Vasilij Ivanovicx rekonsciigxis. "Cxi tie, sekvu min, mi petas, vertesterher kollega" (plej estimata sinjoro kolego), aldonis li, rememorante la tempon pasintan.
"E...?" diris la germano kun maldolcxa rideto.
Vasilij Ivanovicx kondukis lin en la kabineton. "Doktoro de Anna Sergeevna Odincov", diris li, sin klinante al la orelo de la filo, "ankaux sxi estas cxi tie." Bazarov malfermis la okulojn.
"Kion vi diris?"
"Mi diras, ke Anna Sergeevna Odincov estas cxi tie kaj akompanas sxin cxi tiu respektinda doktoro."
Bazarov cxirkauxrigardis en la cxambro.
"Sxi estas cxi tie... mi volas sxin vidi."
"Vi vidos sxin, Eugeno; sed antauxe oni devas iom paroli kun la sinjoro doktoro. Mi rakontos al li la tutan historion de la malsano, cxar Sidor Sidoricx forveturis (tio estis la nomo de la distrikta kuracisto), kaj ni faros malgrandan konsiligxon."
Bazarov ekrigardis la germanon.
"Bone, parolu, parolu rapide, sed ne latine, mi ja komprenas, kion signifas: jam moritur" (jam mortinta).
"Der Herr scxeint des Deutscxen macxtig zu sein" (sxajne la sinjoro bone komprenas germane), komencis la adepto de Eskulapo, sin turnante al Vasilij Ivanovicx.
"Ih... gabe...(mi... (germana lingvo kripligita)) Parolu prefere ruse", diris la maljunulo.
"To ze... kiel vi volas..."
La konsiligxo komencigxis.
Post duonhoro Anna Sergeevna, akompanata de Vasilij Ivanovicx, eniris en la kabineton. La doktoro havis la tempon murmureti al sxi, ke la stato de la malsano estas senespera. Sxi ekrigardis Eugenon... kaj haltis cxe la pordo, tiel konsternis sxin la flamanta kaj samtempe morta vizagxo kun la malklaraj okuloj, fiksitaj sur sxi. Glaciiganta kaj peza timo ekregis sxin; la penso, ke ne tion sxi sentus, se sxi amus lin, fulme trakuris sxian kapon.
"Dankon", malfacile diris li, "mi tion ne esperis. Tio estas bona ago. Jen ni ankoraux unu fojon vidas unu la alian, kiel vi promesis."
"Anna Sergeevna estis tiel bona..." komencis Vasilij Ivanovicx.
"Patro, lasu nin."
"Anna Sergeevna, vi permesas? Sxajnas, ke nun..." Li montris per signo de la kapo sian senforte kusxantan korpon.
Vasilij Ivanovicx eliris.
"Dankon", ripetis Bazarov. "Tio estas tute regxa. Oni diras, ke la regxoj ankaux vizitas la mortantojn."
"Eugeno Vasilicx, mi esperas..."
"Eh, Anna Sergeevna, ni parolu la veron. Cxio estas finita kun mi. Mi falis sub radon. Vi vidas, mi estis prava, ke mi ne zorgis pri la estonteco. La morto estas malnova sxerco, tamen nova por cxiu. Gxis nun mi ne timis... kaj poste venos la senkonscieco kaj ft! (Li malforte svingis la manon). Kion mi devas diri al vi?... Ke mi amis vin? Tio antauxe estis sensenca, kaj tiom pli nun. La amo estas formo, kaj mia propra formo jam disfalas. Prefere mi diros... kiel bela vi estas! Kaj nun vi staras antaux mi tiel bela..."
Anna Sergeevna nevole ektremis.
"Tio estas nenio, ne timu... sidigxu tie... Ne proksimigxu al mi: mia malsano estas ja infekta."
Anna Sergeevna rapide trapasis la cxambron kaj sidigxis sur la segxo apud la sofo, kie kusxis Bazarov.
"Grandanima!" murmuretis li. "Ah, kiel proksime.. kaj tiel juna, fresxa, pura... en cxi tiu abomena cxambro!... Adiaux! vivu longe, tio estas la plej grava, kaj gxuu, dum ne estas ankoraux tro malfrue. Vi rigardu, kia abomena spektaklo; duone dispremita vermo, kiu ankoraux tordigxas. Ankaux mi ja pensis: multajn agojn mi plenumos. Morti? Mi? Ne, mi havas taskon antaux mi, mi estas giganto! Kaj nun, nun la sola tasko de la giganto estas dece morti, kvankam tio estas indiferenta por cxiu... Tamen mi mortos kiel viro, ne kiel hundo." Bazarov eksilentis kaj komencis palpi sian glason. Anna Sergeevna donis al li trinki, ne demetante la gantojn kaj time spirante.
"Min vi forgesos", rekomencis li, "cxar la mortinto ne estas kamarado de l' vivanto. Mia patro diros al vi, kian homon perdas Rusujo... Tio estas sensencajxo, sed ne seniluziigu lin. Vi ja konas la proverbon: kio ajn amuzas la infanon... Konsolu ankaux mian patrinon. Tiajn homojn, kiaj ili, en via granda mondo vi ne trovos, ecx se vi sercxos ilin tage kun lanterno en la mano... Mi, necesa al Rusujo!... Ne, sxajnas, ke ne. Kiu do estas necesa al gxi? Sxuisto estas necesa, tajloro estas necesa, viandisto... li vendas viandon... viandisto... atendu, mi miksas... cxi tie estas arbaro..."
Bazarov metis la manon sur sian frunton.
Anna Sergeevna sin klinis al li.
"Eugeno Vasilicx, mi estas cxi tie..."
Li demetis la manon kaj levigxis.
"Adiaux", diris li kun subita forto, kaj liaj okuloj ekbrilis per la lasta brilo. "Adiaux... Auskultu... mi ja ne kisis vin tiam... Blovu sur la mortantan kandelon kaj gxi estingigxu..."
Anna Sergeevna almetis la lipojn al lia frunto.
"Kio?" demandis murmurete Vasilij Ivanovicx.
"Li ekdormis", respondis sxi apenaux auxdeble.