"Du calme, du calme" (trankvile, trankvile), diris en tiaj okazoj Pauxlo Petrovicx, sed li mem sulkigis la brovojn, murmuris kaj tordis la lipharojn. Bazarov restis flanke de cxiuj cxi "mizeroj"; cetere, ne konvenis al li, kiel al gasto, sin miksi en fremdajn aferojn. En la dua tago post sia reveno en Marinon li rekomencis siajn okupojn je ranoj, infuzorioj, hxemiaj kombinajxoj, kaj estis tute absorbita per sia laboro. Arkadio, kontrauxe, opiniis sia devo, se ne helpi la patron, almenaux esprimi sian pretecon helpi lin. Li pacience auxskultis lin kaj foje donis ian konsilon, ne por ke oni gxin obeu, sed por montri sian bonan volon. La terkulturaj aferoj ne estis por li antipatiaj; li ecx kun plezuro revis pri agronomia agado, sed nun aliaj pensoj svarmis en lia kapo. Arkadio, je sia propra miro, sencxese pensis pri Nikolskoje; iam li nur estus levinta la sxultrojn, se iu dirus al li, ke li povus enui sub la sama tegmento kun Bazarov, kaj sub kia! - sub la gepatra tegmento; tamen li efektive enuis kaj io tiris lin for. Li faris longajn promenojn gxis lacigxo, sed tio ne helpis.
Parolante foje kun la patro, li eksciis, ke Nikolao Petrovicx posedas kelke da leteroj, suficxe interesaj, skribitaj iam de la patrino de sinjorino Odincov al la mortinta patrino de Arkadio, kaj ne lasis lin trankvila, gxis li ricevis la leterojn. Nikolao Petrovicx estis devigita trasercxi dudek diversajn kofrojn kaj kestojn. Farigxinte posedanto de cxi tiuj duone sximintaj paperoj, Arkadio, trankviligxis, kvazaux trovinte celon, kiun li devis atingi. "Mi diras tion al vi ambaux", sencxese murmuretis li, "aldonis sxi mem! Mi veturos al sxi, mi veturos, la diablo min prenu!" Sed li rememoris la lastan viziton, la malvarman akcepton, kaj lia timemo superregis. Tamen la "kiu scias?" de la juneco, sekreta deziro provi sian felicxon, provi siajn fortojn kiel solulo, sen ies ajn protekto, fine venkis lin. Ne pasis ankoraux dek tagoj de lia reveno Marinon, kaj li ree, sub la preteksto studi la organizon de la dimancxaj lernejoj, trotis en la urbon kaj de tie al Nikolskoje. Sencxese rapidigante la veturigiston, li kuris tien kiel juna oficiro al batalo: timo, gxojo kaj senpacienceco sufokis lin. "La cxefa afero estas ne pensi", ripetis li al si mem. Lia veturigisto estis brava homo; li haltis antaux cxiu drinkejo kaj demandis: "unu guton?" aux "cxu unu guton?" sed post unu guto li ne indulgis la cxevalojn. Fine, ekbrilis la alta tegmento de la konata domo. "Kion mi faras!" trakuris tra lia kapo. "Sed mi ne povas reveni!" La cxevaltrio akorde kuris; la veturigisto kriis kaj fajfis. Jen la ponto jam ekbruis sub la hufoj kaj radoj, jen la aleo de la tonditaj abioj... Roza virina vesto briletas en la malhela verdajxo, juna vizagxo rigardas de sub la malpeza franko de ombrelo... Li rekonis Katjan, ankaux sxi rekonis lin. Arkadio, ordonis haltigi la galopantajn cxevalojn, saltis el la kalesxo kaj proksimigxis al sxi. "Tio estas vi!" diris sxi kaj malrapide rugxigxis. "Ni iru al mia fratino, sxi estas cxi tie, en la gxardeno; estos agrable al sxi revidi vin."
Katja kondukis Arkadion en la gxardenon. Cxi tiu renkonto sxajnis al li bona antauxsigno; li ekgxojis, kvazaux revidinte parencinon. Cxio tiel bone arangxigxis: neniu lakeo, nenia anonco. Cxe la kurbigxo de la vojeto li ekvidis sinjorinon Odincov. Sxi staris kun la dorso turnita al li. Audinte pasxojn, sxi sin turnis. Arkadio, ree konfuzigxis, sed sxiaj unuaj vortoj tuj trankviligis lin. "Bonan tagon, forkurinto!" diris sxi per sia egala, karesa vocxo kaj iris renkonte al li, ridetante kaj fermetante la okulojn kauxze de la suno kaj vento. "Kie vi trovis lin, Katja?", "Mi alportas al vi, Anna Sergeevna", komencis li, "ion, kion vi ne atendis..." "Vi alportis vin mem; kio povas esti pli bona?"
Cxapitro XXIII
Akompaninte Arkadion al la kalesxo kun ironia kompato kaj kompreniginte al li, ke li bone divenas la veran celon de lia voko, Bazarov tute sin izolis: febro de laboro ekregis lin. Li ne disputis plu kun Pauxlo Petrovicx, tiom pli, ke tiu en lia cxeesto prenis tro aristokratajn manierojn kaj esprimis siajn opiniojn pli per sonoj ol per vortoj. Nur unufoje Pauxlo Petrovicx komencis batalon kontraux la "nihilisto", pri la rajtoj de la nobeloj de l' Baltikaj provincoj, sed li mem subite haltis kaj diris kun malvarma gxentileco:
"Cetere, ni ne povas kompreni unu la alian; almenaux mi ne havas la honoron kompreni vin."
"Certe!" ekkriis Bazarov. "La homo povas cxion kompreni: kiel vibras la etero kaj kio farigxas sur la suno; sed li absolute ne povas kompreni, kiel iu alie visxas la nazon ol li."
"Cxu tio estas sprita?" rediris demande Pauxlo Petrovicx kaj flankiris.