Читаем Patroj kaj filoj полностью

"Mi ilin desxiris nun, cxar poste la varmego ne permesos eliri. Nur nun oni povas spiri. Mi tute malfortigxis pro la varmego. Mi timas, ke mi malsanigxos."

"Kia ideo! Permesu palpi vian pulson." Bazarov prenis sxian manon, trovis la trankvile batantan arterion kaj ecx ne kalkulis batojn. "Vi vivos cent jarojn", diris li, ellasante sxian manon.

"Ah, Dio min gardu!" ekkriis sxi.

"Kial? Cxu vi ne volas longe vivi?"

"Cent jarojn! Mia avino vivis gxis okdek kvin jaroj: kia martirino sxi estis! Nigra, surda, gxiba, cxiam tusanta, sxargxo por si mem. Cxu tio estas vivo?"

"Do pli bone estas esti juna?"

"Certe!"

"Sed kial? Diru al mi!"

"Kial? Jen mi nun juna, mi povas cxion fari; mi iras, mi revenas, mi alportas, kion mi bezonas, neniun mi devas peti pri helpo... Kion plu?"

"Kaj por mi estas indiferente, cxu mi estas juna aux maljuna."

"Kiel vi povas diri, ke tio estas indiferenta por vi? Tio ne estas ebla."

"Jugxu vi mem, Feodosia Nikolavna; por kio servas al mi mia juneco? Mi vivas sola, senfamilia..."

"Tio dependas de vi."

"Vi eraras, tute ne de mi! Almenaux se iu ekkompatus min!"

Fenicxka kasxe rigardis lin, sed diris nenion. "Kian libron vi havas tie?" demandis sxi post momento.

"Tio estas scienca libro, malfacile komprenebla."

"Vi cxiam lernas? Tio ne enuigas vin? Vi jam cxion scias, sxajnas al mi."

"Sxajnas, ke ne. Provu vi legi ion en gxi."

"Mi nenion komprenos tie. Cxu gxi estas rusa?" demandis Fenicxka, prenante per ambaux manoj la peze binditan volumon. "Kiel dika gxi estas!"

"Rusa."

"Tute egale, mi nenion komprenos."

"Mi gxin ne donas, por ke vi komprenu. Mi deziras rigardi vin, kiam vi legos. La supro de via nazo tre agrable sin movas, kiam vi legas."

Fenicxka, kiu penis decxifri duonvocxe cxapitron "pri la kreozoto", ekridis kaj jxetis la libron... gxi deglitis de la benko teren.

"Placxas al mi ankaux via rido", diris Bazarov.

"Lasu!"

"Mi amas auxskulti, kiam vi parolas. Kvazaux rivereto murmuretas."

Fenicxka deturnis la kapon. "Kiel stranga vi estas!" diris sxi, kaj sxiaj fingroj glitis sur la floroj. "Por kio vi auxskultus min? Vi ja sendube parolis kun tiel sagxaj sinjorinoj."

"Eh, Feodosia Nikolavna! Kredu al mi; cxiuj sagxaj sinjorinoj en la mondo ne valoras vian etan kubuton."

"Jen kion vi elpensis!" murmuretis Fenicxka kaj alpremis la brakojn al si.

Bazarov levis la libron de la tero.

"Tio estas libro pri la medicino, kial vi jxetas gxin?"

"Pri la medicino?" ripetis Fenicxka kaj sin turnis al li. "Cxu vi scias? De la tempo, kiam vi donis al mi la gutojn, cxu vi memoras? kiel bone dormas Mitja! Mi ne scias, kiel danki vin; vere, vi estas tiel bona."

"Gxustadire cxiu kuracisto devus esti pagata", diris Bazarov kun rideto. "La kuracistoj, vi mem scias tion, estas profitamaj homoj."

