"Cxu vi scias, Katerino Sergeevna? Cxiufoje, kiam mi auxdas cxi tiun respondon, mi ne kredas al gxi... Ne ekzistas homo, pri kiu cxiu ajn el ni ne povus jugxi! Tio estas simple elturnigxo."
"Do mi diros al vi, ke li ne malplacxis al mi, ne; sed mi sentas, ke li estas fremda al mi, ke mi estas fremda al li... ke vi estas fremda al li."
"Kial?"
"Kiel diri... Li estas sovagxa, kaj ni estas hejmigitaj."
"Ankaux mi estas hejmigita?"
Katja jese balancis la kapon.
Arkadio sin gratis post la orelo.
"Auskultu, Katerino Sergeevna: tio ja estas ofendo."
"Cxu vi volus esti sovagxa?"
"Sovagxa - ne, sed forta, energia."
"Tion oni ne povas voli... jen via amiko tion ne volas, kaj tamen li estas tia."
"Hm! Do vi pensas, ke li havas grandan influon je Anna Sergeevna?"
"Jes. Sed neniu povas longe estri sxin", aldonis Katja duonvocxe.
"Kial vi supozas tion?"
"Sxi estas tre fiera... ne, ne tion mi volis diri... sxi tro sxatas sian sendependecon."
"Kiu ne sxatas gxin?" demandis Arkadio, kaj preskaux samtempe li demandis sin: por kio gxi estas necesa? Por kio gxi estas necesa? pensis ankaux Katja. Se junaj homoj ofte kaj amike kunvenas, sencxese venas al ili la samaj pensoj.
Arkadio ekridetis kaj iom proksimigxinte al Katja diris murmurete:
"Konfesu, ke vi iom timas sxin."
"Kiun?"
"Sxin", ripetis Arkadio plensignife.
"Kaj vi?" siaflanke demandis Katja.
"Ankaux mi; rimarku, mi diris: ankaux mi."
Katja minacis lin per fingro.
"Tio mirigas min", komencis sxi, "neniam mia fratino estis tiel bona por vi, kiel nun; multe pli ol dum via unua vizito."
"Vere?"
"Vi tion ne rimarkis? Vin tio ne gxojigas?"
Arkadio, ekmeditis.
"Per kio mi povis meriti la favoron de Anna Sergeevna? Cxu ne per tio, ke mi alportis al sxi la leterojn de via patrino?"
"Jes. Sed ekzistas ankaux aliaj motivoj, kiujn mi ne diros."
"Kial?"
"Mi ne diros."
"Oh! Mi scias, vi estas tre obstina."
"Jes, mi estas obstina."
"Kaj observema?"
Katja rigardis Arkadion de la flanko.
"Cxu tio estas malagrabla por vi? Pri kio vi pensas?"
"Mi pensas pri tio, de kie devenas la observemo, kiun vi efektive posedas. Vi estas tiel timema, nekonfida; vi evitas cxiujn..."
"Mi multe vivis sola; oni tiam nevole meditas. Sed cxu mi cxiujn evitas?" Arkadio jxetis sur sxin penetreman rigardon.
"Cxio cxi estas tre bela", dauxrigis li, "sed la homoj de via situacio, mi volas diri, de via ricxeco, malofte posedas cxi tiun kapablon; ilin, kiel la regxojn, la vero malfacile atingas."
"Sed mi ja ne estas ricxa."
Arkadio ekmiris kaj ne tuj komprenis Katjan. "Efektive, la tuta bieno apartenas al sxia fratino!" diris li; cxi tiu penso ne estis malagrabla al li.
"Kiel bone vi diris tion!" aldonis li vocxe.
"Kiel?"
"Vi bone diris tion: simple, ne hontante kaj ne afektante. Mi imagas, ke en la sento de la homo, kiu scias kaj diras, ke li estas malricxa, devas esti io neordinara, ia fiereco."
"Mi spertis nenion similan, dank'al mia fratino; mi parolis pri mia situacio, cxar vi tion aludis."
"Jes; sed konfesu, ke ankaux vi posedas iom de la fiereco, pri kiu mi jxus parolis."
"Ekzemple?"
"Ekzemple, vi ja - pardonu mian demandon - vi ne edzinigxus kun ricxa homo?"
"Se mi tre amus lin... Ne, sxajnas, ecx tiam mi ne edzinigxus kun li."
"Jen, vi vidas!" ekkriis Arkadio kaj post momento aldonis:
"Kial vi ne edzinigxus kun li?"
"Cxar ecx la kantoj malkonsilas neegalan edzigxon."
"Eble vi volas estri aux..."
"Ah, ne! por kio? Kontrauxe, mi estas preta min submeti; nur la neegaleco estas malagrabla. Sed estimi sin mem kaj sin submeti, tion mi komprenas - tio estas la felicxo; sed dependeco... Ne, suficxe."
"Suficxe", ripetis post Katja Arkadio. "Jes, jes", dauxrigis li. "Ne vane vi estas de la sama sango kiel Anna Sergeevna; vi estas same memstara kiel sxi; sed vi estas pli kasxema. Mi estas certa, ke vi neniam malkasxus unua vian senton, kiel ajn forta kaj sankta gxi estus..."
"Cxu tio ne estas natura?" demandis Katja.
"Vi estas same inteligenta, vi posedas tiom da karaktero, kiom sxi, eble ecx pli multe..."
"Ne komparu min kun mia fratino, mi petas vin", rapide interrompis lin Katja, "tio estas tro malprofita por mi. Vi kvazaux forgesis, ke mia fratino estas bela, inteligenta, kaj... precipe vi, Arkadio Nikolaicx, ne devus diri tiajn vortojn, kaj kun tiel serioza mieno."
"Kion signifas: precipe vi, kaj de kio vi konkludas, ke mi sxercas?"
"Kompreneble, vi sxercas."
"Vi pensas? Kaj se mi estas certa pri tio, kion mi diras? Se mi trovas, ke miaj esprimoj ne estis ankoraux suficxe fortaj?"
"Mi vin ne komprenas."
"Cxu vere? Nun mi vidas, ke mi tro gloris vian observemon."
"Kiel?"
Arkadio, nenion respondis kaj sin deturnis. Katja trovis en la korbo ankoraux kelke da panpecetoj kaj komencis jxeti ilin al paseroj; sed la svingo de sxia mano estis tro forta, kaj la birdoj forflugis, antaux ol ili kaptis ion per siaj bekoj.
"Katerino Sergeevna!" diris subite Arkadio, "tio estas, kredeble, indiferenta al vi; sed sciu, ke mi ne sxangxus vin, ne nur je via fratino, sed je iu ajn en la mondo."
Li levigxis kaj rapide foriris, kvazaux timigita de la vortoj, kiuj forflugis de liaj lipoj.