Читаем Patroj kaj filoj полностью

La tempo, kiel oni scias, iafoje flugas kiel birdo, iafoje rampas kiel vermo; sed plej felicxa estas la homo tiam, kiam li ecx ne rimarkas, cxu gxi pasas rapide aux malrapide. Arkadio kaj Bazarov gxuste tiamaniere pasigis dek kvin tagojn cxe sinjorino Odincov. La kauxzo de tio estis parte la ordo, kiu regis en sxia domo kaj en sxia vivo. Sxi severe gxin obeis kaj devigis la aliajn sxin obei. Cxio dum la tago estis farata en fiksita tempo. Matene, precize je la oka horo, la tuta societo kunvenis por trinki teon; de la teo gxis la matenmangxo, cxiu faris, kion li volis; la mastrino estis okupita kun la administranto de la bieno, kun la administranto de la domo kaj kun la cxefino de la provizejo. Antaux la matenmangxo la societo ree kunvenis por interparoli aux legi; la vespero estis rezervita por promenoj, kartludo, muziko; je la deka kaj duono Anna Sergeevna foriris en sian cxambron, donis ordonojn por la sekvonta tago kaj kusxigxis. Al Bazarov ne placxis cxi tiu mezurita, iom solena reguleco de la cxiutago vivo; "kvazaux sur la reloj", asertis li; la lakeoj en livreo, la majestaj administrantoj de la domo vundis lian demokratan senton. Li diris, ke se oni volus esti konsekvenca, oni devus tagmangxi laux la angla maniero, en frakoj kaj blankaj kravatoj. Li foje komencis pri tio diskuton kun Anna Sergeevna. Sxia konduto estis tia, ke cxiu sengxene povis esprimi al sxi siajn opiniojn. Sxi atente auxskultis lin kaj diris:

Перейти на страницу:

Похожие книги

На льду
На льду

Эмма, скромная красавица из магазина одежды, заводит роман с одиозным директором торговой сети Йеспером Орре. Он публичная фигура и вынуждает ее скрывать их отношения, а вскоре вообще бросает без объяснения причин. С Эммой начинают происходить пугающие вещи, в которых она винит своего бывшего любовника. Как далеко он может зайти, чтобы заставить ее молчать?Через два месяца в отделанном мрамором доме Йеспера Орре находят обезглавленное тело молодой женщины. Сам бизнесмен бесследно исчезает. Опытный следователь Петер и полицейский психолог Ханне, только узнавшая от врачей о своей наступающей деменции, берутся за это дело, которое подозрительно напоминает одно нераскрытое преступление десятилетней давности, и пытаются выяснить, кто жертва и откуда у убийцы такая жестокость.

Борис Екимов , Борис Петрович Екимов , Камилла Гребе

Детективы / Триллер / Проза / Малые литературные формы прозы: рассказы, эссе, новеллы, феерия / Русская классическая проза