Читаем Patroj kaj filoj полностью

"Mia kara, la malfelicxo ne estas tiel granda; kio ne tedas en la vivo! Kaj nun, cxu ni ne devus adiauxi unu la alian? De l' momento, kiam mi venis cxi tien, mi sentas min abomene, kvazaux mi legus leterojn de Gogol al la edzino de la guberniestro de Kaluga. Mi ne ordonis maljungi la cxevalojn."

"Kion vi diras! Tio estas ne ebla!"

"Kial?"

"Mi ne parolas pri mi; sed tio estus en la plej alta grado negxentila al Anna Sergeevna, kiu nepre deziros vin vidi."

"En tiu cxi punkto vi eraras."

"Kontrauxe, mi estas certa, ke mi estas prava", rediris Arkadio. "Sed kial vi sxajnigas? Se ni jam tusxis la aferon, cxu ne pro sxi vi venis cxi tien?"

"Eble, tamen vi eraras."

Sed Arkadio estis prava. Anna Sergeevna deziris vidi Bazarovon kaj invitis lin al si per la administranto de la domo. Bazarov sxangxis la vestojn: lia nova konstumo estis enpakita tiel, ke li nenion bezonis tusxi en la valizo, por elpreni gxin. Sinjorino Odincov akceptis lin ne en tiu cxambro, kie li tiel neatendite deklaris al sxi sian amon, sed en la salono. Sxi amike etendis al li la ekstremojn de siaj fingroj, sed sxia vizagxo havis nevole strecxitan esprimon.

"Anna Sergeevna", rapidis diri Bazarov, "antaux cxio mi devas vin trankviligi. Antaux vi staras homo, kiu jam plene revenis al la prudento kaj esperas, ke ankaux la aliaj forgesis liajn malsagxajxojn. Mi forveturas por longa tempo; kvankam mi ne estas mola estajxo, tamen vi devas konsenti, ke malgxoje estus al mi forporti kun mi la penson, ke vi rememoras min kun abomeno."

Anna Sergeevna profunde ekspiris, kiel homo, kiu jxus atingis la supron de alta monto, kaj rideto vivigis sxian vizagxon. Sxi duan fojon etendis sian manon al Bazarov kaj respondis al lia premo.

"Perdu la okulon tiu, kiu rememoras la tempon pasintan", diris sxi; "tiom pli, ke verdire mi pekis tiam, se ne per koketeco, almenaux... iel alie. Unuvorte, ni restu amikoj, kiel antauxe. Tio estis songxo, cxu ne vere? Kaj kiu rememoras la songxojn!"

"Kiu memoras ilin! Cetere la amo estas afekta sento."

"Cxu vere? Estas al mi tre agrable auxdi tion."

Tiel diris Anna Sergeevna, tiel diris Bazarov; ili ambaux kredis, ke ili diras la veron. Cxu estis la vero, la plena vero en iliaj vortoj? Ili mem ne sciis tion, tiom pli la auxtoro. Sed ilia interparolo havis tian karakteron, kvazaux ili plene kredis unu al la alia.

Anna Sergeevna interalie demandis Bazarovon, kion li faris en Marino? Li preskaux komencis rakonti al sxi sian duelon kun Pauxlo Petrovicx, sed detenis lin la penso, ke sxi povus suspekti lin, ke li volas sin prezenti interesa; li simple respondis al sxi, ke la tutan tempon li laboris.

"Kaj mi", rediris Anna Sergeevna, "komence mi havis la spleen'on! (splenon) Dio scias kial; mi ecx intencis forveturi eksterlandon, imagu!... Poste tio pasis, venis via amiko, Arkadio Nikolaicx, kaj mi revenis sur miajn relojn, al mia vera rolo."

"Kia estas cxi tiu rolo, permesu demandi vin."

"La rolo de onklino, de guvernantino, de patrino, nomu gxin, kiel vi volas. Cxu vi scias, ke antauxe mi ne bone komprenis vian intiman amikecon kun Arkadio Nikolaicx; mi opiniis lin iom sensignifa. Sed nun mi pli bone konas lin kaj mi konvinkigxis, ke li estas inteligenta... Kaj, la cxefa afero, li estas juna, juna... ne kiel mi kaj vi, Eugeno Vasilicx. "

"Cxu li cxiam ankoraux estas konfuzita en via cxeesto!"

"Cxu?" komencis Anna Sergeevna kaj pripensinte iom, aldonis: "Nun li farigxis pli konfidema, li parolas kun mi. Antauxe li evitis min. Cetere, ankaux mi ne sercxis lian societon. Li estas pli amika kun Katja."

Bazarov malpaciencigxis. La virino ne povas ne ruzi! pensis li.

"Vi diras, ke li evitis vin", diris li kun malvarma rideto, "sed kredeble lia amo al vi ne restis por vi sekreto!"

"Kiel? ankaux li?" nevole ekkriis Anna Sergeevna.

"Ankaux li", ripetis Bazarov kun humila saluto. "Cxu vi efektive ne sciis tion, kaj mi diris al vi novajxon?"

Anna Sergeevna mallevis la okulojn.

"Vi eraras, Eugeno Vasilicx."

"Mi ne supozas tion. Sed eble mi ne devus paroli pri tio."

Vi ne ruzu plu, diris li al si.

"Kial ne? Sed mi pensas, ke ankaux tie cxi vi tro alte taksas la gravecon de momenta impreso. Mi komencas suspekti, ke vi havas inklinon al troigo."

"Ni ne parolu plu pri tio, Anna Sergeevna."

"Kial?" rediris Anna Sergeevna, kaj sxi mem tuj transmetis la interparolon sur alian vojon. Sxi ne estis tute tankvila en la cxeesto de Bazarov, kvankam sxi diris al li kaj certigis sin mem, ke cxio estas forgesita. Intersxangxante kun li plej simplajn parolojn, ecx sxercante kun li, sxi sentis iom da timo. Same sur vaporsxipo, sur la maro, la homoj interparolas kaj ridas senzorge, kvazaux sur la firma tero; sed se okazas la plej malgranda halto, se aperas la plej malgranda signo de io neordinara, tuj sur cxiuj vizagxoj estas legebla esprimo de speciala timo, montranta la konstantan konscion pri la konstanta dangxero.

Перейти на страницу:

Похожие книги

На льду
На льду

Эмма, скромная красавица из магазина одежды, заводит роман с одиозным директором торговой сети Йеспером Орре. Он публичная фигура и вынуждает ее скрывать их отношения, а вскоре вообще бросает без объяснения причин. С Эммой начинают происходить пугающие вещи, в которых она винит своего бывшего любовника. Как далеко он может зайти, чтобы заставить ее молчать?Через два месяца в отделанном мрамором доме Йеспера Орре находят обезглавленное тело молодой женщины. Сам бизнесмен бесследно исчезает. Опытный следователь Петер и полицейский психолог Ханне, только узнавшая от врачей о своей наступающей деменции, берутся за это дело, которое подозрительно напоминает одно нераскрытое преступление десятилетней давности, и пытаются выяснить, кто жертва и откуда у убийцы такая жестокость.

Борис Екимов , Борис Петрович Екимов , Камилла Гребе

Детективы / Триллер / Проза / Малые литературные формы прозы: рассказы, эссе, новеллы, феерия / Русская классическая проза