Читаем Patroj kaj filoj полностью

"Kiam mi renkontos homon, kiu ne klinos la kapon antaux mi", diris li disigante la vortojn, "tiam mi sxangxos mian opinion pri mi mem. Malami! Jen vi, ekzemple, vi diris hodiaux, preterpasante la kabanon de nia inspektisto Filipo - gxi estas tiel bela, blanka - vi diris: Rusujo tiam atingos la perfektecon, kiam la lasta el la kamparanoj havos saman logxejon, kaj cxiu el ni devas akceli tion... Kaj mi, mi ekmalamis cxi tiun lastan el la kamparanoj, Filipon aux Sidoron, por kiu mi devas penegi, kaj kiu ecx ne diros al mi: dankon... cetere, por kio mi bezonas lian dankon? Li logxos en blanka kabano, kaj el mi kreskos urtikoj; nu, kaj poste?"

"Lasu, Eugeno... auxskultante vin hodiaux, oni nevole konsentas kun tiuj, kiuj riprocxas al ni mankon de principoj."

"Vi parolas kiel via onklo. Principoj entute ne ekzistas, vi tion ne malkovris gxis hodiaux? Ekzistas nur sentajxoj. Cxio dependas de ili."

"Kiamaniere?"

"Jen kiel. Mi, ekzemple, mi havas la emon nei dank'al la sentajxoj. Al mi agrable estas nei, tiel estas konstruita mia cerbo, jen cxio! Kial al mi placxas la hxemio? Kial vi amas la pomojn - ankaux dank'al la sentajxoj. Kaj cxie same. Pli profunde ol tio, la homoj penetros neniam. Ne cxiu diros tion al vi, ankaux mi ne cxiam."

"Do ankaux la honesteco estas sentajxo?"

"Kompreneble!"

"Eugeno!" komencis Arkadio per malgxoja vocxo.

"Tio ne estas laux via gusto?" interrompis Bazarov. "Ne, amiko! Vi decidis cxion falcxi - ne indulgu la proprajn membrojn!... Sed ni suficxe filozofis. 'La naturo inspiras la silenton de la dormo', diris Pusxkin."

"Neniam li diris ion similan", respondis Arkadio.

"Se li ne diris, li povis kaj devis diri, kiel poeto. Li estis militisto?"

"Pusxkin neniam estis militisto."

"Kion vi diras, cxe li sur cxiu pagxo: Al la batalo, al la batalo, por la honoro de Rusujo!"

"Kion vi elpensas? Tio ja estas kalumnio!"

"Kalumnio? Ne grave! Jen per kia vorto vi volas timigi min! Kian ajn kalumnion vi disvastigas pri homo, li cxiam meritas dudekoble pli grandan."

"Ni prefere dormu!" diris Arkadio kun malkontenta mieno.

"Kun plej granda plezuro", respondis Bazarov. Sed nek unu, nek la alia povis ekdormi. La preskaux malamika sento glitis en la korojn de ambaux junuloj. Post kelke da minutoj ili malfermis la okulojn kaj ekrigardis unu la alian.

"Rigardu", diris subite Arkadio, "seka platana folio desxirigxis kaj falas teren; gxiaj movoj plene similas la flugon de papilio. Cxu tio ne estas stranga? Io, kio estas plej malgxoja kaj senviva, similas ion plej gajan kaj vivantan."

"Ho, mia amiko, Arkadio Nikolaicx", ekkriis Bazarov, "pri unu mi petas vin: ne parolu bele."

"Mi parolas, kiel mi scias... Fine, tio estas despotismo. Penso venis en mian kapon, kial mi devas ne esprimi gxin?"

"Vi estas prava; sed miaflanke, kial mi devas ne esprimi mian penson? Mi opinias, ke paroli bele estas nekonvene."

"Kio estas konvena? Insulti?"

