Читаем Patroj kaj filoj полностью

Vasilij Ivanovicx pasxis en la cxambro, kiel freneza, proponis jen unu rimedon, jen alian kaj cxiuminute kovris la piedojn de l' filo. "Envolvi en malvarmajn tukojn... vomigan rimedon... sinapismon sur la ventro... sangellason", ripetis li per strecxita tono. La kuracisto, kiun li petegis resti, aprobis cxion, donis al la malsanulo limonadon kaj por si petis jen pipon, jen "ion fortigan-varmigan", tio estas brandon. Arina Vlasievna sidis sur malalta benko apud la pordo kaj nur de tempo al tempo iris pregxi; antaux kelke da tagoj sxia tualeta spegulo elglitis el sxiaj manoj kaj rompigxis: tion sxi rigardis cxiam kiel malbonan antauxsignon: ecx Anfisusxka ne sciis, kion diri al sxi. Timofeicx forveturis al sinjorino Odincov. La nokto estis malbona por Bazarov... Kruela febro turmentis lin. Antaux la mateno lia stato iom plibonigxis. Li petis, ke Arina Vlasievna lin kombu, kisis sxian manon kaj trinkis du glutojn da teo.

Vasilij lvanovicx iom vivigxis. "Dio estu benata!" diris li; venis la krizo..., venis la krizo.

"Rigardu!" diris Bazarov, "kian povon havas vorto! Li trovis la vorton 'krizo', kaj li estas konsolita. Miriga afero estas, kiel la homo kredas je la vortoj. Se oni nomas lin malsagxulo kaj ne batas lin, li malgxojas; se oni diras al li komplimenton pri lia sagxo kaj ne donas al li monon, li estas tute kontenta." Cxi tiu malgranda parolado de Bazarov, similanta liajn antauxajn malicajn atakojn, ravis lian patron.

"Brave! bone dirita, bonege!" ekkriis li sxajnigante, ke li aplauxdas.

Bazarov malgxoje ekridetis.

"Laux via opinio", diris li, "la krizo pasis aux venis?"

"Vi sentas vin pli bone, jen kion mi vidas, jen kio gxojigas min", respondis Vasilij Ivanovicx.

"Tre bone; cxiam bone estas gxoji. Kaj al sxi, vi memoras? Cxu vi sendis?"

"Jes, kompreneble."

La plibonigxo dauxris ne longe. La atakoj de l' malsano rekomencigxis. Vasilij Ivanovicx sidis apud Bazarov. Sxajnis, ke ia neordinara maltrankvilo turmentas la maljunulon. Li kelke da fojoj provis ekparoli, sed ne povis.

"Eugeno!" diris li fine, "mia filo, mia kara, bona filo!"

Cxi tiu neordinara alparolo faris impreson je Bazarov. Li iom turnis la kapon kaj videble penante dejxeti de si la sxargxon de la deliro, kiu premegis lin, li diris: "Kion, mia patro?"

"Eugeno", dauxrigis Vasilij Ivanovicx kaj falis sur la genuojn antaux la filo, kvankam Bazarov ne malfermis la okulojn kaj ne povis lin vidi. "Eugeno, vi sentas vin nun pli bone; kun la helpo de Dio vi resanigxos; sed profitu la nunan momenton, trankviligu min kaj la patrinon, plenumu la devon de l' kristano! Teruro estas al mi tion al vi diri, sed ankoraux pli terure... ja por la eterneco, Eugeno, pripensu, kiel..." Rompigxis la vocxo de la maljunulo. Sur la vizagxo de lia filo, kvankam li kusxis, kiel antauxe, kun fermitaj okuloj, rampis io stranga.

"Mi ne rifuzas, se tio povas trankviligi vin", diris li fine; "sed sxajnas al mi, ke la afero ne estas urgxa. Vi mem diras ke mia stato plibonigxis."

"Plibonigxis, Eugeno, plibonigxis; sed kiu povas scii, cxio ja dependas de la volo de Dio, kaj plenuminte la devon..."

"Ne, mi atendos ankoraux", interrompis Bazarov. "Mi konsentas kun vi, ke venis la krizo. Kaj se vi kaj mi eraris, ne grave! Oni absolvas ecx la senkonsciajn."

"Mi petas vin, Eugeno!"

"Mi atendos. Kaj nun mi volas dormi. Ne malhelpu min."

Kaj li metis la kapon sur la antauxan lokon.

La maljunulo levigxis, sidigxis sur la segxo kaj apoginte la mentonon sur la mano, mordis siajn fingrojn. Bruo de risorta kalesxo, cxi tiu bruo, kiu tiel lauxte sonas en la kampara silento, subite frapis liajn orelojn. Pli kaj pli proksime ruligxis malpezaj radoj; jen jam oni auxdas la spiron de l' cxevaloj... Vasilij Ivanovicx salte levigxis kaj sin jxetis al la fenestro. En la korton de lia malgranda domo estis enveturanta duloka kalesxo. Ne komprenante, kion tio povis signifi, ardante pro ia sensenca gxojo, li kuris sur la peronon... Lakeo en livreo malfermis la pordon de l' kalesxo; sinjorino, kovrita per nigra vualo, en nigra manteleto, eliris, el gxi...

"Mi estas Anna Sergeevna Odincov", diris sxi. "Eugeno Vasilicx vivas? Vi estas lia patro? Mi venis kun kuracisto."

"Bonfarantino!" ekkris Vasilij Ivanovicx, kaj kaptinte sxian manon, konvulsie alpremis sxin al siaj lipoj. Dume la kuracisto, kiu venis kun sxi, malgranda homo, portanta okulvitrojn, kun germana fizionomio, eliris ne rapidante el la kalesxo.

"Li vivas ankoraux, vivas mia Eugeno, kaj nun li estos savita! Edzino! Edzino!... Al ni angxelo de l' cxielo..."

"Granda Dio, kio?" balbutis la maljunulino, kurante el la salono. Nenion komprenante, tuj en la antauxcxambro, sxi falis al la piedoj de Anna Sergeevna kaj komencis, kvazaux freneza, kisi sxian veston.

"Kion vi faras! Kion vi faras!" ripetis Anna Sergeevna; sed Arina Vlasievna ne auxskultis sxin, kaj Vasilij Ivanovicx dauxrigis: "angxelo, angxelo!"

"Wo ist der Kranke? (kie estas la malsanulo?) Kie estas la paciento?" demandis fine la doktoro, ne sen iom da indigno.

Перейти на страницу:

Похожие книги

На льду
На льду

Эмма, скромная красавица из магазина одежды, заводит роман с одиозным директором торговой сети Йеспером Орре. Он публичная фигура и вынуждает ее скрывать их отношения, а вскоре вообще бросает без объяснения причин. С Эммой начинают происходить пугающие вещи, в которых она винит своего бывшего любовника. Как далеко он может зайти, чтобы заставить ее молчать?Через два месяца в отделанном мрамором доме Йеспера Орре находят обезглавленное тело молодой женщины. Сам бизнесмен бесследно исчезает. Опытный следователь Петер и полицейский психолог Ханне, только узнавшая от врачей о своей наступающей деменции, берутся за это дело, которое подозрительно напоминает одно нераскрытое преступление десятилетней давности, и пытаются выяснить, кто жертва и откуда у убийцы такая жестокость.

Борис Екимов , Борис Петрович Екимов , Камилла Гребе

Детективы / Триллер / Проза / Малые литературные формы прозы: рассказы, эссе, новеллы, феерия / Русская классическая проза