Nikolao Petrovicx reiris unu pasxon kaj brubatis la manojn. "Vi diras tion, Pauxlo? Vi, kiun mi opiniis cxiam la plej ne fleksebla kontrauxulo de tiaj edzigxoj! Vi diras tion! Sed cxu vi ne scias, ke sole pro la estimo al vi mi ne plenumis tion, kion vi tiel juste nomis mia devo?"
"Vane vi estimis min en cxi tiu okazo", rediris kun malgaja rideto Pauxlo Petrovicx. "Mi komencas pensi, ke Bazarov estis prava, kiam li riprocxis al ni la aristokratismon. Ne, kara frato, ni cxesu pozi kaj zorgi pri la opinio de la mondo; ni estas homoj jam maljunaj kaj humilaj; jam venis la tempo meti flanken cxian vantajxon. Kiel vi tion tre bone diris, ni plenumu nian devon; vi vidos, ke ni ricevos aldone ankaux la felicxon."
Nikolao Petrovicx sin jxetis por cxirkauxpreni la fraton. "Vi definitive malfermis al mi la okulojn", ekkriis li. "Prave mi asertis cxiam, ke vi estas la plej bona kaj sagxa homo en la mondo; nun mi vidas, ke vi estas same prudenta, kiel grandanima."
"Pli singarde, pli singarde", interrompis lin Pauxlo Petrovicx. "Kompatu la piedon de via prudenta frato, kiu en sia kvindeka jaro duelis, kvazaux subleutenanto. Do la afero estas decidita: Fenicxka estos mia belle-soeur (bofratino)".
"Mia kara Pauxlo! Sed kion diros Arkadio?"
"Arkadio? Li triumfos, vi povas esti certa! La edzigxo ne estas laux liaj principoj, sed tio flatos lian senton de la egaleco. Cetere, efektive, kion signifas cxiuj cxi kastoj aux dixneuvieme siecle?" (en la deknauxa jarcento)
"Ah, Pauxlo, Pauxlo! Permesu, ke mi ankoraux unu fojon kisu vin. Ne timu, mi singarde..." La fratoj cxirkauxprenis unu la alian.
"Kiel vi opinias, cxu oni ne devus tuj anonci al sxi vian decidon?" demandis Pauxlo Petrovicx.
"Por kio rapidi?" respondis Nikolao Petrovicx. "Cxu vi parolis kun sxi pri tio?"
"Kun sxi? Quelle idee!" (kia ideo!)
"Tre bone. Antaux cxio resanigxu, kaj cxi tio ne forkuros de ni, oni devas bone pripensi, konsideri..."
"Sed vi ja decidigxis!"
"Komprenebele mi decidigxis, kaj mi dankas vin kore. Nun mi lasas vin; vi devas ripozi; cxiu ekscito estas malutila por vi... Sed ni ankoraux reparolos. Ekdormu, mia kara, kaj Dio donu al vi la sanon!"
Por kio li tiel dankas min, pensis Pauxlo Petrovicx, restinte sola. Kvazaux tio dependus ne de li! Kaj mi, tuj kiam li edzigxos, forveturos ien malproksimen, Dresdenon aux Florencon, kaj mi vivos tie, gxis mi mortacxos.
Pauxlo Petrovicx frotis sian frunton per odekolono kaj fermis la okulojn. Lumigita de la hela taga lumo, lia bela, malgrasa kapo kusxis sur la blanka kuseno, kvazaux kapo de mortinto... Kaj efektive li estis mortinto.
Cxapitro XXV
En Nikolskoje, en la gxardeno, en la ombro de alta frakseno sidis sur herba benko Katja kun Arkadio; sur la tero, apud ili, sin lokis Fifi, doninte al sia longa korpo tiun elegantan kurbigxon, kiun la cxasistoj nomas "pozo de griza leporo."
Arkadio kaj Katja silentis: li tenis en la manoj duone malfermitan libron, sxi kolektis el sia korbo la lastajn pecetojn de blanka pano kaj jxetis ilin al malgranda familio de paseroj, kiu kun sia timema braveco, saltis kaj pepis tuj cxe sxiaj piedoj. Malforta vento, kiu ludis en la folioj de l' frakseno, movis tien kaj reen pale-orajn lumajn makulojn sur la malhela vojeto kaj sur la flava dorso de Fifi; unutona ombro cxirkauxis Arkadion kaj Katjan; nur de tempo al tempo en sxiaj haroj ekflamis hela strio. Ili ambaux silentis: sed gxuste ilia silento, la maniero, kiel ili sidis unu apud la alia, esprimis konfideman proksimigxon: cxiu el ili kvazaux ne pensis pri sia najbaro, kaj interne gxojis pro lia proksimeco. Iliaj vizagxoj sxangxigxis de la tempo, kiam ni vidis ilin lastfoje: Arkadio sxajnis pli trankvila, Katja pli viva, pli kuragxa.
"Cxu vi ne trovas", komencis Arkadio, "ke la frakseno (frakseno = ruse "jasenj," hela = ruse "jasen.") estas bone nomita ruse: neniu alia arbo tiel hele kaj diafane brilas en la aero, kiel gxi."
Katja levis la okulojn supren kaj diris:
"Jes."
Arkadio pensis: jen sxi ne riprocxas min, ke mi bele parolas.
"Mi ne amas Heine", komencis Katja, montrante per la okuloj la libron, kiun Arkadio tenis en la manoj, "kiam li ridas, nek kiam li ploras: mi amas lin, kiam li estas meditema kaj malgxoja."
"Kaj mi amas lin, kiam li ridas", rediris Arkadio. "Tio estas malnovaj restajxoj de via satira emo... Atendu iom, ni sxangxos vin."
Malnovaj restajxoj! pensis Arkadio, se Bazarov auxdus tion!
"Kiu sxangxos min? Vi!"
"Kiu? Mia fratino, Porfiro Platonicx, kun kiu vi plu ne disputas; la onklino, kiun antauxhieraux vi akompanis en la pregxejon."
"Mi ja ne povis rifuzi! Kio koncernas vian fratinon, sxi mem, vi scias, en multaj aferoj konsentis kun Eugeno."
"Mia fratino estis tiam sub lia influo, same kiel vi."
"Kiel mi? Cxu vi rimarkas, ke mi jam liberigxis de lia influo?"
Katja silentis.
"Mi scias", dauxrigis Arkadio, "li neniam placxis al vi."
"Mi ne povas jugxi pri li."