Ambaux manoj de Katja kun la korbo deglitis sur sxajn genuojn. Sxi klinis la kapon kaj longe sekvis Arkadion per la okuloj. Iom post iom ardanta rugxo koloris sxiajn vangojn; sed sxiaj lipoj ne ridetis, kaj la malhelaj okuloj esprimis miron kaj samtempe alian senton, kies nomon sxi ankoraux ne konis.
"Vi estas sola?" eksonis apud sxi la vocxo de Anna Sergeevna.
"Sxajnas al mi, ke vi iris en la gxardenon kun Arkadio."
Katja, ne rapidante, direktis siajn okulojn al la fratino. Anna Sergeevna estis plenguste, ecx elegante vestita; sxi staris sur vojeto kaj per la pinto de sia malfermita ombrelo tusxis la orelojn de Fifi. Katja ne rapidante respondis:
"Mi estas sola."
"Mi vidas tion", respondis sxi kun rido, "li do revenis en sian cxambron?"
"Jes."
"Vi kune legis?"
"Jes."
Anna Sergeevna prenis Katian je la mentono kaj levis sxian vizagxon.
"Vi ne malpacigxis, mi esperas?"
"Ne", respondis Katja kaj delikate forigis la manon de l' fratino.
"Kiel solene vi respondas! Mi pensis, ke mi trovos lin cxi tie por proponi al li, ke li promenu kun mi. Li cxiam petas min pri tio. Oni alportis por vi sxuojn el la urbo, iru provvesti ilin: mi jam hieraux rimarkis, ke viaj antauxaj estas jam tute eluzitaj. Entute, vi ne suficxe vin okupas per tio cxi, kaj vi havas tiel belajn piedojn! Ankaux viaj manoj estas belaj... sed iom grandaj; do vi devas pli zorgi pri la piedoj. Sed vi ne estas koketa."
Anna Sergeevna iris antauxen sur la vojeto, iom bruetante per sia bela vesto. Katja levigxis de l' benko kaj preninte kun si la volumon de Heine, ankaux foriris, sed ne por provvesti la sxuojn.
Belaj piedoj, pensis sxi, malrapide kaj facile surirante la sxtonajn sxtupojn de la teraso, varmegigitajn de la suno; belaj piedoj, vi diras... Nu, li genuos cxe ili.
Sed sxi tuj ekhontis kaj sxi rapide kuris supren. Arkadio iris tra la koridoro en sian cxambron; la administranto de la domo kure sekvis lin kaj anoncis, ke cxe li sidas sinjoro Bazarov.
"Eugeno!" balbutis Arkadio preskaux kun timo, "cxu li estas cxi tie jam longe?"
"Jxus li venis, sed li ordonis, ke mi ne anoncu al Anna Sergeevna kaj ke mi konduku lin rekte al vi."
Eble hejme okazis ia malfelicxo? pensis Arkadio, rapide trakuris la sxtuparon kaj largxe malfermis la pordon. Ekvidinte la amikon, li tuj trankviligxis, kvankam pli sperta okulo, kredeble, trovus en la energia, kiel antauxe, sed iom malgrasigxinta vizagxo de la neatendita gasto signojn de interna ekscito. En mantelo, kovrita de polvo, kun cxapo sur la kapo, li sidis cxe la fenestra breto; li ne levigxis ecx tiam, kiam Arkadio kun lauxta ekkrio sin jxetis al lia kolo.
"Jen surprizo! Kio alkondukas vin cxi tien?" ripetis li, pasxante en la cxambro, kiel homo, kiu mem imagas, kaj deziras montri, ke li gxojas. "Cxe ni cxio estas en ordo, cxiuj fartas bone, cxu ne vere?"
"Cxio estas cxe vi en ordo, sed ne cxiuj estas sanaj", respondis Bazarov. "Sed ne babilu, ordonu alporti por mi glason da "kvas" (refresxiga trinkajxo), sidigu kaj auxskultu, kion mi komunikos al vi en malmultaj, sed, mi esperas, en suficxe fortaj esprimoj."
Arkadio eksilentis, kaj Bazarov rakontis al li sian duelon kun Pauxlo Petrovicx. Arkadio tre ekmiris, ecx cxagrenigxis; sed li ne volis montri tion; li nur demandis, cxu efektive la vundo de lia onklo ne estas dangxera, kaj ricevinte la respondon, ke gxi estas tre interesa, sed ne de la kuracista vidpunkto, li penis ekrideti, sed interne li sentis maltrankvilon kaj honton. Bazarov kvazaux komprenis lin.
"Jes, amiko, jen kion signifas vivi sub felicxa tegmento. Vi mem adoptas la kutimon de la mezaj jarcentoj kaj partoprenas en kavaliraj turniroj. Nun mi revenas al la gepatroj", tiel finis Bazarov sian rakonton, "kaj survoje mi turnis cxi tien... por cxion cxi raporti al vi, mi povus diri, se mi ne opinius senutilan mensogon malsagxajxo. Ne, mi venis cxi tien, la diablo scias por kio. Jes, Arkadio, iafoje utile estas sin preni je la hartufo kaj sin eltiri for, kiel rapon el bedo: mi faris tion antaux kelke da tagoj... Sed mi ekdeziris ankoraux unu fojon vidi tion, kion mi forlasis, la bedon, kie mi estis plantita."
"Mi esperas, ke cxi tiuj vortoj ne koncernas min", respondis Arkadio kun maltrankvilo; "mi esperas, ke vi ne intencas disigxi de mi."
Bazarov fikse, preskaux penetre, ekrigardis lin. "Cxu tio vere tiel cxagrenus vin? Sxajnas al mi, ke vi disigxis de mi. Vi estas tiel fresxa kaj pura... kredeble viaj aferoj kun Anna Sergeevna iras bone."
"Kiaj miaj aferoj kun Anna Sergeevna?"
"Cxu ne por ili vi venis cxi tien de la urbo, birdido? Kiel progresas la dimancxaj lernejoj? Cxu vi ne amas sxin? Au eble jam venis por vi tempo esti modesta?"
"Eugeno, vi scias, mi cxiam estis malkasxa kun vi; mi povas certigi vin. Dio estu mia atestanto, ke vi eraras."
"Hm! Nova vorto", rimarkis Bazarov duonvocxe. "Sed ne estu ekscitita, tio estas al mi tute indiferenta. Romantikulo dirus: mi sentas, ke niaj vojoj komencas disigxi, kaj mi diras simple, ke ni tedis unu la alian."
"Eugeno..."