"Ne grave, ne cxagrenigxu, li estas kontenta. Dio, kompatu nin, pekulojn", dauxrigis li duonvocxe sian pregxon. Pro kompato al la maljunulino li ne volis diri al sxi antaux la nokto, kia cxagreno minacas sxin.
Bazarov kun Arkadio forveturis en la sekvinta tago. Jam de la mateno cxio malgajigxis en la domo; Anfisusxka ellasis cxiujn vazojn, kiujn sxi portis, sur la plankon; ecx Fedka estis konsternita kaj finis per tio, ke li demetis la botojn. Vasilij Ivanovicx estis pli maltrankvila ol iam ajn: li penis kasxi sian cxagrenon, parolis lauxte kaj pasxis kun bruo, sed lia vizagxo paligxis kaj liaj rigardoj sencxese glitis preter la filo. Arina Vlasievna mallauxte ploris; sxi tute perdus la kapon kaj ne povus regi sin, se la edzo ne admonus sxin matene dum du plenaj horoj. Kiam Bazarov, post multfojaj promesoj reveni ne pli malfrue, ol post unu monato, fine sin elsxiris el la cxirkauxprenoj lin retenantaj kaj sidigxis en la tarantaso, kiam la cxevaloj ekkuris, la sonorilo eksonis kaj la radoj ekruligxis; kiam oni vidis plu nenion kaj la polvo mallevigxis; kiam Timofeicx, kurbigxinte kaj sxanceligxante sur la piedoj, peze revenis en sian cxambreton; kiam la maljunuloj restis solaj en sia domo, kiu ankaux kvazaux kurbigxis kaj kadukigxis, Vasilij Ivanovicx, kiu ankoraux antaux kelke da minutoj brave svingis la naztukon sur la perono, sin jxetis sur segxon kaj mallevis la kapon. "Li forlasis, forlasis nin", balbutis li. "Jen mi estas sola nun, sola, kiel fingro", ripetis li kelke da fojoj, levante antauxen sian manon kun la apartigita montra fingro. Arina Vlasievna proksimigxis al li kaj almetinte sian grizan kapon al lia griza kapo, diris: "Kion fari, Vasja! Filo estas kvazaux fortrancxita peco (rusa proverbo). Li estas, kiel falko: li volas - li alflugas; li volas - li forflugas; kaj ni ambaux, ni estas kvazaux du fungoj en arbkavajxo, ni sidas unu apud la alia kaj cxiam restas sur la sama loko. Mi sola restos por vi eterne nesxangxita, kiel vi por mi."
Vasilij Ivanovicx forprenis la manojn de la vizagxo kaj cxirkauxprenis sian edzinon, sian amikinon, tiel forte, kiel li neniam cxirkauxprenis sxin ecx en la junaj jaroj: sxi konsolis lin en lia cxagreno.
Cxapitro XXII
Silente, nur de tempo al tempo intersxangxante kelke da vortoj, niaj amikoj atingis la domon de Fedot. Bazarov estis ne tute kontenta pri si mem. Arkadio estis nekontenta pri li. Krom tio li sentis tiun senmotivan malgxojon, kiu estas konata nur de tre junaj homoj. La kocxero sxangxis la cxevalojn kaj suririnte la kondukbenkon, demandis: dekstren, cxu maldekstren? Arkadio ektremis. La vojo dekstren kondukis al la urbo kaj de tie en la bienon de lia patro, la vojo maldekstren kondukis al sinjorino Odincov.
Li ekrigardis Eugenon. "Eugeno", demandis li: "maldekstren?"
Bazarov sin turnis al li. "Kia sensencajxo!" murmuris li.
"Mi scias, ke tio estas sensencajxo", respondis Arkadio. "Ne grave, cxu gxi estas la unua!"
Bazarov depusxis sian cxapon sur la frunton. "Kiel vi volas", diris li fine.
"Turnu maldekstren!" ekkriis Arkadio.
La tarantaso ekruligxis al Nikolskoje. Sed decidigxinte al la "sensencajxo", la amikoj ankoraux pli obstine silentis kaj ecx sxajnis koleraj.
La maniero, en kiu la intendanto de la domo akceptis ilin sur la perono en Nikolskoje, tuj montris al la amikoj, ke ili agis neprudente, cedante al sia subita kaprico. Oni tute ne atendis ilin. Ili devis resti suficxe longe kaj kun suficxe malsagxaj mienoj en la salono. Fine aperis sinjorino Odincov. Sxi salutis ilin kun la kutima afableco, sed ekmiris je ilia baldauxa reveno kaj, kiom oni povis konkludi laux la malrapideco de sxia parolado kaj de sxiaj movoj, sxi ne tre ekgxojis. Ili rapidis konigi al sxi, ke ili haltis en Nikolskoje, pasante en la urbon kaj ke post tri, kvar horoj ili dauxrigos la vojon. Sxi respondis nur per mallauxta: "ah", petis Arkadion, ke li salutu sian patron en sxia nomo kaj sendis serviston por peti la onklinon malsupreniri. La princidino venis tre dorma, kio donis ankoraux pli koleran esprimon al sxia sulkigxinta, maljuna vizagxo. Katja estis malsaneta kaj ne forlasis sian cxambron. Arkadio subite eksentis, ke li almenaux same forte deziras vidi Katjan, kiel sinjorinon Odincov mem. Kvar horoj pasis en sensignifa interparolo pri indiferentaj aferoj; Anna Sergeevna auxskultis kaj parolis sen rideto. Nur en la momento de la adiauxo la antauxa amikeco kvazaux vekigxis en sxia koro.
"Mi havas nun atakon de malgaja humoro", diris sxi, "sed vi ne atentu tion kaj vizitu min, mi diras tion al vi ambaux, post iom da tempo."
Bazarov kaj Arkadio respondis al sxi per senvorta riverenco, sidigxis en la kalesxo kaj nenie haltante veturis hejmen. Ili atingis Marinon sen akcidento en la sekvinta tago vespere. Dum la tuta vojo nek unu, nek alia elparolis la nomon de Anna Sergeevna; precipe Bazarov preskaux ne malfermis la busxon kaj sencxese rigardis flanken de la vojo, kun ia kolera obstino.