"Sxajnas, ke la sinjoro venas", subite murmuretis Petro. Bazarov levis la kapon kaj ekvidis Pauxlon Petrovicx. En malpeza jako el kvadratita sxtofo kaj en pantalono blanka kiel negxo, li rapide pasxis sur la vojo; sub la brako li portis kesteton, cxirkauxvolvitan per verda drapo.
"Pardonu, sxajnas, ke mi devigis vin atendi", diris li, salutante unue Bazarovon kaj poste Petron, en kiu li en tiu cxi momento estimis ion kvazaux sekundanton. "Mi ne volis veki mian lakeon."
"Ne grave", respondis Bazarov: "ankaux ni jxus venis."
"Tiom pli bone!" Pauxlo Petrovicx cxirkauxrigardis. "Oni vidas neniun, neniu malhelpos nin... Ni povas komenci?"
"Ni komencu."
"Novajn klarigojn, mi supozas, vi ne postulas?"
"Mi ne postulas."
"Cxu vi volas sxargxi?" demandis Pauxlo Petrovicx, elprenante la pistoletojn el la kesteto.
"Ne; sxargxu vi mem, kaj mi mezuros la pasxojn. Mi havas pli longajn krurojn", aldonis Bazarov kun rideto. "Unu, du, tri"...
"Eugeno Vasilicx", malfacile balbutis Petro (li tremis, kvazaux li havus febron); "Faru, kion vi volas, sed mi foriros."
"Kvar... kvin..."
"Malproksimigxu, amiko, malproksimigxu iom. Vi povas ecx starigxi post arbo kaj sxtopi al vi la orelojn, sed ne kovru la okulojn. Se iu falos, alkuru lin levi... Ses... sep... ok..." Bazarov haltis. "Suficxe?" demandis li, sin turnante al Pauxlo Petrovicx: "eble ankoraux du pasxojn?"
"Kiel vi volas", respondis Pauxlo Petrovicx, enigante la duan kuglon.
"Bone, ni aldonu ankoraux du pasxojn." Bazarov faris per la pinto de l' sxuo strekon sur la tero. "Jen la bariero. Sed kiom da pasxoj cxiu el ni devas malproksimigxi de la bariero? Tio estas ankaux grava. Hieraux ni tion ne diskutis."
"Dek, mi supozas", respondis Pauxlo Petrovicx, donante al Bazarov ambaux pistoletojn. " Volu kompleze elekti."
"Mi faros al vi la komplezon. Sed konsentu, Pauxlo Petrovicx, ke nia duelo estas eksterordinara gxis ridindeco. Vi rigardu nur la fizionomion de nia sekundanto."
"Vi dauxrigas la sxercojn", respondis Pauxlo Petrovicx. "Mi ne neas la strangecon de nia duelo, sed mi opinias mia devo averti vin, ke mi intencas dueli serioze. A bon etendeur, salut!" (al bona auxdanto saluton!)
"Oh, mi ne dubas, ke ni decidigxis ekstermi unu la alian; sed kial ne ridi iom kaj ne kunigi utile dulci? (la utilon kun la dolcxo) Vi vidas: vi al mi france, kaj mi al vi latine."
"Mi duelos serioze", respondis Pauxlo Petrovicx kaj iris sur sian lokon. Bazarov, siaflanke, kalkulis dek pasxojn de la bariero kaj haltis.
"Vi estas preta?" demandis Pauxlo Petrovicx.
"Perfekte."
"Antauxen!"
Bazarov malrapide iris antauxen kaj Pauxlo Petrovicx faris la samon, metinte la maldekstran manon en la posxon, kaj iom post iom levis la tubon de la pistoleto... Li celas rekte en mian nazon, pensis Bazarov, kaj kiel zorge li fermetas la okulon, rabisto! Tamen tio ne estas agrabla sento. Mi rigardos la cxenon de lia posxhorlogxo",... Io akre ekzumis cxe la orelo de Bazarov kaj en la sama momento eksonis pafo. Mi auxdis, do mi ne estas trafita, li havis la tempon ekpensi. Li faris ankoraux unu pasxon kaj ne celante premis la risorton. Pauxlo Petrovicx iom ektremis kaj kaptis sian tibion per la mano. Sango fluetis sur lia blanka pantalono. Bazarov jxetis flanken la pistoleton kaj proksimigxis al sia kontrauxulo.
"Vi estas vundita?" demandis li.
"Vi havis la rajton alvoki min gxis la bariero", diris Pauxlo Petrovicx, "kaj la vundo estas bagatela. Laux la interkonsento cxiu el ni havas ankoraux unu pafon."
"Ne, pardonu, ni lasu gxin por alia okazo", respondis Bazarov kaj subtenis Pauxlon Petrovicx, kiu komencis paligxi. "Nun mi ne estas plu duelanto, sed kuracisto, kaj antaux cxio mi devas esplori la vundon. Petro, venu cxi tien, Petro! Kie vi kasxis vin?"
"Cxio cxi estas bagatelo... Nenies helpon mi bezonas", diris Pauxlo Petrovicx, apartigante la vortojn, "kaj ni... devas... ree..." Li volis ektiri sian lipharon, sed lia mano malfortigxis, la okuloj vualigxis kaj li perdis la konscion.
"Jen surprizo! Sveno! Pro kio!" nevole ekkriis Bazarov, mallevante la vunditon sur la herbon. "Ni rigardu, kio estas?" Li prenis sian naztukon, visxis la sangon, palpis cxirkaux la vundo... La osto estas sendifekta - murmuris li tra la dentoj - la kuglo enigxis ne profunde, nur unu muskolo, vastus externus, estas tusxita. Post tri semajnoj li povos danci!... Tamen li svenis! Ah, cxi tiuj nervaj homoj! Kiel maldika estas lia hauxto."
"Mortigita?" eksonis post lia dorso la tremanta vocxo de Petro.
Bazarov sin turnis.
"Iru, alportu akvon plej rapide, amiko, li vivos pli longe ol ni."
Sed la perfektigita servisto, sxajne, ne komprenis liajn vortojn kaj restis senmova. Pauxlo Petrovicx iom post iom malfermis la okulojn.
"Li agonias!" murmuretis Petro kaj faris la signon de l' kruco.
"Vi estas prava... Kia malsagxa fizionomio!" diris la vundita gxentilhomo, penante rideti.
"Kuru, alportu akvon, mil diabloj!" ekkriis Bazarov.