La okuloj de Arina Vlasievna esprimis ne sole sindonemon kaj karesemon; oni povis legi en ili ankaux malgxojon, miksitan kun scivolo kaj timo, kaj humilan riprocxon. Cetere, Bazarov tute ne penis ekkoni, kion esprimas la okuloj de lia patrino; li malofte sin turnis al sxi kaj nur kun mallongaj demandoj. Unu fojon li petis sxian manon "por felicxo"; sxi delikate metis sian molan manon sur lian malglatan kaj largxan manplaton.
"Cxu gxi helpis?" demandis sxi post momento.
"Al pli granda malsukceso", respondis li kun senzorga rideto.
"Eugeno Vasilicx tro riskas", kvazaux kun bedauxro diris la patro Alekso, kaj karesis sian belan barbon.
"Tio estas la metodo de Napoleono, patro, de Napoleono", diris Vasilij Ivanovicx kaj ludis ason.
"La metodo, kiu alkondukis lin gxis la insulo de la Sankta Heleno", respondis la pastro kaj kovris lian ason per atuto.
"Enjugecxka, cxu vi ne deziras riban akvon?" demandis Arina Vlasievna.
Bazarov nur levis la sxultrojn.
"Ne!" diris li en la sekvinta tago al Arkadio, "mi forveturos de cxi tie morgaux. Mi enuas cxi tie; mi volas labori, kaj mi povas fari nenion. Mi revenos al vi, mi lasis tie cxiujn miajn preparajxojn. Cxe vi oni povas almenaux esti sola, kiam oni deziras. Cxi tie mia patro ripetas: "Mia kabineto estas al via dispono, neniu malhelpos vin", kaj li ne foriras de mi ecx unu pasxon. Kaj mi sentus riprocxojn de la konscienco, se mi fermus mian pordon antaux lia nazo. Ankaux la patrino... Mi auxdas, kiel sxi sopiras post la muro, kaj kiam mi eliras al sxi, mi ne scias, kion al sxi diri."
"Sxi forte cxagrenigxos", respondis Arkadio, "ankaux via patro."
"Mi ankoraux revenos al ili."
"Kiam?"
"Veturante Peterburgon."
"Precipe mi bedauxras vian patrinon."
"Kial? Cxar sxi regalis vin per belaj beroj?"
Arkadio mallevis la okulojn.
"Vi ne konas vian patrinon, Eugeno. Sxi estas ne sole bonega virino, sed tre inteligenta, vere. Hodiaux matene sxi parolis kun mi duonon da horo, tiel brave, tiel interese."
"Kredeble sxia elokventeco koncernis min?"
"Ne sole pri vi ni parolis."
"Eble vi estas prava; de la flanko vi vidas pli bone. Se virino povas subteni duonhoran interparolon, tio estas jam bona signo. Tamen mi forveturos."
"Kiel vi komunikos al ili la novajxon? Ne facila estos la afero. Ili cxiam diskutas pri tio, kion ni faros post du semajnoj."
"Ne facila estas la afero. La diablo instigis min hodiaux inciti mian patron: antaux kelke da tagoj li ordonis vipi kamparanon - kaj li tre bone faris; jes, jes, ne rigardu min kun tia teruro, cxar la kamparano estas plej granda sxtelisto kaj drinkulo; sed mia patro tute ne supozis, ke mi scias pri la afero. Li forte konfuzigxis, kaj nun mi estos devigita cxagreni lin... Ne grave. Baldaux cikatrigxos la vundo!"
Bazarov diris: "ne grave!" sed pasis tuta tago, antaux ol li decidigxis sciigi al Vasilij Ivanovicx sian intencon. Fine, jam adiauxante lin en la kabineto, li diris kun devigita oscedo:
"Jes... mi preskaux forgesis diri al vi... Ordonu sendi niajn cxevalojn al Fedot por jungosxangxo."
Vasilij Ivanovicx ekmiris.
"Cxu sinjoro Kirsanov forveturos, de ni?"
"Jes; kaj mi forveturos kun li."
Vasilij Ivanovicx rigidigxis.
"Vi forveturos?"
"Jes... mi devas. Ordonu, mi petas vin, sendi la cxevalojn."
"Bone..." balbutis la maljunulo, la cxevalojn... bone... sed... sed... Cxu tio estas ebla?"
"Mi devas forveturi al Arkadio por kelke da tagoj. Poste mi revenos tien cxi."
"Jes! Por kelke da tagoj... Bone."
Vasilij Ivanovicx eltiris sian naztukon kaj visxante la nazon sin klinis preskaux gxis la tero. "Bone... cxio estos farita. Sed mi pensis, ke vi de ni... pri longe. Tri tagojn... Tio, tio estas post tri jaroj iom malmalmulta, Eugeno!"
"Mi ja diras al vi, ke mi baldaux revenos. Mi nepre devas..."
"Nepre... Do kion fari? Antaux cxio oni devas plenumi la devon. Bone, mi sendos la cxevalojn. Certe, mi kaj Arina ne supozis... Sxi jxus petis florojn de najbarino por ornami vian cxambron." (Vasilij Ivanovicx diris neniun vorton pri tio, ke cxiumatene, cxe la matenrugxo, nudpieda en pantofloj, li interkonsiligxis kun Timofeicx kaj elprenante per tremantaj fingroj el sia monujo unu dissxiritan bankan bileton post alia, komisiis al li diversajn acxetojn, precipe de mangxajxoj kaj de rugxa vino, kiu, kiel li rimarkis, tre placxis al la junaj homoj). "La cxefa afero estas la libereco; tio estas mia principo... oni ne devas gxeni... ne..." Subite li eksilentis kaj iris al la pordo.
"Ni baldaux revidos unu la alian, patro, vere."
Sed Vasilij Ivanovicx, ne turnante sin, nur svingis la manon kaj eliris. Reveninte en la dormocxambron, li trovis sian edzinon en la lito kaj komencis pregxi mallauxte, por ne veki sxin. Tamen sxi vekigxis.
"Tio estas vi, Vasilij Ivanovicx?" demandis sxi.
"Mi, mia kara!"
"Vi venas de Enjusxa? Mi timas, ke li nekomforte dormas sur la sofo. Mi ordonis al Anfisusxka meti al li vian militiran matracon kaj novajn kusenojn; mi donus al li mian plummatracon, sed kiel mi memoras, li ne amas dormi sur mola litajxo."