"Mi antauxvidas, ke mi mirigos vin", komencis Arkadio, rekolektinte la fortojn, "tiom pli, ke tiu cxi sento iel koncernas vin, rimarku tion... Vi riprocxis al mi hieraux, mi memoras, mankon de seriozeco", dauxrigis Arkadio kun la mieno de homo, kiu eniris en marcxon, sentas, ke kun cxiu pasxo li pli kaj pli profundigxas, kaj kiu tamen rapidas antauxen, esperante rapide eligxi; "cxi tiu riprocxo ofte estas adresata... direktata al junaj homoj, ecx kiam ili cxesas gxin meriti; kaj se mi posedus pli da memfido... (Helpu, helpu min! kun malespero pensis Arkadio, sed Katja kiel antauxe ne turnis la kapon). Sed mi povus esperi..."
"Se mi povus fidi al tio, kion vi diras", eksonis en la sama momento la klara vocxo de Anna Sergeevna. Arkadio tuj eksilentis, Katja paligxis. Tuj apud la arbetajxo, kiu kovris la portikon, estis mallargxa vojeto. Anna Sergeevna iris sur gxi, akompanata de Bazarov. Katja kaj Arkadio ne povis ilin vidi, sed auxdis cxiun vorton, murmureton de la vesto, ecx la spiron. Ili faris kelke da pasxoj kaj kvazaux intence haltis rekte antaux la portiko.
"Vi vidas", dauxrigis Anna Sergeevna, "ke ni ambaux eraris; ni ambaux ne estas plu homoj de la unua juneco, precipe mi; ni vivis, ni estas lacaj; ni ambaux - kial ne diri tion - ni ambaux estas inteligentaj: en la komenco ni interesis unu la alian, la scivolo estis ekscitita... kaj poste..."
"Kaj poste mi cxesis interesi", interrompis Bazarov. "Vi scias, ke ne tio estis la kauxzo de nia disigxo. Sed kia ajn gxi estu, ni ne bezonis unu la alian, jen estas la cxefa afero; ni havis tro... kiel diri... tro da komunaj trajtoj. Ni tion ne tuj komprenis. Kontrauxe, Arkadio..."
"Cxu vi lin bezonas?" demandis Bazarov.
"Cxesu, Eugeno Vasilicx. Vi diras, ke mi ne estas indiferenta por li, ankaux al mi mem cxiam sxajnis, ke mi placxas al li. Mi scias, ke mi povus esti lia onklino, sed mi ne kasxos de vi, ke mi komencas pli ofte pensi pri li. En cxi tiu juna kaj fresxa sento estas ia allogo..."
"La vorto cxarmo estas pli uzata en tiaj okazoj", interrompis Bazarov; bolado de la galo estis auxdebla en lia trankvila, sed surda vocxo. "Arkadio ion kasxis de mi hieraux; li parolis nek pri vi, nek pri via fratino... Tio estas grava simptomo."
"Li estas al Katja tute kiel frato", rediris Anna Sergeevna, "kaj tio placxas al mi en li, kvankam eble mi ne devus permesi tian intimecon inter ili."
"Tion diras en vi... la fratino?" diris Bazarov kun akcento. "Kompreneble... sed kial ni staras? Ni iru. Kia stranga interparolo, cxu ne vere? Kaj cxu mi povis supozi, ke mi tiel parolos kun vi? Vi scias, ke mi vin timas... kaj samtempe mi kon fidas al vi, cxar en la realeco vi estas tre bona."
"Unue, mi tute ne estas bona; due, mi farigxis por vi tute sensignifa, kaj vi diras al mi, ke mi estas bona... Tio estas tute, kvazaux vi metus floran kronon sur la kapon de mortinto."
"Eugeno Vasilicx, ni ne estas mastroj...", komencis Anna Sergeevna, sed alflugis vento, skuis la arbojn kaj forportis sxiajn vortojn.
"Vi ja estas libera", diris post momento Bazarov. Nenion plu oni povis distingi; la pasxoj malproksimigxis... cxio eksilentis.
Arkadio sin turnis al Katja. Sxi sidis en la sama pozo, nur sxia kapo mallevigxis ankoraux pli.
"Katerino Sergeevna", diris li per tremanta vocxo kaj kunpreminte la manojn. "Mi amas vin por eterne kaj senrevene mi amas neniun ekster vi. Mi volis tion diri al vi, ekscii vian opinion kaj tiam peti vian manon, cxar mi estas nericxa kaj cxar mi sentas min preta al cxiuj oferoj... Vi ne respondas? Vi ne kredas al mi? Vi pensas, ke mi parolas senkonsidere? Sed rememoru la lastajn tagojn! Cxu jam longe vi ne konvinkigxis, ke cxio alia - komprenu min - cxio, cxio alia malaperis sen postesigno? Ekrigardu min, diru al mi unu vorton... Mi amas... mi amas vin, kredu al mi!"
Katja ekrigardis Arkadion per seriozaj kaj serenaj okuloj kaj post longa pripenso, apenaux ridetante, diris: "Jes." Arkadio salte levigxis de la benko.
"Jes! Vi diris: jes, Katerino, Sergeevna! Kion signifas cxi tiu vorto? Ke mi vin amas, ke vi kredas al mi... Au... aux... mi ne kuragxas fini..."
"Jes", ripetis Katja kaj tiucxifoje li komprenis sxin. Li kaptis sxiajn grandajn belajn manojn kaj premis ilin al sia koro; la gxojo sufokis lin. Li sxanceligxis sur la piedoj kaj ripetis sencxese: "Katja, Katja...", kaj sxi ploris kaj ridis samtempe. Kiu ne vidis tiajn larmojn en la okuloj de amata estajxo, tiu ne spertis ankoraux, gxis kia grado, svenante pro dankemo kaj pro honto, homo povas esti felicxa sur la tero.
En la sekvinta tago frumatene Anna Sergeevna ordonis alvoki Bazarovon en sian kabineton kaj penante rideti, etendis al li falditan leterpaperon. Tio estis letero de Arkadio: en gxi li petis la manon de sxia fratino.
Bazarov rapide trakuris la leteron kaj pene ekregis sin, por ne montri la malican senton, kiu eksplodis en lia brusto. "Jen kio", diris li, "kaj vi asertis ankoraux hieraux, ke li amas Katerinon per frata amo. Kion vi intencas fari?"