Читаем Patroj kaj filoj полностью

Tamen Bazarov ne tute eraris. Li frapis la fantazion de Anna Sergeevna; li interesis sxin, sxi multe pensis pri li. Dum lia foresto sxi ne enuis, ne atendis lin, sed lia apero tuj vivigis sxin; li volonte restis kun li sola kaj volonte parolis kun li, ecx tiam, kiam li incitis sxin aux vundis sxian guston, sxian inklinon al la eleganteco. Sxi kvazaux volis provi lin kaj sin. Foje, promenante kun sxi en la gxardeno, li subite diris per malgxoja vocxo, ke li intencas baldaux veturi en la bienon de sia patro... Sxi paligxis, io kvazaux pikis sxian koron, tiel pikis, ke sxi ekmiris kaj poste longe pensis, kion tio povas signifi. Bazarov diris al sxi pri sia forveturo ne kun la intenco provi sxin, vidi, kiel tio sxin impresos: li neniam afektis. Matene en la sama tago li renkontis la intendanton de sia patro, sian iaman vartiston, Timofeicx. Cxi tiu Timofeicx, sprita, viva maljunulo, kun paligxintaj flavaj haroj, kun sunbruna rugxa vizagxo kaj kun etaj larmoj en fermetitaj okuloj, neatendite aperis antaux Bazarov en sia mallonga vesto el dika, grize blueta drapo; li estis zonita per rimeno kaj portis gudritajn botojn.

"Bonan tagon, maljunulo!" ekkriis Bazarov.

"Bonan tagon, sinjoro Eugeno Vasilicx", komencis la maljunulo kaj gxoje ekridetis; lia tuta vizagxo sulkigxis.

"Kio kondukas vin cxi tien? Cxu oni sendis vin por min venigi?"

"Kion vi diras?" balbutis Timofeicx (li rememoris la severan ordonon, ricevitan de l' sinjoro antaux la forveturo). "Mi veturis en la urbon pro aferoj de l' sinjoro, mi ekauxdis pri via cxeesto kaj mi iom flankiris de la vojo por rigardi vian mosxton... mi ne venis por gxeni vin!"

"Bone, ne mensogu", interrompis lin Bazarov. "Cxu la vojo al la urbo iras tra cxi tie?"

Timofeicx konfuzigxis kaj respondis nenion.

"Mia patro bone fartas?"

"Dank'al Dio."

"Kaj mia patrino?"

"Ankaux Arina Vasiljevna, dank'al Dio. "

"Ili certe atendas min!"

La maljunulo klinis flanken sian malgrandan kapon. "Ah, Eugeno Vasilicx, kiel ne atendi vin! Kredu al mi, la koro sangas, kiam oni rigardas viajn gepatrojn."

"Bone, bone! Lasu la rakontojn. Diru, ke mi baldaux venos."

"Mi obeas", kun sopiro respondis Timofeicx. Elirinte el la domo, li per ambaux manoj sxovis sian cxapon gxis oreloj, suriris sian mizeran veturilon, kaj ektrotetis, sed ne al la urbo.

Vespere en la sama tago sinjorino Odincov sidis en sia cxambro kun Bazarov. Arkadio pasxis en la salono kaj auxskultis la ludon de Katja. La princidino supreniris en sian cxambron; sxi gxenerale malamis la gastojn, kaj precipe cxi tiujn "novajn sensxuulojn", kiaj sxi nomis ilin. En la paradaj cxambroj sxi nur koleretis; sed en sia cxambro, antaux sia cxambristino, sxi iafoje versxis tiajn insultojn, ke la kufo kun la garnajxo saltis sur sxia kapo. Sinjorino Odincov sciis cxion cxi.

"Kiel vi povas pensi pri la forveturo", komencis sxi; "kaj via promeso?"

Bazarov ektremis.

"Kia promeso?"

