Читаем Patroj kaj filoj полностью

"Cxu vi dancas?" respekte demandis Arkadio.

"Mi dancas. Kial vi supozas, ke mi ne dancas? Cxu mi sxajnas al vi tro maljuna por tio?"

"Ah, kion vi diras... En tia okazo permesu al mi inviti vin al mazurko."

Sinjorino Odincov bonvole ridetis. "Volonte", diris sxi kaj ekrigardis Arkadion ne per protekta rigardo, sed kiel la edzinigitaj fratinoj rigardas siajn tre junajn fratojn.

Sinjorino Odincov estis iom pli agxa ol Arkadio, sxi komencis sian dudek-nauxan jaron, sed en sxia cxeesto li sentis sin liceano, studento, kvazaux la diferenco inter iliaj agxoj estus multe pli granda. Mateo Iljicx proksimigxis al sxi kun majesta mieno, kaj humilaj komplimentoj. Arkadio flankiris, sed ne cxesis observi sxin; li ne deturnis de sxi la okulojn ankaux dum la kvadrilo. Sxi same sengxene parolis kun sia dancanto, kiel kun la altrangulo: sxi delikate movis la kapon kaj okulojn kaj du, tri fojojn delikate ekridis. Sxi havis iom dikan nazon, kiel preskaux cxiuj rusinoj, kaj la koloro de sxia vizagxo ne estis tute pura; malgraux cxio cxi Arkadio venis al la konkludo, ke neniam ankoraux li renkontis tiel cxarman virinon. La sono de sxia vocxo ne forlasis liajn orelojn; ecx la faldoj de sxia vesto, kiel sxajnis al li, falis alie, ol cxe la virinoj, kiuj cxirkauxis sxin - pli gracie kaj pli vaste, kaj sxiaj movoj estis samtempe fluantaj kaj naturaj. Arkadio sentis iom da maltrankvilo en sia koro, kiam cxe la unuaj sonoj de la mazurko, li sidigxis apud sia dancantino kaj ne sciante, kiel komenci la interparolon, nur karesis siajn harojn kaj trovis neniun konvenan vorton. Sed ne longe li estis maltrankvila kaj konfuzita; la trankvilo de sinjorino Odincov komunikigxis ankaux al li: ne pasis ankoraux kvarona horo, kaj li jam libere rakontis pri sia patro, pri sia vivo en Peterburgo kaj en la kamparo. Sinjorino Odincov auxskultis lin kun gxentila atento, fermante kaj malfermante sian ventumilon; lia babilo cxesadis, kiam oni invitis sxin danci; Sitnikov, inter aliaj, invitis sxin dufoje. Sxi revenadis, ree sidigxis, prenis la ventumon, sxia brusto ne spiris pli rapide, kaj Arkadio rekomencis babili, plena de la feficxo esti proksime de sxi, paroli kun sxi, rigardante sxiajn okulojn, sxian belan frunton, tutan sxian amindan, seriozan kaj inteligentan vizagxon. Sxi mem parolis malmulte; el kelkaj sxiaj rimarkoj Arkadio konkludis, ke cxi tiu juna virino jam multe trasentis kaj trapensis...

"Kun kiu vi staris, kiam sinjoro Sitnikov kondukis vin al mi?" demandis sxi.

"Ah, vi rimarkis lin?" demandis siaflanke Arkadio. "Cxu ne vere, kia brava vizagxo? Tio estas Bazarov, mia amiko." Arkadio komencis rakonti pri sia amiko.

Li parolis pri li tiel detale kaj kun tia entuziasmo, ke sinjorino Odincov sin turnis al li kaj atente lin rigardis. Dume la mazurko proksimigxis al la fino. Arkadio bedauxris, ke li devas disigxi kun sia dancantino: li tiel bone pasigis kun sxi cxirkaux unu horon! Estas vere, ke dum la tuta tempo li sentis, ke li kvazaux devus esti danka al sxi por sxia protekto... sed la junaj koroj ne sentas sin humiligitaj per la protekto de bela virino.

La muziko eksilentis.

"Merci", diris sinjorino Odincov, levigxante. "Vi promesis viziti min, alkonduku ankaux vian amikon. Mi estas tre scivola vidi homon, kiu havas la kuragxon kredi je nenio."

La guberniestro proksimigxis al sinjorino Odincov, anoncis al sxi, ke la vespermangxo estas preta kaj donis al sxi sian brakon kun sia ordinara oficiala mieno. Forirante, sxi sin turnis, por ankoraux unu fojon ekrideti kaj fari signon per la kapo. Li profunde salutis sxin, sekvis sxin per la okuloj (kiel gracia sxajnis al li sxia figuro, cxirkauxita de la griza brilo de la silka vesto!) kaj pensante: "En cxi tiu momento sxi jam forgesis pri mia ekzisto", li sentis en la koro ian noblan rezignacion...

"Nu!" demandis Bazarov Arkadion, kiam Kirsanov revenis en lian angulon. "Cxu vi gxuis plezuron? Iu sinjoro jxus diris al mi, ke cxi tiu sinjorino estas... hm, hm; sed sxajnas, ke la sinjoro estas malsagxulo. Cxu laux via opinio, sxi efektive estas... hm, hm?"

"Mi ne bone komprenas la interjekcion", respondis Arkadio.

"Rigardu lin, la senpekulon!."

"En tia okazo mi ne komprenas vian sinjoron. Sinjorino Odincov estas cxarma, sendube, sed sxiaj manieroj estas tiel malvarmaj kaj severaj, ke..."

"La kvietaj akvoj sxiras la bordon... vi scias!" interrompis lin Bazarov. "Vi diras, ke sxi estas malvarma, do tiom pli bongusta. Vi ja amas la glaciajxon?"

"Cxio cxi estas ebla", murmuris Arkadio, "mi ne povas jugxi pri tio. Sxi deziras konigxi kun vi kaj petis min, ke mi vin alkonduku."

"Mi imagas, kiel vi priskribis min! Cetere, vi bone faris. Konduku min. Kiu ajn sxi estas - simple gubernia leonino, aux "emancipee", de la speco de sinjorino Kuksxin, sxi havas tiajn sxultrojn, kiajn mi jam dum longe ne vidis."

La cinismo de Bazarov malagrable impresis Arkadion, sed - kiel tio ofte okazas - li riprocxis al la amiko ne tion, kio al li malplacxis en Bazarov en tiu cxi momento.

Перейти на страницу:

Похожие книги

На льду
На льду

Эмма, скромная красавица из магазина одежды, заводит роман с одиозным директором торговой сети Йеспером Орре. Он публичная фигура и вынуждает ее скрывать их отношения, а вскоре вообще бросает без объяснения причин. С Эммой начинают происходить пугающие вещи, в которых она винит своего бывшего любовника. Как далеко он может зайти, чтобы заставить ее молчать?Через два месяца в отделанном мрамором доме Йеспера Орре находят обезглавленное тело молодой женщины. Сам бизнесмен бесследно исчезает. Опытный следователь Петер и полицейский психолог Ханне, только узнавшая от врачей о своей наступающей деменции, берутся за это дело, которое подозрительно напоминает одно нераскрытое преступление десятилетней давности, и пытаются выяснить, кто жертва и откуда у убийцы такая жестокость.

Борис Екимов , Борис Петрович Екимов , Камилла Гребе

Детективы / Триллер / Проза / Малые литературные формы прозы: рассказы, эссе, новеллы, феерия / Русская классическая проза