Читаем Patroj kaj filoj полностью

Sinjorino Odincov sidis sin apogante sur la dorso de l' segxo kaj metinte unu manon sur la alian, auxskultis Bazarovon. Li parolis, kontraux sia kutimo, suficxe multe kaj estis klare, ke li penas interesi sxin. Tio multe mirigis Arkadion; sed li ne povus diri, cxu lia amiko atingis la celon. Sur la vizagxo de Anna Sergeevna malfacile estis legi, kiajn impresojn sxi sentis; sxi konservis cxiam la saman esprimon, gxentilan, subtilan; en sxiaj belaj okuloj brilis atento, sed atento sen emocio. La strangaj manieroj de Bazarov, en la unuaj minutoj de la vizito, malagrable impresis sxin, kiel malbona odoro aux akra sono; sed sxi tuj komprenis, ke li sentis embarason, kaj tio ecx flatis sxin. Nur la trivialeco indignigis sxin, kaj pri trivialeco neniu povus akuzi Bazarovon. La sorto destinis por Arkadio en cxi tiu tago unu surprizon post alia. Li supozis, ke Bazarov parolos kun sinjorino Odincov, kiel kun inteligenta virino, pri siaj principoj kaj opinioj: sxi ja mem esprimis deziron auxdi homon, "kiu havas la kuragxon kredi je nenio", sed Bazarov parolis pri la medicino, homeopatio, botaniko. Sinjorino Odincov ne perdis la tempon en la izoleco: sxi legis kelkajn bonajn librojn kaj korekte parolis ruse. Sxi direktis la interparolon al la muziko, sed rimarkinte, ke Bazarov malsxatas la artojn, iom post iom revenis al la botaniko, kvankam Arkadio jam komencis traktaton pri la popolaj melodioj.

Sinjorino Odincov ne cxesis rigardi lin, kiel pli junan fraton; sxajnis, ke sxi sxatas en li nur la bonecon kaj la sincerecon de lia juna agxo - nenion plu. Pli ol tri horojn dauxris la interparolo serena, varia kaj viva.

La amikoj fine levigxis kaj komencis adiauxi la mastrinon. Anna Sergeevna gxentile rigardis ilin, etendis al ambaux sian belan, blankan manon kaj pripensinte iom, kun sendecida, sed bonkora rideto diris:

"Se vi, sinjoroj, ne timas la enuon, vizitu min en Nikolskoje."

"Kia supozo, Anna Sergeevna", ekkriis Arkadio, "mi estos felicxa..."

"Kaj vi, monsieur Bazarov!"

Bazarov nur klinis sin, kaj Arkadio devis ekmiri ankoraux unu fojon: li rimarkis, ke lia amiko rugxigxis.

"Do?" diris Arkadio al li sur la strato. "Vi cxiam ankoraux opinias, ke sxi estas... hm, hm?"

"Kiu povas scii! Sed kiaj senemociaj manieroj", dauxrigis Bazarov kaj post mallonga silento aldonis: "Vera dukino, regxino! Mankas al sxi nur krono sur la kapo kaj trenajxo cxe la vesto."

"Niaj dukinoj ne parolas ruse, kiel sxi", rimarkis Arkadio.

"Sxi spertis ankaux malsukceson, sxi mangxis saman panon, kiel ni."

"Sed pro tio sxi ne estas malpli cxarma", diris Arkadio.

"Kia ricxa korpo!" dauxrigis Bazarov, "kia ekzemplero por anatomia tablo."

"Cxesu, pro Dio, Eugeno! tio estas abomena."

"Ne koleru, delikatulo. Sxi estas de la plej unua kvalito, konata afero... Ni devas veturi al sxi."

"Kiam?"

"Postmorgaux, se vi volas. Kion ni faros cxi tie? Ni trinkos cxampanon kun sinjorino Kuksxin? Ni auxskultos vian parencon, la liberalan altrangulon?... Postmorgaux ni nin ekspedos. Tiom pli, ke la bieneto de mia patro estas ne malproksime de tie, Nikolskoje ja estas apud la vojo X."

"Jes."

"Optime. Ni ne prokrastu; prokrastas nur malsagxuloj kaj trosagxaj. Mi diras al vi: ricxa korpo."

Post tri tagoj ambaux amikoj veturis sur la vojo al Nikolskoje. La tago estis serena kaj ne tro varmega, la dungitaj cxevaloj akorde kuris, svingante siajn torditajn kaj plektitajn vostojn. Arkadio rigardis la vojon kaj ridetis, li mem ne sciis kial.

"Gratulu min", ekkriis subite Bazarov; "hodiaux estas la 22 a de junio, la tago de mia patrono. Ni vidos, kiel li zorgas pri mi. Hodiaux oni atendas min hejme", aldonis li, mallauxtigante la vocxon... "Ili atendos, ne grave."

Cxapitro XVI

La domo, en kiu logxis Anna Sergeevna, staris sur libera ne alta monteto, ne malproksime de flava masonita pregxejo kun verda tegmento, blankaj kolonoj kaj pentrajxoj al fresco (pentritaj) super la cxefa pordo, prezentantaj la "Revivigxon de Kristo" laux la "itala" gusto. Precipe rimarkinda estis brunvizagxa militisto en kiraso; liaj konturoj estis rondigitaj, li okupis la frontan lokon. Post la pregxejo sin etendis en du vicoj la domoj de la vilagxo, kies kamentuboj superstaris la pajlajn tegmentojn. La sinjora domo estis konstruita laux la sama stilo, kiel la pregxejo, - gxi estas konata de ni sub la nomo de Aleksandra stilo. Cxi tiu domo ankaux estis flave kolorita kaj havis verdan tegmenton, blankajn kolonojn kaj frontonon kun blazono. La gubernia arhxitekto konstruis la domon kaj la pregxejon kun la aprobo de la mortinta Odincov, kiu malamis cxiujn vantajn kaj modemajn novajxojn, kiaj li nomis ilin. La domon cxirkauxis la malhelaj arboj de la maljuna gxardeno, aleo de tonditaj abioj kondukis al la perono.

Перейти на страницу:

Похожие книги

На льду
На льду

Эмма, скромная красавица из магазина одежды, заводит роман с одиозным директором торговой сети Йеспером Орре. Он публичная фигура и вынуждает ее скрывать их отношения, а вскоре вообще бросает без объяснения причин. С Эммой начинают происходить пугающие вещи, в которых она винит своего бывшего любовника. Как далеко он может зайти, чтобы заставить ее молчать?Через два месяца в отделанном мрамором доме Йеспера Орре находят обезглавленное тело молодой женщины. Сам бизнесмен бесследно исчезает. Опытный следователь Петер и полицейский психолог Ханне, только узнавшая от врачей о своей наступающей деменции, берутся за это дело, которое подозрительно напоминает одно нераскрытое преступление десятилетней давности, и пытаются выяснить, кто жертва и откуда у убийцы такая жестокость.

Борис Екимов , Борис Петрович Екимов , Камилла Гребе

Детективы / Триллер / Проза / Малые литературные формы прозы: рассказы, эссе, новеллы, феерия / Русская классическая проза