Sxi ektremis, apogis ambaux manojn sur lia brusto, sed sxi apogis ilin malforte, kaj li povis ripeti kaj dauxrigi sian kison. Seka tuso eksonis post la siringoj. Fenicxka fulmrapide sin forsxovis al la alia ekstremo de la benko. Aperis Pauxlo Petrovicx, iom sin klinis, diris kun ia kolera malgajeco: "Vi estas cxi tie", kaj foriris. Fenicxka tuj kunigis cxiujn rozojn kaj eliris el la lauxbo. "Peko estas de via flanko, Eugeno Vasilicx", murmuretis sxi, forirante. Sincera riprocxo estis auxdebla en sxia vocxo. Bazarov rememoris la alian similan scenon, kaj li eksentis honton, ecx malestimon, al si mem. Sed li tuj skuis la kapon, ironie gratulis al si "la imiton de Seladono", kaj revenis en sian cxambron.
Pauxlo Petrovicx forlasis la gxardenon kaj malrapide pasxante, atingis la arbaron. Li restis tie suficxe longe kaj kiam li revenis por la matenmangxo, Nikolao Petrovicx kun maltrankvilo demandis lin, cxu li estas sana: tiel malhela estis lia vizagxo.
"Vi scias, ke iafoje mi havas disfluon de la galo", trankvile respondis Pauxlo Petrovicx.
Cxapitro XXIV
Post du horoj li frapis sur la pordo de Bazarov. "Mi devas peti vian pardonon, ke mi malhelpas viajn sciencajn okupojn", komencis li, sidigxante sur segxo apud la fenestro, kaj apogis ambaux manojn sur bela bastono kun ebura tenilo (ordinare li iris sen bastono): "sed mi estas devigita peti de vi kelke da minutoj de via tempo... ne pli multe."
"Mia tuta tempo estas al via dispono", respondis Bazarov, cxe kiu io trakuris sur la vizagxo, tuj kiam Pauxlo Petrovicx trapasis la sojlon de la pordo.
"Suficxas por mi kvin minutoj. Mi venis por prezenti al vi unu demandon."
"Demandon? Pri kio?"
"Volu kompleze auxskulti min. En la komenco de via restado en la domo de mia frato, kiam mi ankoraux ne rifutis al mi la plezuron diskuti kun vi, mi auxdis viajn opiniojn pri multaj temoj; sed, kiel mi memoras, nek inter ni, nek en mia cxeesto iam naskigxis diskuto pri la dueloj, pri la dueloj gxenerale. Permesu demandi vin, kia estas via opinio pri ili?"
Bazarov, kiu levigxis renkonte al Pauxlo Petrovicx, sidigxis sur la rando de segxo kaj krucis la brakojn.
"Jen mia opinio", diris li, "de la teoria vidpunkto la duelo estas sensencajxo; sed de la praktika vidpunkto - tio estas alia afero."
"Tio estas, vi volas diri, se mi bone komprenas vin, ke kia ajn estus via teoria opinio pri la duelo, en la praktiko vi ne permesus vin ofendi sen postuli kontentigon."
"Vi plene divenis mian penson'*.
"Tre bone. Mi gxojas auxdi tion de vi. Viaj vortoj liberigas min de mia nescio..."
"De via necerteco, vi volas diri."
"Ne grave; mi uzas tian esprimon, por ke vi komprenu min; mi ne estas... seminaria rato. Viaj vortoj liberigas min de malgxoja neceso. Mi decidis dueli kun vi."
Bazarov largxe malfermis la okulojn.
"Kun mi?"
"Nepre kun vi."
"Kial? Permesu demandi vin..."
"Mi povus klarigi al vi la kauxzon", komencis Pauxlo Petrovicx. "Sed mi preferas silenti pri gxi. Laux mia gusto vi estas superflua tie cxi; mi ne povas trankvile vidi vin, mi vin malestimas, kaj se tio ne suficxas al vi..." La okuloj de Pauxlo Petrovicx ekbrilis... ankaux tiuj de Bazarov ekflamis.
"Tre bone", respondis li. "Pluaj klarigoj estas superfluaj. Vin atakis subita kaprico provi sur mi vian kavaliran ardecon. Mi povus rifuzi al vi la plezuron, sed se vi deziras..."
"Mi kore dankas vin", respondis Pauxlo Petrovicx, "Mi do povas nun esperi, ke vi akceptos mian provokon kaj ne devigos min uzi superfortajn rimedojn."
"Tio estas, sen alegorioj, cxi tiun bastonon?" kun malvarma sango respondis Bazarov. "Vi estas tute prava. Vi tute ne bezonas ofendi min. Cetere, tio ne estus tute sendangxera. Vi povas resti gxentilhomo. Mi akceptas vian provokon kiel gxentilhomo."
"Perfekte", respondis Pauxlo Petrovicx kaj starigis la bastonon en angulo. "Restas diri kelke da vortoj pri la kondicxoj de nia duelo, sed antauxe mi dezirus ekscii, cxu vi opinias formale necesa sxajnigi malpacan disputon, kiu povas esti preteksto al mia provoko?"
"Ne, ni lasu la formalajxojn."
"Tia estas ankaux mia opinio. Superflue ankaux estas funde esplori la verajn kauxzojn de nia konflikto. Ni malamas unu la alian. Cxu tio ne suficxas?"
"Cxu tio ne suficxas?" ripetis ironie Bazarov.
"Kio koncernas la kondicxojn de la duelo, cxar ni ne havos sekundantojn... kie ni povus preni ilin?"
"Efektive, kie ni povus preni ilin?"
"Mi havas la honoron proponi al vi jenon: la duelo havos lokon morgaux matene, je la sesa horo ekzemple, post la arbaro, je pistoletoj; la bariero je dek pasxoj..."
"Je dek pasxoj? bone; tio estas interspaco, suficxa por nia malamo."
"Ok, se vi deziras?"
"Bone, kial ne?"
"Ni pafos dufoje; por cxia okazo cxiu el ni metos en sian posxon leteron, en kiu li mem kulpigos sin pri sia morto."
"Kun tio mi ne tute konsentas", respondis Bazarov. "Tio tro similas francan romanon, tio ne sxajnos versimila."
"Eble. Tamen vi konsentu, ke ne estas agrable esti suspektata je mortigo?"