Читаем Patroj kaj filoj полностью

Foje matene Pauxlo Petrovicx sin sentis multe pli bone kaj transiris de la lito sur la sofon, kaj Nikolao Petrovicx, demandinte pri lia farto, foriris en la drasxejon. Fenicxka alportis tason da teo, kaj metinte gxin sur la tablon, volis foriri. Pauxlo Petrovicx haltigis sxin.

"Kien vi tiel rapidas, Feodosia Nikolavna", komencis Ii; "cxu vi havas ion por fari?"

"Ne... Mi devas tie versxi teon."

"Dunjasxa faros tion anstataux vi; sidu iom apud malsana homo. Cetere, mi devas interparoli kun vi."

Fenicxka silente sidigxis sur la rando de segxo.

"Auskultu", komencis Pauxlo Petrovicx kaj ektiris siajn lipharojn: "Jam antaux longe mi volis demandi vin: vi kvazaux timas min?"

"Mi?"

"Jes vi. Vi neniam rigardas min, kvazaux via konscienco ne estus pura."

Fenicxka paligxis, sed ekrigardis Pauxlon Petrovicx. Li sxajnis al sxi tiel stranga, ke sxi nevole ektremis.

"Via konscienco ja estas pura?" murmuretis li.

"Kial gxi ne estus pura?" murmuretis sxi.

"Cxu mi povas scii! Cetere, al kiu vi povus esti kulpa? Al mi? Tio ne estas versxajna. Al aliaj personoj en cxi tiu domo? Ankaux tio ne estas kredebla. Al mia frato? Sed vi ja amas lin?"

"Mi amas."

"Per via tuta animo, per via tuta koro?"

"Mi amas Nikolaon Petrovicx per mia tuta koro."

"Vere? Ekrigardu min, Fenicxka (la unuan fojon li tiel nomis sxin). Vi ja scias, ke estas granda peko mensogi!"

"Mi ne mensogas, Pauxlo Petrovicx. Se mi ne amus Nikolao Petrovicx, mi ne meritus vivi."

"Kaj vi sxangxus lin je neniu?"

"Je kiu mi povus lin sxangxi?"

"Je kiu? Cxu mi scias! Jen ekzemple je tiu sinjoro, kiu jxus forlasis nin."

Fenicxka levigxis.

"Dio Sinjoro, pro kio vi, Pauxlo Petrovicx turmentas min? Kion mi faris al vi? Kiel vi povas tiel paroli?"

"Fenicxka", rediris Pauxlo Petrovicx per malgxoja vocxo, "mi ja vidis..."

"Kion vi vidis?"

"Tie... en la lauxbo."

Fenicxka rugxigxis gxis la haroj.

"Cxu tio estis mia kulpo?" respondis sxi penege.

Pauxlo Petrovicx levigxis.

"Vi ne estas kulpa? Ne? Neniom?"

"Mi amas la solan Nikolaon Petrovicx en la tuta mondo kaj gxis mia morto mi amos lin!" diris kun subita forto Fenicxka, dum ploregoj bolis en sxia gorgxo. "Kaj kio koncernas tion, kion vi vidis, pri tio ecx en la tago de la lasta jugxo mi diros, ke mi ne estas, ke mi ne estis kulpa; prefere morti ol esti suspektata pri tia ago, ke mi... al mia bonfaranto, Nikolao Petrovicx..."

Sxia vocxo estingigxis kaj samtempe sxi eksentis, ke Pauxlo Petrovicx prenis sxian manon kaj premis gxin... Sxi ekrigardis lin kaj sxtonigxis pro miro... Li estis ankoraux pli pala; liaj okuloj brilis kaj, kio estis ankoraux pli miriga, peza, unuopa larmo ruligxis sur lia vango.

"Fenicxka!" diris li per stranga murmuro, "amu, amu mian fraton! Por neniu en la mondo perfidu lin, auxskultu nenies parolojn! Pripensu, kio povas esti pli terura ol ami kaj ne esti amata! Neniam forlasu mian malfelicxan Nikolaon."

