Читаем Patroj kaj filoj полностью

Sed nenia amikeco povas longe kontrauxstari al tiaj konfliktoj.

"Mi rigardis vin, miaj junaj amikoj", dauxrigis dume Vasilij Ivanovicx, balancante la kapon kaj apogante la krucitajn manojn sur bastono, kiun li mem artiste tordis en spiralon, kaj kiu havis figuron de turko anstataux tenilo: "mi rigardas vin kaj mi ne povas ne admiri. Kiom da forto estas en vi, da floranta juneco, kapabloj, talentoj! Veraj... Kastoro kaj Polukso?"

"Jen kie, en la mitologion li falis!" diris Bazarov. "Tuj oni vidas, ke li estis forta latinisto en sia tempo! Vi ja ricevis, se mi bone memoras, argxentan medalon por via verko?"

"Dioskuroj, Dioskuroj!" ripetis Vasilij Ivanovicx.

"Suficxe, patro, suficxe da karesoj!"

"Unu fojon, ne pli multe, estas permesite", murmuretis la maljunulo. "Cetere, mi sercxis vin ne por diri al vi komplimentojn, sed unue por anonci al vi, ke ni baldaux tagmangxos, kaj due, mi volis averti vin, Eugeno... Vi estas sagxa homo, vi konas la virojn kaj la virinojn kaj tial, vi pardonos... Via patrino deziris auxdi diservon kauxze de via alveno. Ne imagu, ke mi invitas vin cxeesti: la diservo jam estas finita; sed la patro Alekso..."

"La popo?"

"Jes, la pastro; li cxe ni... tagmangxos... Mi tion ne atendis kaj ecx ne konsilis... sed iel tio farigxis... li ne komprenis min... Kaj Arina Vlasievna... cetere, li estas tre bona kaj inteligenta homo."

"Li ja ne mangxos mian porcion?" demandis Bazarov.

Vasilij Ivanovicx ekridis.

"Certe ne!"

"Mi postulas nenion plu. Mi estas preta sidigi cxe la tablo kun iu ajn."

Vasilij Ivanovicx ordigis sian cxapelon.

"Mi estis certa, ke vi estas super cxiuj antauxjugxoj. Ja ankaux mi, mi sesdekdujara maljunulo ne havas ilin. (Vasilij Ivanovicx ne kuragxis konfesi, ke li mem deziris la diservon... Li estis ne malpli pia ol lia edzino). La patro Alekso tre deziras konigxi kun vi. Li placxos al vi, vi vidos. Li volonte kartludas kaj ecx... sed tio restos inter ni... fumas pipon."

"Bone. Post la tagmangxo ni sidigxos por ludi jeralasxon kaj mi batos vin."

"He, he, he! Kiu povas scii!"

"Kiel? Cxu vi aplikos vian iaman talenton?" diris Bazarov kun speciala akcento.

La bronzaj vangoj de Vasilij Ivanovicx iom rugxigxis. "Cxu ni ne hontas, Eugeno... Kio pasis, pasis. Nu, mi estas preta konfesi al via juna amiko, ke mi havis tiun pasion en miaj junaj jaroj, sed mi kare pagis gxin! Kiel varmege estas hodiaux. Permesu al mi sidigxi apud vi. Mi ja ne malhelpas vin?"

"Tute ne", respondis Arkadio.

Vasilij Ivanovicx gxemante sidigxis sur la fojno. "Cxi tiu kusxejo, miaj sinjoroj, rememorigas al mi mian militistan, bivakan vivon, la ambulancojn, ankaux ie apud fojna amaso, kaj ni dankis Dion, se ni trovis gxin." Li eksopiris. "Multon, multon mi travivis. Jen, ekzemple, se vi permesos, mi rakontos al vi interesan epizodon de la pesto en Besarabio."

"Por kiu vi ricevis la krucon de Sankta Vladimiro?" interrompis Bazarov. "Ni scias, ni scias... Sed kial vi ne portas gxin?"

"Mi ja diris al vi, ke mi ne havas antauxjugxojn", murmuris Vasilij Ivanovicx (apenaux en la antauxtago li ordonis malkudri la rugxan rubandon de la surtuto). Li komencis rakonti la epizodon de la pesto. "Rigardu lin, li ekdormis", murmuretis li subite al Arkadio, montrante la filon kaj bonkore palpebrumante. "Eugeno, levigxu", aldonis li lauxte. "Ni iru tagmangxi..."

La patro Alekso, homo de bona staturo, kun densaj, zorge kombitaj haroj, portanta sur la blua silka robo broditan zonon, kondutis kun granda takto. Li unua premis la manon de Bazarov kaj de Arkadio, kvazaux komprenante de antauxe, ke ili ne bezonas lian benon. Restante fidela al sia karaktero, li bone sciis ofendi neniun: li ridis la latinon de la seminarioj kaj defendis cxe alia okazo sian episkopon; li trinkis du glasetojn da brando, kaj rifuzis trian; li akceptis de Arkadio cigaron, sed ne fumis gxin, dirante, ke li kunprenos gxin hejmen. Sed li havis iom malagrablan kutimon: li malrapide kaj singarde levis la manon, por kapti musxojn sur sia vizagxo, kaj iafoje dispremis ilin. Li sidigxis cxe la kartotablo kun esprimo de modera plezuro kaj finis per tio, ke li gajnis de Bazarov du rublojn kvindek kopekojn en papera mono (en la domo de Arina Vlasievna oni tute ne sciis kalkuli per argxenta mono). Sxi sidis apud la filo (sxi ne kartludis), kiel antauxe apogis la mentonon sur la pugno kaj levigxis nur por ordoni alporti ian frandajxon. Sxi timis karesi la filon, kaj li ne kuragxigis sxin al tio; aliflanke ankaux Vasilij Ivanovicx konsilis al sxi ne "maltrankviligi", lin: "La junaj homoj ne amas tion", ripetis li al sxi. Superflue estas priskribi, kia estis la tagmangxo en tiu tago; Timofeicx persone galopis frumatene por acxeti ian specialan viandon; la inspektisto de la laboroj veturis en alian lokon, sercxante lojtojn, percxojn kaj kankrojn; sole por la fungoj la kamparaninoj ricevis kvardek du kuprajn kopekojn.

Перейти на страницу:

Похожие книги

На льду
На льду

Эмма, скромная красавица из магазина одежды, заводит роман с одиозным директором торговой сети Йеспером Орре. Он публичная фигура и вынуждает ее скрывать их отношения, а вскоре вообще бросает без объяснения причин. С Эммой начинают происходить пугающие вещи, в которых она винит своего бывшего любовника. Как далеко он может зайти, чтобы заставить ее молчать?Через два месяца в отделанном мрамором доме Йеспера Орре находят обезглавленное тело молодой женщины. Сам бизнесмен бесследно исчезает. Опытный следователь Петер и полицейский психолог Ханне, только узнавшая от врачей о своей наступающей деменции, берутся за это дело, которое подозрительно напоминает одно нераскрытое преступление десятилетней давности, и пытаются выяснить, кто жертва и откуда у убийцы такая жестокость.

Борис Екимов , Борис Петрович Екимов , Камилла Гребе

Детективы / Триллер / Проза / Малые литературные формы прозы: рассказы, эссе, новеллы, феерия / Русская классическая проза