Читаем Patroj kaj filoj полностью

"La diablo scias! Submajoro, se mi ne eraras. Li servis sub Suvorov, kaj cxiam rakontis pri la transiro de Alpoj. Kredeble, li mensogis."

"Jen kial vi havas en la salono portreton de Suvorov. Mi amas tiajn dometojn, kia via, malnovajn kaj varmajn; ili posedas ian specialan odoron."

"Pro la lampa oleo kaj pro la trifolio", diris Bazarov, oscedante. "Kaj kiom da musxoj estas en cxi tiuj agrablaj dometoj... Ph!..."

"Diru", komencis Arkadio post mallonga silento, "oni ne estis severa por vi en via infaneco."

"Vi vidas, kiajn gepatrojn mi havas. Ili ne estas timigaj."

"Vi ilin amas, Eugeno?"

"Jes, Arkadio."

"Ili tiel amas vin!"

Bazarov silentis momenton.

"Cxu vi scias, pri kio mi pensas?" diris li fine, metante la brakon sub la kapon.

"Mi ne scias. Pri kio?"

"Mi pensas: felicxe vivas miaj gepatroj en la mondo! Mia patro, jam sesdekjara homo, klopodas, diskutas pri "paliativaj rimedoj", kuracas, ludas grandaniman kun la kamparanoj, - unuvorte gxuas; ankaux mia patrino estas felicxa: sxia tago estas tiel plenigita de diversaj okupoj, de 'oh!' kaj 'ah!' ke sxi ne havas tempon pripensi; kaj mi..."

"Kaj vi?"

"Kaj mi pensas: jen mi kusxas cxi tie apud fojna amaso... La malvasta loko, kiun mi okupas, estas tiel eta kompare kun la cetera spaco, kie mi ne estas kaj kie oni ne scias pri mia ekzisto; la parto de la tempo, kiun la sorto destinis por mia vivo, estas tiel bagatela kompare kun la eterneco, en kiu mi ne ekzistis kaj ne ekzistos... Tamen en cxi tiu atomo, en cxi tiu matematika punkto, cirkulas la sango, laboras la cerbo, deziras ion... Kia abomenajxo! Kia sensencajxo!"

"Permesu diri al vi: tio, kion vi asertas, koncernas gxenerale cxiujn homojn..."

"Vi estas prava", rediris Bazarov. "Mi volis diri, ke ili, miaj gepatroj, estas okupitaj kaj ne pensas pri la propra nuleco, ili ne sentas gxian malbonodoron... kaj mi... mi sentas nur enuon kaj koleron."

"Koleron? Kial koleron?"

"Kial? Kia demando! Cxu vi forgesis?"

"Mi memoras cxion, sed mi ne opinias, ke tio donas al vi la rajton koleri. Vi estas malfelicxa, jes, sed..."

"Mi vidas, ke vi, Arkadio Nikolaicx, komprenas la amon, kiel cxiuj nuntempaj junuloj: vi allogas, vokas la kokinon, kaj tuj, kiam la kokino komencas proksimigxi, viaj piedoj estas en movado! Mi ne estas tia. Sed suficxe pri tio. Honto estas paroli pri tio, kion oni ne povas sxangxi." - Li sin turnis sur la flankon. - "Jen brava formiko trenas duonmortan musxon. Trenu gxin, amiko, trenu! Ne atentu tion, ke gxi kontrauxstaras, profitu tion, ke vi, kiel besto, havas la rajton malsxati la senton de la kompato, ne kiel ni, homoj, kiuj rompis sin mem!"

"Ne vi devus paroli tiel, Eugeno! Kiam vi rompis vin?"

Bazarov levis la kapon.

"Nur per tio mi min gloras. Se mi mem ne rompis min, virinacxo ne faros tion. Amen! Finite! Unu vorton plu vi ne auxdos de mi pri tio."

Ambaux amikoj kusxis silente dum kelke da minutoj.

"Jes", komencis Bazarov, "stranga kreajxo estas la homo. Se vi rigardas de flanko kaj de malproksime la vivon malplenan, kiun vivas cxe tie la 'patroj', sxajnas, ke oni povas deziri nenion plu. Mangxu, trinku kaj sciu, ke vi agas plej nature, plej prudente. Tamen, ne; la enuo baldaux ekregas vin. Oni deziras vivi kun aliaj, insulti ilin, sed vivi kun ili."

"Oni devus tiel arangxi la vivon, ke cxiu el niaj momentoj estu plensignifa", diris medite Arkadio.

"Sendube. Cxiam estas dolcxe signifi ion, ecx se oni estas malprava; ecx sensignifajn aferojn oni povus toleri... sed la vanteco de la vivo, jen la malfelicxo..."

"Ne ekzistas vanteco por tiu, kiu gxin preterpasas sen atento."

"Hm... vi diris kontrauxan gxeneralan frazon."

"Kion? Kion vi nomas tia?"

"Jen kion: se oni diras, ekzemple, ke la civilizacio estas utila, tio estas gxenerala frazo; se oni diras, ke la civilizacio estas malutila, tio estas kontrauxa gxenerala frazo. Tio sonas pli elegante, sed efektive tio estas la samo."

"Sed la vero, kie estas la vero?"

"Kie? Mi respondos al vi, kiel ehxo: kie?"

"Vi estas hodiaux melankolie agordita, Eugeno."

"Cxu vere? Kredeble, la suno tro varmigis min; kaj ni mangxis tro da framboj."

"En tia okazo, ne malbone estus iom dormeti", diris Arkadio.

"Bone; sed vi ne rigardu min: oni havas cxiam malsagxan mienon, kiam oni dormas."

"Cxu ne estas por vi indiferente, kion oni pensas pri vi?"

"Mi ne scias bone, kion respondi al vi. Vera homo ne devas zorgi pri tio; vera homo estas tiu, pri kiu oni povas pensi nenion, sed kiun oni devas obei aux malami."

"Strange! Mi malamas neniun", rediris post pripenso Arkadio.

"Kaj mi multajn. Vi estas delikata animo, marmelado, kiel vi povus malami!... Vi estas timema, malmulte vi fidas al vi mem..."

"Kaj vi", interrompis Arkadio, "vi fidas al vi mem? Vi havas altan opinion pri vi mem?"

Bazarov silentis momenton.

Перейти на страницу:

Похожие книги

На льду
На льду

Эмма, скромная красавица из магазина одежды, заводит роман с одиозным директором торговой сети Йеспером Орре. Он публичная фигура и вынуждает ее скрывать их отношения, а вскоре вообще бросает без объяснения причин. С Эммой начинают происходить пугающие вещи, в которых она винит своего бывшего любовника. Как далеко он может зайти, чтобы заставить ее молчать?Через два месяца в отделанном мрамором доме Йеспера Орре находят обезглавленное тело молодой женщины. Сам бизнесмен бесследно исчезает. Опытный следователь Петер и полицейский психолог Ханне, только узнавшая от врачей о своей наступающей деменции, берутся за это дело, которое подозрительно напоминает одно нераскрытое преступление десятилетней давности, и пытаются выяснить, кто жертва и откуда у убийцы такая жестокость.

Борис Екимов , Борис Петрович Екимов , Камилла Гребе

Детективы / Триллер / Проза / Малые литературные формы прозы: рассказы, эссе, новеллы, феерия / Русская классическая проза