Читаем Patroj kaj filoj полностью

Niajn amikojn renkontis en la antauxcxambro du lakeoj en livreo; unu el ili tuj kuris por trovi la administranton de la domo. La lasta, dika viro en nigra frako, tuj venis kaj kondukis la gastojn laux sxtuparo kun tapisxo en apartan cxambron, kie jam staris du litoj kun cxiuj objektoj, necesaj por la tualeto. En la domo regis ordo: cxio estis pura, cxie odoris agrabla parfumo, kvazaux en la auxdienca salono de ministro.

"Anna Sergeevna petas, ke vi volu kompleze malsupreniri al sxi post duonhoro", diris al ili la administranto. "Cxu vi ne ordonos dume ion?"

"Nenion, estimata. - cetere, volu alporti glaseton da brando."

"Mi obeas", diris la administranto ne sen surprizo kaj foriris, knarante per la sxuoj.

"Kia higx-life!" (altklasa vivo) rimarkis Bazarov. "Sxajnas, ke en via lingvo oni tia gxin nomas. Dukino, mi cxiam ripetas la samon."

"Bela dukino", respondis Arkadio, "kiu tuj de la unua fojo invitis al si tiajn aristokratojn, kiaj vi kaj mi!"

"Precipe: mi, estonta kuracisto, filo de kuracisto kaj nepo de pregxeja pedelo... Vi ja scias, ke mi estas nepo de pregxeja pedelo? Kiel Speranski", aldonis Bazarov, post mallonga silento kaj kurbigante la lipojn. "Tamen sxi trodorlotis sin; ah, kiel trodorlotis sin cxi tiu sinjorino! Cxu ni ne devas surmeti la frakojn?"

Arkadio nur levis la sxultrojn, sed ankaux li sentis sin iom konfuzita.

Post duonhoro Bazarov kun Arkadio malsupreniris en la salonon. Tio estis vasta, alta cxambro, suficxe lukse meblita, sed sen multe da gusto. Pezaj, multekostaj mebloj staris kun la ordinara reguleco apud la muroj, tapetitaj per bruna papero kun oraj desegnajxoj. La mortinta Oldincov venigis ilin el Moskvo per sia amiko kaj komisiisto, vinvendisto. Super la meza kanapo pendis portreto de blonda viro kun sulkigxinta vizagxo; sxajnis, ke li neamike rigardas la gastojn.

"Kredeble tio estas li mem", murmuretis Bazarov al Arkadio kaj farante grimacon per la nazo, li aldonis: "Cxu ne pli bone estus forkuri!"

Sed en la sama momento eniris la mastrino. Sxi portis malpezan baregxan veston; la haroj, glate kombitaj post la orelojn, donis knabinan aspekton al sxia pura kaj fresxa vizagxo. "Mi dankas vin, ke vi plenumis la parolon", komencis sxi, "mi esperas, ke vi iom da tempo gastos cxe mi; cxi tie, vere, ne estas malbone. Mi konigos vin kun mia fratino, sxi bone ludas fortepianon. Por vi, monsieur Bazarov, tio estas indiferenta; sed vi, monsieur Kirsanov, se mi ne eraras, vi amas muzikon. Krom la fratino cxe mi logxas maljuna onklino, kaj unu najbaro vizitas nin por kartludi: jen nia tuta societo. Kaj nun ni sidigxu."

La sinjorino diris cxi tiun malgrandan speecx (alparolo) kun neordinara klareco, kvazaux sxi lernis gxin memore; poste cxi sin turnis al Arkadio. Montrigxis, ke sxia patrino konis la patrinon de Arkadio, kiu ecx konfidis al sxi la sekreton de sia amo al Nikolao Petrovicx. Arkadio komencis flame paroli pri sia mortinta patrino, Bazarov dume rigardis la albumojn. Kiel modesta mi farigxis, pensis li.

Bela cxasxundo kun hele blua cxirkauxkolo enkuris en la salonon, frapante la plankon per la ungegoj; baldaux poste eniris knabino dekokjara, nigrahara kaj brunvizagxa kun rondeta, agrabla vizagxo, kun malgrandaj malhelaj okuloj. Sxi tenis en la manoj korbon, plenan de floroj.

"Jen mia Katja", diris sinjorino Odincov, montrante, sxin per movo de l' kapo.

Katja malpeze sidigxis apud la fratino kaj komencis ordigi la florojn. La hundo, kies nomo estis Fifi, proksimigxis, svingante la voston, al la gastoj, kaj pusxis unu post la alia per sia malvarma nazo je la mano.

"Vi mem cxion cxi desxiris?" demandis sinjorino Odincov.

"Jes", respondis Katja.

"Cxu la onklino venos trinki teon?"

"Sxi venos."

Kiam Katja parolis, sxi tre agrable ridetis, honteme kaj sincere, kaj rigardis ridinde severe de malsupre supren. Cxio en sxi havis ankoraux la verdecon de l' juneco: la vocxo, la lanugo sur la tuta vizagxo, la rozaj manoj kun blanketaj rondoj sur la manplatoj, la iom mallargxaj sxultroj... Sxi sencxese rugxigxis kaj rapide spiris.

Sinjorino Odincov sin turnis al Bazarov.

"Nur por konveneco vi rigardas la desegnajxojn, Eugeno Vasilicx", komencis sxi. "Tio ne interesas vin. Proksimigxu prefere al ni, kaj ni disputu pri io."

Bazarov proksimigxis.

"Volonte, sed pri kio?" respondis li.

"Pri kio vi deziras. Mi avertas vin, ke mi estas terura disputulino."

"Vi?"

"Mi. Tio vin kvazaux mirigas. Kial?"

"Cxar vi posedas, kiom mi povas jugxi, serenan kaj malvarman karakteron, kaj por disputo estas necesa varmeco."

"Kiamaniere vi eksciis tion tiel rapide? Mi estas, unue, nepacienca kaj insistema, vi demandu Katjan; kaj due, mi tre facile varmigxas."

Bazarov ekrigardis Annan Sergeevnan.

Перейти на страницу:

Похожие книги

На льду
На льду

Эмма, скромная красавица из магазина одежды, заводит роман с одиозным директором торговой сети Йеспером Орре. Он публичная фигура и вынуждает ее скрывать их отношения, а вскоре вообще бросает без объяснения причин. С Эммой начинают происходить пугающие вещи, в которых она винит своего бывшего любовника. Как далеко он может зайти, чтобы заставить ее молчать?Через два месяца в отделанном мрамором доме Йеспера Орре находят обезглавленное тело молодой женщины. Сам бизнесмен бесследно исчезает. Опытный следователь Петер и полицейский психолог Ханне, только узнавшая от врачей о своей наступающей деменции, берутся за это дело, которое подозрительно напоминает одно нераскрытое преступление десятилетней давности, и пытаются выяснить, кто жертва и откуда у убийцы такая жестокость.

Борис Екимов , Борис Петрович Екимов , Камилла Гребе

Детективы / Триллер / Проза / Малые литературные формы прозы: рассказы, эссе, новеллы, феерия / Русская классическая проза