"De kie vi scias tion?"
"De rakontoj", kolere respondis Bazarov. Vi koketas, pensis li, vi enuas kaj incitas min por pasigi la tempon, kaj mi... Lia koro, efektive, sxirigxis. "Krom tio, vi estas eble tro postulema", diris li, klinante sian korpon antauxen kaj ludante kun la flanko de la apogsegxo.
"Eble. Laux mia opinio, aux cxio, aux nenio. Vivo por vivo. Se vi prenis mian, donu vian, kaj tiam sen bedauxro, sen reveno. Alie, prefere nenio."
"Konsidere cxion", diris Bazarov, "cxi tiu kondicxo estas justa, kaj mi miras, ke gxis hodiaux... vi ne trovis, kion vi deziras."
"Kaj vi pensas, ke facile estas sin plene doni al io ajn!"
"Ne facile, se oni konsideras malvarme kaj atendas kaj alte taksas sin mem; sed sen pripenso sin doni estas facile."
"Kiel ne taksi sin alte? Se mi valoras neniom, kiu bezonas min?"
"Tio ne estas mia afero; la alia devas kalkuli, kiom mi valoras. La cxefa afero estas scii sin doni."
Sinjorino Odincov iom levis sian dorson de la apogsegxo. "Vi parolas, kvazaux vi cxion cxi jam spertis", komencis sxi.
"Simpla okazo, Anna Sergeevna: cxio cxi, vi scias, ne estas mia specialo."
"Sed vi scius vin doni?"
"Mi ne scias; mi ne volas glori min."
Sinjorino Odincov respondis nenion, Bazarov eksilentis.
Sonoj de la fortepiano atingis ilin de la salono.
"Kiel malfrue Katja ludas hodiaux", rimarkis Anna Sergeevna.
Bazarov levigxis.
"Jes, jam estas malfrue, tempo estas por vi ripozi."
"Atendu, kien vi rapidas... mi devas diri al vi unu vorton."
"Kian?"
"Atendu", murmuretis sinjorino Odincov.
Sxiaj okuloj haltis sur Bazarov; sxajnis, ke sxi atente rigardas lin.
Li trapasxis la cxambron, poste subite proksimigxis al sxi, rapide diris "adiaux", premis sxian manon tiel, ke sxi preskaux ekkriis, kaj eliris. Sxi levis siajn kungluigxintajn fingrojn al la lipoj, blovis sur ilin, kaj rapide salte levigxinte de la segxo, sin direktis per rapidaj pasxoj al la pordo, kvazaux dezirante revoki Eugenon...
La cxambristino eniris kun karafo sur argxenta pleto. Sinjorino Odincov haltis, ordonis al sxi foriri, ree sidigxis kaj komencis mediti. Sxia harligo malligigxis kaj falis sur sxian sxultron, kvazaux nigra serpento. La lampo longe ankoraux brilis en la cxambro de Anna Sergeevna kaj longe sxi restis senmova, kondukante de tempo al tempo la fingrojn sur la manoj, kiujn delikate mordetis la nokta malvarmo.
Post du horoj Bazarov revenis en sian dormocxambron kun sxuoj, malsekaj de la roso, kun senordaj haroj kaj malgaja mieno. Li trovis Arkadion cxe la skribotablo, kun libro en la manoj, kun surtuto, butonumita gxis la mentono.
"Vi ne dormas ankoraux?" diris li preskaux kun bedauxro.
"Vi longe restis hodiaux cxe Anna Sergeevna", diris Arkadio, ne respondante lian demandon.
"Jes, mi restis kun sxi la tutan tempon, kiam vi kun Katerino Sergeevna ludis la fortepianon."
"Mi ne ludis..." komencis Arkadio kaj eksilentis. Li sentis, ke larmoj alfluas al liaj okuloj, kaj li ne volis plori antaux sia mokema amiko.
Cxapitro XVIII
En la sekvinta tago, kiam sinjorino Odincov aperis por la teo, Bazarov longe sidis klinita super sia taso kaj subite ekrigardis sxin... Sxi sin turnis al li, kvazaux li pusxis sxin, kaj al li sxajnis, ke sxia vizagxo iom paligxis dum la nokto. Sxi baldaux foriris en sian cxambron kaj revenis nur por la matenmangxo. De la mateno la vetero estis pluva, ne eble estis promeni. La tuta societo kunvenis por legi. Arkadio prenis la lastan numeron de revuo kaj komencis legi. La princidino, laux sia kutimo, esprimis sur sia vizagxo miron, kvazaux li farus ion nekonvenan, poste sxi kolere rigardis lin; sed li tute ne turnis atenton al sxi.
"Eugeno Vasilicx", ekparolis Anna Sergeevna, "ni iru en mian cxambron... Mi volas demandi vin... Vi rekomendis al mi hieraux lernolibron..." Sxi levigxis kaj sin direktis al la pordo. La princidino rigardis cxirkauxe kun tia mieno, kvazaux sxi dezirus diri: "Rigardu, rigardu, kiel mi miras!" kaj ree turnis siajn okulojn al Arkadio, sed li plilauxtigis la vocxon kaj intersxangxinte rigardon kun Katja, apud kiu li sidis, dauxrigis la legadon.
Sinjorino Odincov per rapidaj pasxoj atingis sian kabineton. Bazarov rapide sekvis sxin, ne levante la okulojn kaj nur kaptante per la oreloj la siblon kaj murmureton de la silka vesto, glitanta antaux li. Sinjorino Odincov sidigxis sur la sama segxo, sur kiu sxi sidis hieraux. Ankaux Bazarov okupis sian hierauxan lokon.
"Kia estas la titolo de la libro?" komencis sxi post mallonga silento.
"Pelouse et Fremy: Notions generales..." respondis Bazarov. "Mi povas ankaux rekomendi al vi: Ganot. Traite elementaire de physique experimentale (elementa lernolibro pri eksperimenta fiziko). En la lasta verko la desegnajxoj estas pli klaraj kaj entute la lernolibro..
"Eugeno Vasilicx, pardonu al mi. Sed mi invitis vin tien ne por paroli kun vi pri lernolibroj. Mi dezirus rekomenci nian hierauxan interparolon. Vi foriris tiel subite... Vi ne enuos?"
"Mi estas al via dispono, Anna Sergeevna. Sed pri kio ni parolis hieraux?"