Sekigxis la larmoj de Fenicxka kaj pasis sxia timo - tiel granda estis sxia miro. Sed kion sxi sentis, kiam Pauxlo Petrovicx, Pauxlo Petrovicx mem alpremis sxian manon al siaj lipoj kaj tiel tenis gxin, ne kisante, sed nur konvulsie sopirante de tempo al tempo... "Granda Dio!" diris sxi al si, "cxu tio ne estas atako de la malsano?" En tiu momento dolore tremis en li lia tuta perdita vivo.

La sxtuparo ekkrakis sub rapidaj pasxoj... Li forpusxis Fenicxkan kaj jxetis sian kapon sur la kusenon. La pordo malfermigxis, kaj gaja, fresxa, rugxvanga aperis Nikolao Petrovicx. Mitja same fresxa kaj rugxvanga, kiel la patro, saltis sole en cxemizo sur lia brusto, alkrocxante siajn nudajn piedetojn al la grandaj butonoj de lia palto.

Fenicxka sin jxetis al li kaj cxirkauxpreninte lin kaj la filon, alpremis sian kapon al la sxultro de Nikolao Petrovicx. Li ekmiris; Fenicxka, timema kaj modesta, neniam karesis lin en la cxeesto de aliaj personoj.

"Kio estas al vi?" demandis li kaj rigardante la fraton, transdonis al sxi Mitjan. "Vi ne fartas pli malbone?" li sin turnis al Pauxlo Petrovicx.

Pauxlo Petrovicx kasxis la vizagxon en batistan naztukon.

"Ne... nenio... Kontrauxe, mi fartas multe pli bone."

"Vi tro frue transiris sur la sofon. Kien vi iras?" aldonis Nikolao Petrovicx, sin turnante al Fenicxka; sed sxi jam brufermis la pordon.

"Mi alportis mian heroon, por montri lin al vi; li sopiris al sia onklo. Kial sxi forportis lin? Sed kio estas al vi? Cxu io okazis inter vi?"

"Frato!" solene ekparolis Pauxlo Petrovicx.

Nikolao Petrovicx ektremis. Li sentis konfuzon, li mem ne sciis kial.

"Frato", ripetis Pauxlo Petrovicx, "promesu al mi plenumi mian peton."

"Kian peton? Parolu!"

"Gxi estas tre grava; de gxi, laux mia opinio, dependas la tuta felicxo de via vivo. Dum la lasta tempo mi multe pensis pri tio, kion mi volas nun diri al vi... Frato, plenumu vian devon, la devon de honesta kaj nobla homo. Cxesigu la tenton, la malbonan ekzemplon por la aliaj, ekzemplon, kiun donas vi, la plej bona el la homoj!"

"Kion vi volas diri, Pauxlo?"

"Edzigxu kun Fenicxka... Sxi amas vin, sxi estas la patrino de via filo."

Перейти на страницу:

Похожие книги

На льду
На льду

Эмма, скромная красавица из магазина одежды, заводит роман с одиозным директором торговой сети Йеспером Орре. Он публичная фигура и вынуждает ее скрывать их отношения, а вскоре вообще бросает без объяснения причин. С Эммой начинают происходить пугающие вещи, в которых она винит своего бывшего любовника. Как далеко он может зайти, чтобы заставить ее молчать?Через два месяца в отделанном мрамором доме Йеспера Орре находят обезглавленное тело молодой женщины. Сам бизнесмен бесследно исчезает. Опытный следователь Петер и полицейский психолог Ханне, только узнавшая от врачей о своей наступающей деменции, берутся за это дело, которое подозрительно напоминает одно нераскрытое преступление десятилетней давности, и пытаются выяснить, кто жертва и откуда у убийцы такая жестокость.

Борис Екимов , Борис Петрович Екимов , Камилла Гребе

Детективы / Триллер / Проза / Малые литературные формы прозы: рассказы, эссе, новеллы, феерия / Русская классическая проза