"Tio estas superflua. Tio estis momenta vertige (kapturnigxo)... Helpu min sidigxi... jen tiel... Suficxas bandagxi cxi tiun gratajxon per io ajn, kaj mi piede iros hejmen, aux oni povas sendi por mi kalesxeton. Duelo, permesu diri tion al vi, ne ripetigxas. Vi kondutis noble... hodiaux, hodiaux, notu tion."
"Pri la tempo pasinta senutile estas rememori", respondis Bazarov, "kaj kio koncernas la estontan, pri gxi ankaux super flue estus zorgi, cxar mi intencas senprokraste prepari miajn pakajxojn. Permesu, mi nur bandagxos vian piedon; via vundo ne estas dangxera, tamen oni devas haltigi la sangon. Sed antaux cxio mi devas rekonsciigi cxi tiun estajxon."
Bazarov skuis Petron je la kolumo kaj sendis lin venigi kalesxeton.
"Ne timigu mian fraton", diris al li Pauxlo Petrovicx, "nenion raportu al li."
Petro ekkuris galope; atendante lian revenon, ambaux kontrauxuloj sidis la tero kaj silentis. Pauxlo Petrovicx penis ne rigardi Bazarovon; li ne volis pacigxi kun li; li hontis pro sia flamemo, pro sia malsukceso, hontis pro la tuta afero, kvankam li sentis, ke gxi ne povis finigi pli felicxe. Almenaux li liberigos nin de sia persono, konsolis li sin mem, ankaux tio estas bono.
La silento dauxris, peza kaj malagrabla. Ambaux kontrauxuloj estis embarasitaj. Cxiu el ili estis certa, ke la alia komprenas lin. Por amikoj tia konscio estas agrabla kaj tre malagrabla por malamikoj, precipe kiam oni povas nek klarigi la aferon, nek disiri.
"Cxu ne tro forte mi bandagxis vian piedon?" demandis fine Bazarov.
"Ne, tute ne", respondis Pauxlo Petrovicx kaj post momento aldonis: "Mian fraton ne eble estos trompi, ni devas diri al li, ke ni malpacigxis kauxze de politika problemo."
"Tre bone", respondis Bazarov. "Vi povas diri, ke mi insultis cxiujn anglomenojn."
"Perfekte. Kion pensas pri ni, laux via opinio, cxi tiu homo?" dauxrigis Pauxlo Petrovicx, montrante la saman kamparanon, kiu kelke da minutoj antaux la duelo pelis preter Bazarov la cxevalojn, kaj revenante sur la sama vojo, rimarkis la sinjorojn, demetis la cxapon kaj flankiris.
"Kiu povas scii!" respondis Bazarov, "plej kredeble li pensas pri nenio. La rusa kamparano estas la sama mistera nekonato, pri kiu tiel multe skribis sinjorino Radcliffe. Kiu povas kompreni lin! Li mem sin ne komprenas."
"Jen kia estas via opinio!" komencis Pauxlo Petrovicx kaj subite ekkriis: "Rigardu, kian malsagxajxon faris via Petro! Mia frato galopas tien cxi!"
Bazarov sin deturnis kaj ekvidis la palan vizagxon de Nikolao Petrovicx, kiu sidis en la kalesxeto. Li desaltis, antaux ol la cxevaloj haltis, kaj sin jxetis al la frato.
"Kion tio signifas?" diris li per tremanta vocxo. "Vasilicx, pro Dio, kio okazis!"
"Nenio", respondis Pauxlo Petrovicx, "tute senbezone oni maltrankviligis vin. Mi iom malpacigxis kun sinjoro Bazarov, kaj mi estas iom punita."
"Sed la motivo?"
"Kiel klarigi tion al vi? Sinjoro Bazarov nerespekte diris ion pri sir Robert Peel. Mi rapidas aldoni, ke en la tuta afero mi sola estas kulpa, kaj ke sinjoro Bazarov kondutis plej noble. Mi provokis lin."
"Granda Dio, mi vidas sangon!"
"Vi supozis, ke en miaj vejnoj fluas akvo? Sed tiu cxi sangellaso ecx estas utila por mi. Cxu ne vere, doktoro? Helpu min sidigxi en la kalesxeto, kaj forpelu la melankolion. Morgaux mi estos sana. Jen tiel, mi dankas vin. Antauxen, kocxero!"
Nikolao Petrovicx sekvis piedire; Bazarov restis iom malantauxe...
"Mi devas peti vin, zorgi pri mia frato", diris al li Nikolao Petrovicx, "gxis kiam oni venigos de la urbo alian kuraciston." Bazarov silente klinis la kapon.
Post unu horo Pauxlo Petrovicx jam kusxis en la lito, kun la piedo bandagxita laux la reguloj de la arto. La tuta domo estis ekscitita: Fenicxka preskaux svenis, Nikolao Petrovicx senvorte tordis siajn manojn kaj Pauxlo Petrovicx ridis, sxercis, precipe kun Bazarov; li surmetis delikatan batistan cxemizon, elegantan matenan jakon kaj fezon, ne permesis, ke oni mallevu la kurtenojn kaj komike plendis pri la neceso sin deteni de la mangxo.
Antaux la nokto li iom ekfebris kaj havis kapdoloron. Venis kuracisto el la urbo. (Nikolao Petrovicx ne obeis la postulon de l' frato, kaj Bazarov mem ne deziris tion; li sidis la tutan tagon flava de la kolero en sia cxambro kaj nur por plej mal longa tempo venadis al la malsanulo; dufoje li renkontis Fenicxkan, sed sxi forkuris de li kun teruro). La nova kuracisto konsilis refresxigan trinkajxon kaj jesigis la aserton de Bazarov, ke neniu dangxero minacas. Nikolao Petrovicx diris al li, ke lia frato sin vundis mem pro nesingardemo; la kuracisto respondis: "hm!" sed ricevinte 25 rublojn en argxenta mono, aldonis:
"Vere, tio ofte okazas, jes."