"Mi petis la distriktan kuraciston, ke li permesu al mi fari la auxtopsion kaj mi trancxis mian fingron."
Vasilij Ivanovicx subite paligxis kaj dirante neniun vorton, kuris en sian kabineton, de kie li tuj revenis kun peco da infera sxtono en la mano. Bazarov volis preni gxin kaj foriri. "Pro Dio", diris Vasilij Ivanovicx, "permesu, ke mi mem faru tion."
Bazarov ekridetis.
"Kia amo al la praktiko!"
"Ne sxercu, mi vin petas. Montru vian fingron. La vundo ne estas granda. Gxi ne doloras?"
"Premu pli forte, ne timu."
Vasilij Ivanovicx haltis.
"Eble pli bone estus kauxterizi per fero? Kiel vi opinias?"
"Tion oni devus fari pli frue, kaj nun, verdire, ankaux la infera sxtono estas superflua. Se mi estas infektita, estas nun jam tro malfrue..."
"Kiel... malfrue...", apenaux povis diri Vasilij Ivanovicx.
"Sendube! De tiu tempo pasis pli ol kvar horoj."
Vasilij Ivanovicx ankoraux iom kauxterizis la vundon.
"Cxu la distrikta kuracisto ne havis inferan sxtonon?"
"Li ne havis."
"Granda Dio, tio estas nekredebla! Kuracisto, kiu ne havas tiel nepre necesan rimedon..."
"Se vi vidus liajn lancetojn", rediris Bazarov kaj eliris.
Gxis la vespero kaj dum la tuta sekvinta tago Vasilij Ivanovicx trovis plej diversajn pretekstojn por eniri en la cxambron de la filo. Li ne parolis pri la vundo, ecx penis rakonti pri tute flankaj aferoj, sed li kun tia maltrankvilo observis lin, tiel persiste rigardis liajn okulojn, ke Bazarov perdis la paciencon kaj minacis forveturi. Vasilij Ivanovicx solene promesis al li, ke li trankviligxos, tiom pli, ke Arina Vlasievna, de kiu li kompreneble cxion kasxis, komencis insiste demandi, kial li ne dormas kaj kio estas al li? Tutajn du tagojn li restis firma, kvankam la aspekto de l' filo, kiun li kasxe rigardis de tempo al tempo, ne placxis al li, sed je la tria tago dum la tagmangxo li ne povis plu regi sin.
"Kial vi ne mangxas, Eugeno?" demandis li, donante al sia vizagxo plej indiferentan esprimon. "La mangxajxo, sxajnas, estas bone preparita?"
"Mi ne deziras, mi ne mangxas..."
"Vi ne havas apetiton? Kaj la kapo?" aldonis li per nekuragxa vocxo. "Gxi doloras?"
"Gxi doloras. Kial gxi ne dolorus?"
Arina Vlasievna rektigxis por atente auxdiskulti.
"Ne koleru, Eugeno", dauxrigis Vasilij Ivanovicx, "cxu vi permesos al mi palpi vian pulson."
Bazarov levigxis.
"Sen palpado mi povas diri al vi, ke mi havas febron."
"Febrotremon vi havis?"
"Ankaux febrotremon. Mi kusxigos min; sendu al mi tilian teon. Mi kredeble malvarmumis."
"Jes, jes; ni auxdis hodiaux nokte, kiel vi tusas", diris Arina Vlasievna.
"Mi malvarmumis", ripetis Bazarov kaj foriris. Arina Vlasievna komencis prepari la teon el tiliaj floroj, kaj Vasilij Ivanovicx eniris en la najbaran cxambron kaj silente tordis siajn harojn.
Bazarov ne levigxis plu dum tiu tago kaj la tutan nokton estis en stato de peza duonkonscia dormeto. Je la unua horo nokte, malfacile malferminte la okulojn, li ekvidis super si cxe la lumo de la lampeto la palan vizagxon de la patro kaj postulis, ke li foriru. Vasilij Ivanovicx obeis, sed tuj revenis sur la piedfingroj kaj sin kovrinte duone per la pordo de la sxranko, sencxese rigardis la filon. Ankaux Arina Vlasievna ne kusxigxis kaj malferminte la pordon de la kabineto, cxiuminute venis auxskulti, "kiel spiras Enjusxa", kaj ekrigardi la edzon. Sxi povis vidi nur lian senmovan, kurbigitan dorson, sed tio suficxis, por sxin iom trakviligi. Matene Bazarov penis levigxi; lia kapo, ekturnigxis, sango ekfluis el la nazo; li ree kusxigxis, Vasili Ivanovicx silente servis al li; Arina Vlasievna eniris en la cxambron kaj demandis la filon, kiel li fartas. Li respondis: "pli bone", kaj sin turnis al la muro. Vasilij Ivanovicx svingis ambaux manojn, por ke sxi foriru; sxi mordis la lipojn por ne plori kaj eliris. Cxio en la domo subite kvazaux malheligxis; cxiuj vizagxoj plilongigxis, farigxis stranga silento; de la korto oni forportis krieman kokon, kiun tio forte surprizis. Bazarov kusxis, kiel antauxe, turninte la vizagxon al la muro. Vasilij Ivanovicx penis direkti al li diversajn demandojn, sed ili lacigis Bazarovon, kaj la maljunulo eksilentis senmove sur sia segxo, nur de tempo al tempo tordante siajn fingrojn. Li iris por kelke da minutoj en la gxardenon, staris tie kvazaux kolono, kvazaux kaptita de nekomprenebla miro (la esprimo de miro preskaux ne forlasis nun lian vizagxon) kaj revenis al la filo, penante eviti la demandojn de l' edzino. Fine, sxi kaptis lin je la mano, kaj konvulsie, preskaux minace, demandis lin: "Kio estas al li?" Vasilij Ivanovicx rekonsciigxis kaj volis responde al sxi ekridi; sed li konstatis kun miro, ke anstatauxe li eksplodas per rido. Jam matene li sendis en la urbon, por venigi kuraciston. Li opiniis necesa antauxsciigi tion al la filo, por ke li ne koleru. Bazarov subite sin turnis sur la sofo, fikse kaj senpense rigardis la patron kaj petis ion por trinki.
Vasilij Ivanovicx donis al li akvon kaj profitis la momenton, por palpi lian frunton. Gxi estis ardanta.