Fenicxka levis al Bazarov siajn okulojn, kiuj sxajnis ankoraux pli malhelaj pro la blanketa rebrilo, kiu falis sur la supran parton de sxia vizagxo. Sxi ne sciis, cxu li sxercas, aux ne. "Se vi deziras, ni kun plezuro... Mi devos min turni al Nikolao Petrovicx..."

"Vi pensas, ke mi volas monon?" interrompis sxin Bazarov. "Ne, mi volas de vi ne monon."

"Kion do?" demandis Fenicxka.

"Kion?" ripetis Bazarov. "Divenu!"

"Mi ne estas divenema!"

"Do mi diros tion al vi; mi deziras... unu el cxi tiuj rozoj."

Fenicxka ree ekridis kaj ecx brubatis la manojn, tiel ridinda sxajnis al sxi la deziro de Bazarov. Sxi ridis kaj samtempe sentis sin flatita. Bazarov fikse rigardis sxin.

"Volonte, volonte", diris sxi fine kaj sin klininte al la benko, komencis elekti rozon. "Kian vi deziras, rugxan aux blankan?"

"Rugxan, kaj ne tro grandan."

Sxi sin rektigis.

"Jen prenu", diris sxi, sed tuj retiris la etenditan manon, mordis la lipojn, ekrigardis la eniron en la lauxbon kaj atente auxskultis.

"Kio?" demandis Bazarov. "Nikolao Petrovicx?"

"Ne... Li forveturis al la kampaj laboroj... cetere mi ne timas lin... sed Pauxlo Petrovicx... Sxajnis al mi..." "Kio?"

"Sxajnis al mi, ke li pasxas cxi tie. Ne... estas neniu. Prenu."

Fenicxka donis la rozon al Bazarov.

"Kial vi timas Pauxlon Petrovicx?"

"Li cxiam timigas min. Li ne parolas al mi, ne, sed rigardas iel strange. Antauxe vi cxiam disputis kun li. Mi ne sciis, pri kio vi disputas, sed mi vidis, ke vi turnis lin tiel, kaj tiel..." Fenicxka montris per la manoj kiel, laux sxia opinio, Bazarov turnis Pauxlon Petrovicx.

Bazarov ekridetis.

"Kaj se li estus venkanta min", demandis li, "cxu vi defendus min?"

"Cxu mi povus vin defendi? Sed kontraux vi ne facila estas la afero."

"Vi pensas? Mi konas manon, kiu povus renversi min per unu fingro, se gxi dezirus."

"Kiu estas cxi tiu mano?"

"Vi ne scias tion, vere? Flaru, kiel bele odoras la rozo, kiun vi donis al mi."

Fenicxka etendis la kolon kaj proksimigis la vizagxon al la floro... La tuko deglitis de sxia kapo sur la dorson; ekbrilis amaso da nigraj, iom senordaj haroj.

"Atendu, mi volas flari kun vi", diris Bazarov, sin klinis kaj forte kisis sxin je la malfermitaj lipoj.

Перейти на страницу:

Похожие книги

На льду
На льду

Эмма, скромная красавица из магазина одежды, заводит роман с одиозным директором торговой сети Йеспером Орре. Он публичная фигура и вынуждает ее скрывать их отношения, а вскоре вообще бросает без объяснения причин. С Эммой начинают происходить пугающие вещи, в которых она винит своего бывшего любовника. Как далеко он может зайти, чтобы заставить ее молчать?Через два месяца в отделанном мрамором доме Йеспера Орре находят обезглавленное тело молодой женщины. Сам бизнесмен бесследно исчезает. Опытный следователь Петер и полицейский психолог Ханне, только узнавшая от врачей о своей наступающей деменции, берутся за это дело, которое подозрительно напоминает одно нераскрытое преступление десятилетней давности, и пытаются выяснить, кто жертва и откуда у убийцы такая жестокость.

Борис Екимов , Борис Петрович Екимов , Камилла Гребе

Детективы / Триллер / Проза / Малые литературные формы прозы: рассказы, эссе, новеллы, феерия / Русская классическая проза