"Sed per kio, mia amiko..."

"Cxesu! Cxu estas eble, ke vin kontentigas tiel modesta agado? Cxu vi mem ne asertas cxiam, ke la medicino ne ekzistas por vi? Vi, kun via ambicio, distrikta kuracisto! Vi tiamaniere respondas al mi, por vin liberigi de mia scivolo, cxar vi havas neniom. da konfido al mi. Tamen Eugeno Vasilicx, kredu al mi, mi povus kompreni vin: mi mem estis malricxa kaj ambicia, kiel vi; mi trairis eble samajn provojn, kiel vi."

"Cxio cxi estas tre bela, Anna Sergeevna, sed vi pardonu al mi, mi entute ne havas kutimon fari konfidenciojn: inter vi kaj mi estas tia interspaco..."

"Kia interspaco? Vi ree diros al mi, ke mi estas aristokratino? Lasu tion, Eugeno Vasilicx. Sxajnas, ke mi pruvis al vi..."

"Kaj krom tio", interrompis Bazarov, "mi ne komprenas la plezuron paroli kaj pensi pri la estonteco, kiu plejparte ne dependas de ni. Se aperos okazo fari ion, tre bone; se ne, oni almenaux estos kontenta, ke oni antauxe ne vane babilis."

"Vi nomas amikan interparolon babilo... Au eble vi min, kiel virinon, ne trovas inda de via konfido? Vi ja malestimas nin cxiujn."

"Vin mi ne malestimas, Anna Sergeevna, vi tion scias."

"Ne, mi scias nenion..., sed ni supozu, ke estas tiel. Mi komprenas, ke vi ne deziras paroli pri via estonta agado; sed tio, kio okazas nun en vi..."

"Okazas!" ripetis Bazarov, "cxu mi estas regno aux societo? En cxiu okazo, tio tute ne estas interesa. Cetere, cxu ni cxiam povas lauxte diri cxion, kio en ni 'okazas'."

"Vere mi ne scias, kial oni ne povus diri cxion, kion oni havas en la koro."

"Vi povas?" demandis Bazarov.

"Mi povas", respondis Anna Sergeevna post mallonga sxanceligxo.

Bazarov klinis la kapon.

"Vi estas pli felicxa ol mi."

Anna Sergeevna demande rigardis lin.

"Vi povas aserti, kion vi volas", dauxrigis sxi, "tamen io diras al mi, ke ne vane ni renkontis unu la alian, ke ni estos bonaj amikoj. Mi estas certa, ke via - mi ne scias, kiel gxin nomi - ke via rigideco, via manko de konfido fine malaperos."

"Kaj vi rimarkis en mi rigidecon... kaj mankon de konfido, kiel vi nomis tion?"

"Jes."

"Kaj vi dezirus koni la kauxzon de cxi tiu rigideco, vi dezirus scii, kio okazas en mi?"

"Jes", ripetis sinjorino Odincov kun la timo, kiun sxi ankoraux ne komprenis.

"Kaj vi ne koleros kontraux mi?"

"Ne."

"Ne?" Bazarov staris, turninte al sxi la dorson. "Do sciu, ke mi amas vin malsagxe, freneze... Jen kion vi atingis."

Anna Sergeevna etendis antauxen ambaux manojn. Bazarov apogis la frunton sur la fenestra vitro. Li sufokigxis; lia tuta korpo videble tremis. Sed tio ne estis la tremo de junula timo, ne la dolcxa teruro de la unua konfeso ekregis lin: tio estis la pasio, kiu bolis en li, forta kaj peza pasio, simila al la malico kaj eble parenca kun sxi... Sinjorino Odincov eksentis samtempe timon kaj kompaton al li.

"Eugeno Vasilicx", diris sxi kaj nevola karesemo eksonis en sxia vocxo.

Li sin turnis rapide, jxetis sur sxin mangxegantan rigardon kaj kaptinte ambaux sxiajn manojn, subite altiris sxin al sia brusto. Sxi ne tuj liberigis sin de lia cxirkauxpreno; sed post unu momento sxi jam staris malproksime en angulo kaj rigardis de tie Eugenon. Li sin jxetis al sxi...

"Vi ne komprenis min", murmuretis sxi rapide kun teruro. Sxajnis, ke ankoraux unu lia pasxo, kaj sxi ekkrius... Bazarov mordis la lipojn kaj foriris.

Перейти на страницу:

Похожие книги

На льду
На льду

Эмма, скромная красавица из магазина одежды, заводит роман с одиозным директором торговой сети Йеспером Орре. Он публичная фигура и вынуждает ее скрывать их отношения, а вскоре вообще бросает без объяснения причин. С Эммой начинают происходить пугающие вещи, в которых она винит своего бывшего любовника. Как далеко он может зайти, чтобы заставить ее молчать?Через два месяца в отделанном мрамором доме Йеспера Орре находят обезглавленное тело молодой женщины. Сам бизнесмен бесследно исчезает. Опытный следователь Петер и полицейский психолог Ханне, только узнавшая от врачей о своей наступающей деменции, берутся за это дело, которое подозрительно напоминает одно нераскрытое преступление десятилетней давности, и пытаются выяснить, кто жертва и откуда у убийцы такая жестокость.

Борис Екимов , Борис Петрович Екимов , Камилла Гребе

Детективы / Триллер / Проза / Малые литературные формы прозы: рассказы, эссе, новеллы, феерия / Русская классическая проза