"Eh, eh, mi vidas, ke vi volas pasxi sur la piedsignoj de via onklo. Kiel gxojus tiu cxi idioto, se li auxdus vin!"

"Kia vi nomis lin?"

"Mi nomis lin, kiel li meritas: idioto."

"Tio farigxas fine netolerebla!" ekkriis Arkadio.

"Jen la familia sento ekparolis", trankvile rediris Bazarov. "Mi rimarkis, ke gxi havas fortajn radikojn en cxiu homo. Li estas kapabla rezigni cxion, forjeti cxiujn antauxjugxojn; sed konfesi, ekzemple, ke lia frato, kiu sxtelas naztukojn, estas sxtelisto, - tio estas super liaj fortoj. Kaj efektive: mia frato, mia ne estas geniulo, cxu tio estas ebla?"

"En mi ekparolis simpla sento de la justeco, kaj ne la familia sento", vivege respondis Arkadio. "Sed vi tion ne komprenas, vi ne posedas tian sentajxon, vi ne povas jugxi."

"Alivorte: Arkadio Kirsanov estas super mia kompreno; mi nin klinas kaj eksilentas."

"Cxesu, mi petas vin, Eugeno; en la fino ni malpacigxos."

"Ah, Arkadio, mi petas vin, ni malpacigxu gxis reciproka neniigxo."

"Tio povos finigxi per..."

"Per pugnobatoj?" interrompis Bazarov! "Kial ne? Cxi tie, sur fojno, sur tiel idilia fono, malproksime de la mondo kaj de la homaj sensencajxoj - kion pli bonan vi povus deziri. Sed viaj fortoj ne suficxos kontraux mi. Mi tuj kaptos vin je la gorgxo."

Bazarov disetendis siajn longajn kaj malmolajn fingrojn... Arkadio sin turnis por kontrauxstari, kvazaux sxerce... Sed la vizagxo de lia amiko, la kurba rideto de liaj lipoj sxajnis en tiu minuto tiel malica, tiel nesxerca minaco brilis en liaj flamantaj okuloj, ke Arkadio eksentis nevolan timon...

"Jen kien vi surgrimpis!" eksonis la vocxo de Vasilij Ivanovicx, kaj la maljuna regimenta kuracisto ekstaris antaux la junuloj, vestita per jako el hejme farita tolo kaj pajla cxapelo de la sama fabriko. "Mi vin sercxis, sercxis... Sed vi elektis bonegan lokon kaj belegan okupon. Kusxante sur la 'tero', rigardi la 'cxielon',... Cxu vi scias? Tio havas ian specialan signifon!"

"Mi rigardas la cxielon nur tiam, kiam mi volas terni", murmuris Bazarov kaj sin turninte al Arkadio, aldonis duonvocxe: "domagxe estas, ke li malhelpis nin."

"Suficxe", murmuretis Arkadio kaj kasxe premis la manon de sia amiko.

Перейти на страницу:

Похожие книги

На льду
На льду

Эмма, скромная красавица из магазина одежды, заводит роман с одиозным директором торговой сети Йеспером Орре. Он публичная фигура и вынуждает ее скрывать их отношения, а вскоре вообще бросает без объяснения причин. С Эммой начинают происходить пугающие вещи, в которых она винит своего бывшего любовника. Как далеко он может зайти, чтобы заставить ее молчать?Через два месяца в отделанном мрамором доме Йеспера Орре находят обезглавленное тело молодой женщины. Сам бизнесмен бесследно исчезает. Опытный следователь Петер и полицейский психолог Ханне, только узнавшая от врачей о своей наступающей деменции, берутся за это дело, которое подозрительно напоминает одно нераскрытое преступление десятилетней давности, и пытаются выяснить, кто жертва и откуда у убийцы такая жестокость.

Борис Екимов , Борис Петрович Екимов , Камилла Гребе

Детективы / Триллер / Проза / Малые литературные формы прозы: рассказы, эссе, новеллы, феерия / Русская классическая проза