Читаем Patroj kaj filoj полностью

"Kion vi konsilas al mi?" demandis Anna Sergeevna, cxiam ankoraux ridetante.

"Mi pensas", respondis Bazarov ankaux kun rido, kvankam tute ne estis al li gaje kaj li nur sxajnigis ridon, same kiel sxi, "mi pensas, ke oni devas beni la junan paron. La partio estas bona en cxiuj rilatoj; la havo de Kirsanov estas ne malgranda, li estas la sola filo kaj lia patro estas brava homo, li ne kontrauxstaros."

Sinjorino Odincov faris kelke da pasxoj en la cxambro. Sxia vizagxo jen rugxigxis, jen paligxis.

"Tia estas via opinio?" diris sxi. "Mi, mi ne vidas malhelpojn... Mi estas kontenta pro Katja... kaj pro Arkadio Nikolaicx. Kompreneble mi atendos la respondon de la patro. Mi sendos Arkadion mem al li. Sed jen la pruvo, ke mi estis prava hieraux, kiam mi diris al vi, ke ni ambaux estas jam maljunaj homoj... Kiel mi vidis nenion? Tio mirigas min!" Anna Sergeevna ree ekridis kaj sin deturnis.

"La nuna junularo estas diable ruza", diris Bazarov ankaux kun rido. "Adiaux", dauxrigis li post mallonga silento. "Mi deziras al vi, ke vi finu la aferon en la plej agrabla maniero: kaj mi gxojos de malproksime."

Sinjorino Odincov rapide sin turnis al li.

"Cxu vi forveturas? Kial vi ne povus resti nun? Restu... kun vi gaje estas paroli... oni pasxas kvazaux sur la rando de senfundajxo. Komence oni timas, kaj poste venas la kuragxo, oni ne scias de kie. Restu."

"Mi dankas por la invito, Anna Sergeevna, kaj por la bona opinio pri mia parola talento. Sed sxajnas al mi, ke mi jam tro longe restis en mondo, kiu estas fremda al mi. La flugantaj fisxoj povas dum iom da tempo sin teni en la aero, sed baldaux ili devas fali en la akvon; permesu ankaux al mi profundigxi en mia elemento."

Sinjorino Odincov ekrigardis Bazarovon. Maldolcxa rideto skuis sxian palan vizagxon. "Li amas min!" pensis sxi, ekkompatis lin kaj konsole etendis al li sian manon.

Sed ankaux li komprenis sxin.

"Ne!" diris li kaj reiris unu pasxon. "Mi estas mizera homo, sed gxis nun mi neniam akceptis almozon. Adiaux kaj fartu bone."

"Mi estas certa, ke ne lastan fojon ni vidas unu la alian", diris Anna Sergeevna kun nevola movo.

"Kio ne okazas en la mondo!" respondis Bazarov, sin klinis kaj foriris.

"Vi do decidis fari al vi neston?" diris en la sama tago Bazarov al Arkadio, kauxrante antaux sia kofro. "Kial ne? Bona ideo. Sed tute senbezone vi ruzis. Mi atendis de vi tute alian direkton. Au eble tio surprizis ankaux vin mem!"

"Mi, efektive, tion ne atendis, kiam mi adiauxis vin", respondis Arkadio; "sed kial vi mem ruzas kaj diras: 'bona ideo', kvazaux mi ne konus vian opinion pri edzigxo?"

"Eh, mia kara amiko", respondis Bazarov, "kiajn esprimojn vi uzas! Vi vidas, kion mi faras: mi trovis malplenan lokon en la kofro, kaj mi metas tie fojnon; same estas en la kofro de nia vivo; oni devas plenigi gxin per io ajn, nur por ke ne restu en gxi malplena loko. Mi petas vin, ne sentu vin ofendita: vi ja kredeble memoras, kian opinion mi cxiam havis pri Katerino Sergeevna. Ekzistas frauxlinoj, kiujn nur tial oni opinias sagxaj, ke ili sagxe sopiras; sed via per aliaj meritoj akiros respekton, kaj tiel sxi gxin akiros, ke ankaux vi estos sxia humila servanto; sed tio estas tute en ordo." Li brufermis la kofron kaj levigxis de la planko. "Kaj nun mi ripetas al vi por la adiauxo... (Cxar senutile estus trompi unu la alian, ni disigxas por cxiam, kaj vi mem sentas tion... ), vi agis prudente; vi ne estas kreita por nia maldolcxa, acida, vagabonda vivo. Vi posedas nek bravacxon, nek malicon; anstatauxe vi havas junan kuragxon kaj junan fajron; por nia afero tio ne tauxgas. Vi, sinjoroj nobeloj, vi povas iri nur gxis nobla rezignacio aux gxis nobla indigno, kaj tio ne multe valoras. Vi ekzemple ne batas plu viajn kamparanojn kaj tial imagas vin perfektaj homoj, kaj ni, ni deziras bati. Por kio multaj vortoj! Nia polvo rugxigos viajn okulojn, Arkadio, nia koto malpurigos vin; vi ne atingis nian nivelon, vi nevole admiras vin mem, vi kun plezuro insultas vin mem; kaj nin tio enuigas; al ni oni donu aliajn, ni aliajn volas rompi! Vi estas brava knabo; sed malgraux tio vi estas mola, liberala sinjorido, et vola tou (kripligita francajxo, signifanta: kaj jen cxio), kiel diras mia patro."

"Cxu vi adiauxas min por cxiam, Eugeno?" malgxoje demandis lin Arkadio, "kaj vi ne havas aliajn vortojn por mi?"

Bazarov gratis sian nukon.

"Mi havas, Arkadio, ankaux aliajn vortojn, sed mi ne diros ilin, cxar tio estos romantismo, sentimentalismo. Jen mia lasta konsilo: edzigxu: plej baldaux, konstruu vian neston kaj faru multe da infanoj. Ili estos sagxaj jam tial, ke ili naskigxos gxustatempe, ne kiel vi kaj mi. Eh, mi vidas, ke la cxevaloj jam estas pretaj. Jam venis la tempo... Mi jam cxiujn adiauxis... Arkadio, cxu ni cxirkauxprenos unu la alian?"

Arkadio sin jxetis al la kolo de sia iama majstro kaj amiko, larmoj sxprucis el liaj okuloj.

"Jen la juneco!" diris trankvile Bazarov. "Mi multon esperas de Katerino Sergeevna. Vi vidos, kiel rapide sxi konsolos vin!"

Перейти на страницу:

Похожие книги

На льду
На льду

Эмма, скромная красавица из магазина одежды, заводит роман с одиозным директором торговой сети Йеспером Орре. Он публичная фигура и вынуждает ее скрывать их отношения, а вскоре вообще бросает без объяснения причин. С Эммой начинают происходить пугающие вещи, в которых она винит своего бывшего любовника. Как далеко он может зайти, чтобы заставить ее молчать?Через два месяца в отделанном мрамором доме Йеспера Орре находят обезглавленное тело молодой женщины. Сам бизнесмен бесследно исчезает. Опытный следователь Петер и полицейский психолог Ханне, только узнавшая от врачей о своей наступающей деменции, берутся за это дело, которое подозрительно напоминает одно нераскрытое преступление десятилетней давности, и пытаются выяснить, кто жертва и откуда у убийцы такая жестокость.

Борис Екимов , Борис Петрович Екимов , Камилла Гребе

Детективы / Триллер / Проза / Малые литературные формы прозы: рассказы, эссе, новеллы, феерия / Русская классическая проза