Vasilij Ivanovicx kun grava mieno iris antauxen, trenante la malnovajn pantoflojn, kiuj klakis sur la planko. Tuta lia malgranda domo konsistis el ses etaj cxambroj. Unu el ili, tiu, en kiun li kondukis la gastojn, estis nomata kabineto. Dikpieda tablo, sxargxita per paperoj, nigrigxintaj pro la malnova polvo, kvazaux fumajxitaj, okupis la tutan spacon inter du fenestroj; sur la muroj pendis turkaj pafiloj, kozakaj vipoj, du geografiaj kartoj, anatomiaj desegnajxoj, portreto de Hufeland, monogramo, plektita el haroj en nigra kadro kaj diplomo sub vitro; leda kaj dissxirita sofo staris inter du grandegaj sxrankoj el betulo; sur la bretoj senorde premis unu alian libroj, skatoloj, pajlosxtopitaj birdoj, boteletoj; en angulo staris rompita elektra masxino.
"Mi avertis vin, mia kara vizitanto", komencis Vasilij Ivanovicx, "ke ni vivas cxi tie, kvazaux en bivako..."
"Lasu la senkulpigojn!" interrompis Bazarov, "Kirsanov tre bone scias, ke via domo ne estas palaco kaj ke ni ne estas Krezusoj. Kie ni lokos lin, jen estas la demando!"
"Trankviligxu, Eugeno; en la flanka domo mi havas bonegan cxambron; estos tre komforte tie por via amiko."
"Vi do konstruis flankan domon en mia foresto?"
"Jes, jes; tie, kie estas la vaporbanejo", sin miksis Timofeicx en la interparolon.
"Tio estas najbare de la banejo", rapide klarigis Vasilij Ivanovicx. "Cetere, nun estas somero... Mi tuj kuros tien por doni ordonojn; kaj vi, Timofeicx, dume enportu la pakajxojn de l' sinjoroj. Al vi, Eugeno, mi donos, kompreneble, mian kabineton. Suum cuique" (Al cxiu la sian).
"Jen kia estas mia patro! Komika maljunulo kaj tre bona", aldonis Bazarov, tuj kiam Vasilij Ivanovicx foriris. "Sama strangulo, kia via patro, sed de alia speco. Li babilas iom tro multe."
"Ankaux via patrino, sxajnas, estas bonega virino", rimarkis Arkadio.
"Jes, senruza kreajxo. Vi vidos, kian tagmangxon sxi donos al ni."
"Hodiaux oni ne atendis vin, ni ne havas viandon", diris Timofeicx, kiu jxus alportis la kofron de Bazarov.
"Ankaux sen viando ni estos sataj; el nenio oni povas fari nenion. La malricxeco ne estas malvirto."
"Kiom da kamparanoj havas via patro?" demandis Arkadio.
"La bieno apartenas ne al li, sed al mia patrino; dek kvin kamparanoj, se mi bone memoras."
"Dudek kvin, ne malpli", diris Timofeicx kun ofendita mieno.
Eksonis klakado de pantofloj, kaj ree aperis Vasilij Ivanovicx. "Post kelke da minutoj via cxambro estos preta por akcepti vin", ekkriis li solene, "Arkadio... Nikolaicx, tia, sxajnas, estas via honorinda nomo? Kaj jen via servanto", aldonis li, montrante knabon, kiu eniris kun li; la knabo estis mallonge razita, portis bluan jakon, truitan cxe la kubutoj kaj botojn, kiuj ne apartenis al li. "Oni nomas lin Fedka. Mi ree ripetas, kvankam mia filo malpermesas: ne estu postulema. Cetere, la pipon li scias plenigi. Vi ja fumas?"
"Mi fumas ordinare cigarojn", respondis Arkadio.
"Kaj vi agas tre prudente. Ankaux mi donas la preferon al la cigaroj, sed en nia regiono, malproksima de la cxefurbo, estas tre malfacile ricevi ilin."
"Cxesu kanti Lazaron", ree interrompis Bazarov. "Sidigxu prefere jen cxi tie sur la sofo kaj permesu, ke mi vin rigardu."
Vasilij Ivanovicx ekridis kaj sidigxis. Li forte similis sian filon, nur lia frunto estis pli malalta kaj pli mallargxa, la busxo iom pli largxa kaj li sencxese sin movis, levis la sxultrojn, kvazaux la vesxto gxenus lin sub la akseloj, palpebrumis, tusetis kaj movis la fingrojn, dum lia filo montris cxiam senzorgan senmovecon. "Kanti Lazaron!" ripetis Vasilij Ivanovicx. "Vi, Eugeno, ne pensu, ke mi volas veki kompaton de la gasto; jen en kia dezerto ni logxas. Mi, kontrauxe, opinias, ke por pensanta homo ne ekzistas dezerto. Mi almenaux penas, kiel oni diras, ne esti kovrita de la musko, ne resti malantauxe de la jarcento." Vasilij Ivanovicx prenis el la posxo novan flavan fulardon - li trovis tempon por kunpreni gxin, kurante en la cxambron de Arkadio - kaj dauxrigis, svingante gxin en la aero:
"Mi ne parolos, ekzemple, pri tio, ke mi liberigis miajn kamparanojn kaj cedis al ili la duonon de mia tero, ne sen grandaj oferoj de mia flanko. Mi opinias tion mia devo, la prudento mem ordonas en cxi tiu okazo, kvankam la aliaj bienuloj tute ne pensas pri tio: mi parolas pri la sciencoj, pri la sininstruo."
"Jes; jen mi vidas, ke vi havas la "Amikon de la sano" por la jaro 1855a", rimarkis Bazarov.
"Malnova kamarado kompleze sendas gxin al mi", rapide respondis Vasilij Ivanovicx; "sed al ni, ekzemple, ankaux la frenologio ne estas fremda", aldonis li, sin turnante, cetere, precipe al Arkadio kaj montrante sur la sxranko malgrandan gipsan kapon, dividitan en numeritajn kvarangulojn, ja nomoj de Scxinlein, de Rademacxer ne estas nekonataj de ni."
"Cxu oni kredas ankoraux je Rademacxer en via gubernio?" demandis Bazarov.
Vasilij Ivanovicx ektusis.