Neniu en la domo sin senvestigis kaj kusxigxis. Nikolao Petrovicx cxiuminute eniris sur la piedfingroj en la cxambron de l' frato kaj same eliris. La vundito dormetis de tempo al tempo, ion gxemis, diris al li france: "coucxez vous" (enlitigxu), kaj petis ion por trinki. Nikolao Petrovicx devigis unu fojon Fenicxkan alporti al li glason da limonado; Pauxlo Petrovicx fikse sxin ekrigardis kaj trinkis gxis la lasta guto. Antaux la mateno la febro iom plifortigxis, la vundito iom deliris. Komence Pauxlo Petrovicx diris ne kunigeblajn vortojn; poste li subite malfermis la okulojn kaj ekvidinte la fraton cxe sia lito, zorgeme klinitan al li, li diris:
"Cxu ne vere, Nikolao, Fenicxka havas en si ion komunan kun Nelly?"
"Kun kia Nelly, Pauxlo!"
"Kiel vi povas demandi? Kun la princino P... Precipe en la supra parto de la vizagxo. C'est de la meme famille" (gxi apartenas al la sama speco). Nikolao Petrovicx respondis nenion kaj interne miris pri la viveco de la malnovaj sentoj de la homa koro. Jen kiam gxi elnagxis sur la suprajxon, pensis li.
"Ah, kiel mi amas cxi tiun estajxon tiel sensignifan!" gxemis Pauxlo Petrovicx, sopire metante la manojn sub la kapon. "Mi ne toleros, ke cxi bravacxulo kuragxu tusxi..." murmuretis li post kelke da minutoj.
Nikolao Petrovicx nur eksopiris; li ecx ne suspektis, kiun koncernis la vortoj.
Bazarov venis al li en la sekvinta tago je la oka horo. Li jam enpakis cxion kaj liberigis cxiujn siajn ranojn, insektojn kaj birdojn. "Vi venis adiauxi min?" diris Nikolao Petrovicx, levigxante renkonte al li.
"Jes".
"Mi komprenas vin kaj plene aprobas. Mia kompatinda frato, certe, estas kulpa: pro tio li estas punita. Li mem diris al mi, ke li metis vin en neeblecon agi alie. Mi kredas, ke vi ne povis eviti cxi tiun duelon, kiu... kiu parte povas esti klarigita per la konstanta antagonismo de viaj reciprokaj opinioj. (Nikolao Petrovicx implikigxis en siaj vortoj). Mia frato estas homo de la malnova tempo, li estas flamema kaj obstina... Ni danku Dion, ke la afero tiel finigxis. Mi faris cxion por malhelpi la disvastigon de la famo."
"Mi lasos al vi mian adreson por la okazo, se la fakto havos sekvojn", diris Bazarov per indiferenta tono.
"Mi esperas, ke cxio glate pasos, Eugeno Vasilicx... Mi tre bedauxras, ke via gastado en mia domo havis... tian finon. Tio estas tiom pli malagrabla, ke Arkadio...,
"Mi kredeble vidos lin", interrompis Bazarov, kiun cxiam malpaciencigis cxiuj "klarigoj", kaj "deklaroj"; "se ne, mi petas, volu kompleze saluti lin en mia nomo kaj esprimi mian bedauxron."
"Ankaux mi petas..." respondis Nikolao Petrovicx kun saluto.
Sed Bazarov ne atendis la finon de la frazo kaj foriris. Eksciinte pri la baldauxa forveturo de Bazarov, Pauxlo Petrovicx esprimis la deziron vidi lin kaj premis lian manon. Sed Bazarov ankaux en tiu cxi momento restis malvarma kiel glacio; li komprenis, ke Pauxlo Petrovicx volis ludi la rolon de grandanima viro. Li ne sukcesis adiauxi Fenicxkan: li povis nur intersxangxi kun sxi rigardon tra la fenestro. Sxia vizagxo sxajnis al li malgxoja. "Kiu scias, cxu sxi ne tro serioze rigardas la aferon!" diris li al si mem. "Nu, sxi iel konsolos sin!"
Petro estis tiel kortusxita, ke li ploris sur lia sxultro, gxis Bazarov trankviligis lin per la demando: "Cxu viaj okuloj ne estis plantitaj en malseka loko?" Dunjasxa devis forkuri en la arbaron, por kasxi sian emocion. La kulpulo de la tuta malgxojo suriris la veturilon kaj ekfumis cigaron. Kiam sur la kvara versto cxe kurbigo de la vojo lastfoje sin etendis antaux liaj okuloj la linio de la konstruajxoj de Marino kun la nova sinjora domo, li nur kracxis kaj murmurante: "Malbenitaj sinjoraj idoj", pli forte sin cxirkauxvolvis per la mantelo.
La stato de Pauxlo Petrovicx baldaux plibonigxis; sed li devis resti en la lito cxirkaux unu semajnon. Li suferis sian "malliberigon", kiel li nomis gxin, suficxe pacience, sed oferis tro da zorgoj al la tualeto kaj sencxese ordonis bruligi odekolonon. Nikolao Petrovicx legis al li la gazetojn; Fenicxka servis al li, kiel ordinare, alportis buljonon, limonadon, mole kuiritajn ovojn, teon; sed sekreta teruro ekregis sxin cxiufoje, kiam sxi eniris en lian cxambron. La neatendita ago de Pauxlo Petrovicx timigis cxiujn en la domo kaj sxin pli ol la aliajn; sole Prokoficx ne konfuzigxis kaj vaste rakontis, ke ankaux en lia tempo la sinjoroj duelis, "sed noblaj sinjoroj unu kontraux alia, kaj tiajn vagulojn oni ordonus, pro ilia bravacxo, vipi en la stalo." La konscienco preskaux nenion riprocxis al Fenicxka; sed la penso pri la vera kauxzo de la konflikto iafoje turmentis sxin; Pauxlo Petrovicx rigardis sxin iel strange... ecx, turninte al li sian dorson, sxi sentis sur si lian rigardon. Sxi malgrasigxis pro la konstanta interna maltrankvilo kaj, kiel tio ofte okazas, farigxis ankoraux pli bela.