Iafoje Bazarov iris en la vilagxon kaj kiel ordinare, kun mokoj, komencis interparolon kun kamparano: "Nu", diris li al li, "prezentu al mi viajn opiniojn, amiko, pri la vivo; en vi, oni diras, estas la tuta forto kaj estonteco de Rusujo, de vi komencigxos nova epoko de la historio, vi donos al ni nian veran lingvon kaj la legxojn." La kamparano aux respondis nenion, aux diris vortojn, en la speco de jenaj: "Ni povas... efektive, cxar... tio dependas..." "Vi klarigu al mi, kio estas via mir", interrompis lin Bazarov, "kaj cxu gxi estas la sama mir, kiu staras sur tri fisxoj!" (mir = mondo)
"Tio estas la tero, kiu staras sur tri fisxoj", klarigis la kamparano kun patriarka bonkoreco, per kantanta tono, "kaj super nia mir estas la sinjora volo, cxar vi estas niaj patroj. Kaj ju pli severa estas la mastro, des pli kontenta estas la kamparano."
Audinte tian paroladon, Bazarov foje malestime levis la sxultrojn kaj sin deturnis; la kamparano trankvile reiris hejmen. "Pri kio li parolis?" demandis la lastan alia kamparano de meza agxo kaj de malgaja aspekto, kaj kiu de malproksime, de la sojlo de sia kabano, vidis la interparolon. "Pri la sxuldata farmpago?"
"Pri kia farmpago, mia amiko!" respondis la unua, kaj en lia vocxo ne estis plu auxdebla patriarka bonkoreco, sed kontrauxe malestima severeco, "li babilis kun mi, cxar kredeble lia lango jukis. Konata afero: la sinjoroj, cxu ili komprenas ion?"
"Kiel ili povus kompreni!" respondis la dua kamparano. Skuinte la cxapojn kaj mallevinte la zonojn, ili ambaux komencis diskuti pri siaj aferoj kaj bezonoj. Ho ve! la malestime levanta la sxultrojn, la scianta paroli kun la kamparanoj Bazarov (kiel li gloris sin en la disputo kun Pauxlo Petrovicx), la memfida Bazarov ecx ne suspektis, ke ili rigardis lin kiel malsagxan sxerculon...
Cetere, li fine trovis por si okupon. Foje en lia cxeesto Vasilij Ivanovicx bandagxis al kamparano la vunditan kruron, sed liaj manoj tremis kaj li ne povis ligi la bandagxon; la filo helpis lin kaj de tiu tempo komencis partopreni en la praktiko, ne cxesante tamen moki la rimedojn, kiujn li mem konsilis, kaj la patron, kiu tuj aplikis ilin. Sed la mokoj de Bazarov tute ne konfuzis lian patron; ili ecx gxojigis lin. Subtenante sian makulitan negligxan veston per du fingroj sur la ventro kaj fumante la pipon, li kun gxuo auxskultis la filon, kaj ju pli da malico estis en liaj vortoj, des pli bonkore ridis lia felicxigita patro, montrante cxiujn siajn nigrajn dentojn. Li ecx ripetis cxi tiujn vortojn, kiuj estis iafoje senspritaj kaj sensencaj; ekzemple, dum kelke da tagoj li tute maltrafe, ripetis: "bonega afero", nur tial, ke Bazarov uzis tiun esprimon, eksciinte, ke la patro auxskultis la frumatenan diservon. "Dio estu benata! Li forgesis sian hipohxondrion!" murmuretis Vasilij Ivanovicx al la edzino, "kiel li batis min hodiaux en la diskuto!"
La penso, ke li havas tian helpanton, plenigis lin per ravo kaj fiereco. "Jes, jes", diris li ofte al iu kamparanino en vira kaftano kaj angula kapvesto, donante al sxi boteleton da plumbakvo aux poteton da hiskiama pomado, "vi devus, mia kara, cxiuminute danki Dion, ke mia filo gastas cxe mi: oni kuracas vin nun laux la plej scienca kaj nova metodo; cxu vi komprenas tion? La franca imperiestro, Napoleono, ecx li ne havas pli bonan kuraciston." La kamparanino, kiu venis plendi, ke "pikoj levas sxin", (la signifon de cxi tiuj vortoj li mem ne povis klarigi), sin klinis gxis la tero kaj metis sian manon sub la cxemizon sur la brusto, kie sxi havis kvar ovojn, envolvitajn en visxtuko.
Foje Bazarov ecx elsxiris denton al rondiranta komercisto de galanteriajxoj; kvankam la dento estis tute ordinara, Vasilij Ivanovicx konservis gxin kiel maloftajxon kaj montrante gxin al la patro Alekso, sencxese ripetis:
"Rigardu la radikojn! Kian forton havas mia Eugeno! La komercisto levigxis en la aeron! Sxajnas al mi, ke ecx kverko ne povus kontrauxstari!..."
"Lauxdinde!" respondis fine la patro Alekso, ne sciante, kion diri kaj kiel meti finon al la ekstazo de la maljunulo.
Foje kamparano de najbara vilagxo alveturigis al Vasilij Ivanovicx sian fraton, malsanan je tifo. La malfelicxulo kusxis sur la vizagxo sur pajlo kaj agoniis; nigraj makuloj kovris lian korpon, jam antaux longe li perdis la konscion. Vasilij Ivanovicx esprimis sian bedauxron, ke oni ne turnis sin pli frue al kuracisto kaj diris, ke ne eble estas lin savi. Efektive, la kamparano ne povis esti vivanta alveturigata hejmen: li mortis en la veturilo.
Post tri tagoj Bazarov eniris en la cxambron de l' patro kaj demandis, cxu li ne havas inferan sxtonon?
"Mi havas; por kio vi bezonas gxin?"
"Mi devas... kauxterizi malgrandan vundon."
"Al kiu?"
"Al mi."
"Kiel, al vi? Por kio? Kia estas via vundo? Kie!"
"Jen cxi tie, sur la fingro. Mi estis hodiaux en la vilagxo, de kie oni alveturigis la kamparanon, malsanan je tifo. Mi ne scias kial, oni volis fari auxtopsion... Mi jam longe ne ekzercis min en tio."
"Kaj?"