Anna Sergeevna estis suficxe stranga estajxo. Havante neniajn supersticxojn, neniajn fortajn kredojn, sxi cedis al nenio kaj iris nenien. Sxi vidis klare multon, multaj aferoj interesis sxin, sed nenio plene sxin kontentigis; cetere, kredeble sxi ne deziris plenan kontentigxon. Sxia spirito estis scivola kaj samtempe indiferenta; sxiaj duboj neniam silentigxis gxis forgeso, kaj neniam plifortigxis gxis alarmo. Se sxi ne estus ricxa kaj sendependa, sxi eble sin jxetus en la batalon, ekkonus la pasion... Sed sxia vivo estis facila, kvankam sxi iafoje enuis, kaj sxi dauxrigis pasigi la tagojn unu post alia, ne rapidante kaj nur malofte ekscitigxante. Cxielarkaj koloroj iafoje ekbrilis ankaux antaux sxiaj okuloj, sed kiam ili estingigxis, sxi revenis al sia trankvilo kaj ne bedauxris ilian malaperon. Sxia fantazio transportis sxin iafoje trans la limojn de tio, kio estas permesita laux la legxoj de la ordinara moraleco; sed ecx tiam sxia sango fluis trankvile en sxia cxarme gracia kaj egalpeza korpo. Iafoje okazis, ke elirante el sia bonodora bano, Anna Sergeevna, tuta varma kaj sopiranta, revis pri la vanteco de la vivo, pri sxiaj malgxojo, laboro kaj malbono... Sxian animon plenigis subita kuragxo, en sxi ekbolis nobla celado; sed suficxis trablovo de vento el duonfermita fenestro, kaj Anna Sergeevna kuntirigxis, plendis, preskaux koleris, kaj nur unu deziron havis en tia minuto: ke ne blovu cxi tiu abomena vento.
Kiel cxiuj virinoj, kiuj ne sukcesis ekami, sxi deziris ion, sxi mem ne sciis, kion. Gxustadire, sxi deziris nenion, kvankam sxajnis al sxi, ke sxi deziras cxion. Sxi apenaux povis toleri sian edzon. Sxi edzinigxis nur pro kalkulo, kvankam sxi kredeble ne konsentus farigxi lia edzino, se sxi ne opinius lin bona homo. Sed de tiu tempo sxi cxiam sentis sekretan antipation al cxiuj viroj, kiujn sxi imagis cxiujn malpuraj, pezaj, apatiaj, turmentemaj estajxoj. Foje sxi renkontis ie en sia vojagxo junan belan svedon kun kavalira esprimo sur la vizagxo, kun honestaj, bluaj okuloj sub alta, libera frunto; li forte impresis sxin, sed tio sxin ne malhelpis reveni Rusujon.
Stranga homo estas cxi tiu kuracisto! pensis sxi, kusxante en sia luksa lito, sur kusenoj, ornamitaj per puntoj, sub silka litotuko... Anna Sergeevna heredis de la patro malgrandan parton de lia amo al la lukso. Sxi tre amis sian pekan, sed bonan patron, kaj li adoris sxin, amike sxercis kun sxi, kvazaux kun kamarado, kaj plene konfidis al sxi, petis de sxi konsilojn. La patrinon sxi apenaux memoris.
Stranga homo estas cxi tiu kuracisto! ripetis sxi al si. Sxi sin etendis, ekridetis, jxetis la manojn post la kapon, poste trakuris per siaj okuloj du, tri pagxojn de malbona franca romano, ellasis la libron el la mano kaj ekdormis, pura kaj malvarma, en pura, bonodora tolajxo.
En la sekvinta mateno Anna Sergeevna, tuj post la matenmangxo, iris al botanika ekskurso kun Bazarov kaj revenis kelke da minutoj antaux la tagmangxo. Arkadio restis hejme kaj pasigis cxirkaux unu horon kun Katja. Li ne enuis kun sxi, sxi mem proponis ripeti al li la hierauxan sonaton; sed kiam revenis sinjorino Odincov, kiam li ekvidis sxin, lia koro subite eksentis premon... Sxi iris tra la gxardeno per iom lacaj pasxoj; sxiaj vangoj estis rugxaj kaj la okuloj brilis pli bele ol ordinare sub la ronda pajla cxapelo. Sxi turnis en la fingroj maldikan trunketon de kampa floro, sxia malpeza manteleto deglitis sur sxiajn kubutojn, kaj la largxaj grizaj rubandoj cxirkauxprenis sxian bruston. Bazarov iris post sxi memfide kaj sengxene, kiel cxiam, sed la esprimo de lia vizagxo, kvankam gaja kaj ecx amika, ne placxis al Arkadio. Murmurinte tra la dentoj "bonan tagon!" Bazarov iris en sian cxambron, kaj sinjorino Odincov distrita premis la manon de Arkadio kaj ankaux preterpasis lin. Bonan tagon? pensis Arkadio... Cxu ni ne vidis unu la alian hodiaux?
Cxapitro XVII