Читаем Patroj kaj filoj полностью

Post la rostajxo Vasilij Ivanovicx malaperis por unu momento kaj revenis kun malsxtopita duonbotelo da cxampano. "Jen", ekkriis li, "kvankam ni vivas en sovagxa lando, en solenaj okazoj ni havas, per kio gajigi nin!" Li plenigis tri pokalojn kaj glaseton, deklaris, ke li trinkas por la sano de la "respektindaj vizitantoj", kaj per unu gluto, laux la militista maniero, malplenigis sian pokalon; li devigis ankaux Arinan Vlasievna trinki gxis la lasta guto de sia glaseto. Kiam venis la vico de la konfitajxoj, Arkadio, kiu ordinare tute ne mangxis dolcxajxojn, opiniis sia devo gustumi de kvar diversaj specoj, fresxe preparitaj, tiom pli, ke Bazarov rifuzis kategorie kaj tuj ekfumis cigaron. Poste venis teo kun kremo, kun butero kaj krakenoj; poste Vasilij Ivanovicx kondukis cxiujn en la gxardenon, por gxui la belecon de la vespero.

Preterpasante benkon, li murmuretis al Arkadio:

"En cxi tiu loko mi amas filozofi, rigardante la subiron de la suno. Kaj tie, pli malproksime mi plantis kelke da arboj, amataj de Horacio."

"Kiajn arbojn?" demandis Bazarov, kiu auxdis la lastajn vortojn.

"Akaciojn, akaciojn."

Bazarov komencis oscedi.

"Mi pensas, ke venis la tempo por la vojagxantoj sin doni en la brakojn de Morfeo", diris Vasilij Ivanovicx.

"Tio estas, estas tempo dormi", interrompis Bazarov. "Cxi tiu opinio estas gxusta. Jes, estas tempo."

Adiauxante la patrinon, li kisis sxian frunton, sxi cxirkauxprenis lin kaj kasxe, post lia dorso, trifoje benis lin per la signo de la kruco. Vasilij Ivanovicx kondukis Arkadion en lian cxambron kaj deziris al li "tian benatan ripozon, kian ankaux li gxuis en siaj felicxaj jaroj." Kaj efektive, Arkadio tre bone dormis en sia antauxbanejo; en gxi odoris mento, kaj du griloj, jen unu, jen la alia, dormige cxirpis post la forno.

Vasilij Ivanovicx iris de Arkadio en sian kabineton, sidigxis sur la sofo cxe la piedoj de sia filo por babili kun li; Bazarov tuj forsendis lin, dirante, ke li volas dormi, sed li ne ekdormis antaux la mateno. Largxe malferminte la okulojn, li kolere rigardis en la mallumon; la rememoroj de la juneco ne havis povon je li, kaj la lastaj maldolcxaj impresoj ekscitis ankoraux lian animon. Arina Vlasievna komence satpregxis; poste longe, longe sxi interparolis kun Anfisusxka, kiu, starante kvazaux statuo antaux la mastrino kaj fikse rigardante sxin per sia sola okulo, komunikis al sxi per mistera murmureto cxiujn siajn rimarkojn kaj konsiderojn pri Eugeno Vasilicx. La gxojo, vino, cigara fumo tute konfuzis la kapon de l'maljunulino; la edzo ekparolis al sxi kaj rezigne eksvingis la manon.

Перейти на страницу:

Похожие книги

На льду
На льду

Эмма, скромная красавица из магазина одежды, заводит роман с одиозным директором торговой сети Йеспером Орре. Он публичная фигура и вынуждает ее скрывать их отношения, а вскоре вообще бросает без объяснения причин. С Эммой начинают происходить пугающие вещи, в которых она винит своего бывшего любовника. Как далеко он может зайти, чтобы заставить ее молчать?Через два месяца в отделанном мрамором доме Йеспера Орре находят обезглавленное тело молодой женщины. Сам бизнесмен бесследно исчезает. Опытный следователь Петер и полицейский психолог Ханне, только узнавшая от врачей о своей наступающей деменции, берутся за это дело, которое подозрительно напоминает одно нераскрытое преступление десятилетней давности, и пытаются выяснить, кто жертва и откуда у убийцы такая жестокость.

Борис Екимов , Борис Петрович Екимов , Камилла Гребе

Детективы / Триллер / Проза / Малые литературные формы прозы: рассказы, эссе, новеллы, феерия / Русская классическая проза