"Vi forgesis? Vi ja intencis doni al mi kelke da lecionoj de la hxemio".

"Kion fari! La patro atendas min; mi ne povas plu prokrasti. Cetere, vi povas legi: Pelouse et Fremy: "Notions generales de cxemie" (gxenerala kompreno pri hxemio), tio estas bona libro kaj klare skribita. Vi trovos en gxi cxion, kion vi bezonas."

"Tamen vi diris al mi, ke libro ne povas anstatauxi... mi forgesis vian esprimon, sed vi scias, kion mi volas diri, vi memoras?"

"Kion fari!" ripetis Bazarov.

"Por kio veturi?" diris sinjorino Odincov, mallauxtigante la vocxon.

Li ekrigardis sxin. Sxi apogis sian kapon al la dorso de la segxo kaj krucis sur la brusto la manojn, nudajn gxis la kubutoj. Sxi sxajnis pli pala de la lumo de la sola lampo, cxirkauxita per papera sxirmilo. Vasta blanka vesto kovris sxin per siaj molaj faldoj; apenaux estis videblaj la pintoj de sxiaj piedoj, kiuj ankaux estis krucitaj.

"Kaj por kio resti?" respondis Bazarov.

Sinjorino Odincov iom turnis la kapon.

"Kiel por kio? Cxu ne estas al vi gaje cxe mi? Cxu vi pensas ke oni ne bedauxros cxi tie vian foreston?"

"Mi estas certa, ke ne."

Sinjorino Odincov silentis dum momento.

"Malprave vi pensas tion. Cetere, mi ne kredas al vi. Vi ne povis tion diri serioze." Bazarov sidis senmove. "Eugeno Vasilicx, kial vi silentas?"

"Kion mi povas diri al vi? La homoj gxenerale ne meritas bedauxron, tiom pli mi."

"Kial?"

"Mi estas homo pozitiva, neinteresa. Mi ne scias paroli."

"Vi deziras auxdi de mi komplimenton, Eugeno Vasilicx?"

"Tio ne estas mia kutimo. Cxu vi mem ne scias, ke la eleganta flanko de la vivo estas fremda por mi, la flanko, kiun vi tiel sxatas?"

Sinjorino Odincov mordis la angulon de sia naztuko.

"Pensu, kion vi volas, sed mi enuos, kiam vi forveturos."

"Arkadio restos", respondis Bazarov.

Sinjorino Odincov delikate levis la sxultrojn.

"Mi enuos", ripetis sxi.

"Cxu vere? En cxiu okazo vi ne longe enuos."

"Kial vi pensas tion?"

"Tial, ke vi mem diris al mi, ke vi enuas nur tiam, kiam via ordo estas atencata. Vi tiel senpeke regule arangxis vian vivon, ke en gxi ne restas loko por enuo, por sopiro... por iu ajn malagrabla sento."

Перейти на страницу:

Похожие книги

На льду
На льду

Эмма, скромная красавица из магазина одежды, заводит роман с одиозным директором торговой сети Йеспером Орре. Он публичная фигура и вынуждает ее скрывать их отношения, а вскоре вообще бросает без объяснения причин. С Эммой начинают происходить пугающие вещи, в которых она винит своего бывшего любовника. Как далеко он может зайти, чтобы заставить ее молчать?Через два месяца в отделанном мрамором доме Йеспера Орре находят обезглавленное тело молодой женщины. Сам бизнесмен бесследно исчезает. Опытный следователь Петер и полицейский психолог Ханне, только узнавшая от врачей о своей наступающей деменции, берутся за это дело, которое подозрительно напоминает одно нераскрытое преступление десятилетней давности, и пытаются выяснить, кто жертва и откуда у убийцы такая жестокость.

Борис Екимов , Борис Петрович Екимов , Камилла Гребе

Детективы / Триллер / Проза / Малые литературные формы прозы: рассказы, эссе, новеллы, феерия / Русская классическая проза