Читаем Patroj kaj filoj полностью

En Marino oni forte ekgxojis je ili. La longedauxra foresto de l' filo komencis maltrankviligi Nikolaon Petrovicx: li ekkriis, svingis la piedojn kaj eksaltis sur la sofo, kiam Fenicxka alkuris kun brilantaj okuloj kaj konigis la revenon de la "junaj sinjoroj"; ecx Pauxlo Petrovicx eksentis agrablan surprizon kaj indulge ridetis, skuante la manojn de la venintoj. Oni komencis paroli pri la vojagxo; plejparte parolis Arkadio, precipe dum la vespermangxo, kiu dauxris gxis longe post la noktomezo. Nikolao Petrovicx ordonis alporti kelke da boteloj de portero, jxus venigita el Moskvo, kiu tiel placxis al li, ke liaj vangoj farigxis purpuraj, kaj li sencxese ridis en infane-nerva maniero. La gxenerala gaja ekscito infektis ankaux la servistojn. Dunjasxa kuris tien kaj reen, kiel freneza, kaj sencxese brufermis la pordojn; Petro ankoraux en la tria horo nokte vane penis ludi sur la gitaro kozakan valson. La kordoj plende kaj agrable sonoris en la senmova aero; sed ekster la komenca koloraturo la klera lakeo sukcesis ludi nenion: la naturo rifuzis al li la muzikan talenton, kiel cxiujn aliajn talentojn. Dume la vivo en Marino ruligxis ne senskue, kaj la kompatinda Nikolao Petrovicx havis multe da cxagrenoj. La farmbieno liveris pli kaj pli multe da ili - mizeraj, vulgaraj cxagrenoj! La dungitaj laboristoj farigxis netolereblaj. Unuj postulis reguligon de la konto aux pligrandigon de la salajro; aliaj foriradis, post kiam ili ricevis antauxpagon; la cxevaloj malsanigxis; la jungajxo difektigxis cxiuminute; la laboroj estis plenumataj malzorge; drasxmasxino, venigita el Moskvo, estis tro peza por esti uzata; duono de la bestejo forbrulis, cxar maljuna servistino, duonblinda, iris en venta vetero kun brulanta karbo, por ekzorcizi sian malsanan bovinon... La sama maljunulino asertis poste, ke la malfelicxo okazis tial, ke la mastro havis fantaziajn ideojn prepari neniam ankoraux ekzistintajn fromagxojn kaj aliajn laktajxojn. La intendanto farigxis subite maldiligenta kaj ecx komencis grasigxi, kiel grasigxas cxiu ruso, kiu estas nutrata per "libera pano." Vidante de malproksime Nikolaon Petrovicx, li ordinare penis montri sian fervoron kaj jxetis spliton je preterkuranta porkido aux minacis duonnudan knabon; la ceteran tempon li plejparte dormis. La farmkamparanoj ne pagis gxustatempe la farmpagon, sxtelis lignon; preskaux cxiunokte la gardistoj kaptis, iafoje post batalo, cxevalojn, sin pasxtantajn sur la herbejoj de la bieno. Nikolao Petrovicx fiksis monpunon por tio, sed la afero ordinare finigxis per tio, ke la arestitaj cxevaloj, nutrite dum du, tri tagoj en la stalo de Nikolao Petrovicx, revenis al la kamparanoj. Por kroni la hxaoson, la kamparanoj komencis malpaci unu kun alia: fratoj postulis dividon, iliaj edzinoj ne povis plu vivi kune sub la sama tegmento; subite ekbolis pugnobatalo, sonis gxenerala alarmo kaj cxiuj, kvazaux laux komando, kuris kune al la kontoro de la bieno, sin pusxis al la sinjoro, ofte kun signoj de l' pugnoj sur la vizagxoj, ebriaj, postulante jugxon kaj justecon: bruoj, gxemoj, pepaj krioj de la virinoj miksigxis kun la insultoj de l' viroj. Oni devis auxskulti la plendojn de la partioj, krii gxis rauxkigxo, sciante de antauxe, ke cxiuj penoj restos senutilaj. Mankis manoj por la rikolto: najbara kamparano bienposedanto, kies honestaj trajtoj inspiris konfidon, prenis sur sin liveri rikoltistojn je la prezo de du rubloj por desjatino kaj trompis Nikolaon Petrovicx en plej senkonscienca maniero; la propraj kamparaninoj postulis prezojn, neniam antauxe auxditajn, kaj dume la grajnoj falis el la spikoj; samajn embarasojn oni havis kun la fojno, kaj la Kuratorejo de l' orfoj subite postulis senprokrastan kaj kompletan pagon de la procentoj... "Mi ne havas plu fortojn!" pli ol unu fojon diris malespere Nikolao Petrovicx. "Mi ne povas ja mem pugnobatali, la principoj ne permesas al mi alvoki la policon, kaj ili faros nenion sen timo pro la puno!"

Перейти на страницу:

Похожие книги

На льду
На льду

Эмма, скромная красавица из магазина одежды, заводит роман с одиозным директором торговой сети Йеспером Орре. Он публичная фигура и вынуждает ее скрывать их отношения, а вскоре вообще бросает без объяснения причин. С Эммой начинают происходить пугающие вещи, в которых она винит своего бывшего любовника. Как далеко он может зайти, чтобы заставить ее молчать?Через два месяца в отделанном мрамором доме Йеспера Орре находят обезглавленное тело молодой женщины. Сам бизнесмен бесследно исчезает. Опытный следователь Петер и полицейский психолог Ханне, только узнавшая от врачей о своей наступающей деменции, берутся за это дело, которое подозрительно напоминает одно нераскрытое преступление десятилетней давности, и пытаются выяснить, кто жертва и откуда у убийцы такая жестокость.

Борис Екимов , Борис Петрович Екимов , Камилла Гребе

Детективы / Триллер / Проза / Малые литературные формы прозы: рассказы, эссе, новеллы, феерия / Русская классическая проза