Читаем Patroj kaj filoj полностью

"Vere? Pardonu, ankoraux unu demando. Sed eble ni sidigxos? Permesu, ke mi demandu vin, kiel patro, kun la tuta sincereco: kian opinion vi havas pri mia filo?"

"Via filo estas unu el la plej rimarkindaj homoj, kiujn mi renkontis en mia vivo", varmege respondis Arkadio.

La okuloj de Vasilij Ivanovicx subite malfermigxis kaj liaj vangoj iom ekflamis. La fosilo falis el liaj manoj.

"Do, vi opinias", komencis li...

"Mi estas certa, ke granda estonteco atendas vian filon, ke li famigos vian nomon. Mi estis konvinkita pri tio de nia unua renkonto."

"Kiel... kiel gxi okazis?" malfacile elparolis Vasilij Ivanovicx. Ekstaza rideto malfermis liajn largxajn lipojn kaj ne forlasis ilin plu.

"Vi deziras scii, kiel ni renkontis unu la alian?"

"Jes... kaj gxenerale..."

Arkadio komencis rakonti kaj paroli pri Bazarov kun ankoraux pli granda entuziasmo kaj admiro ol en la vespero, kiam li dancis mazurkon kun sinjorino Odincov. Vasilij Ivanovicx auxskultis lin, auxskultis, visxis la nazon, volvis la naztukon en ambaux manoj, tusis, malordigis la harojn kaj fine ne povis sin deteni kaj kisis la sxultron de Arkadio.

"Vi tute felicxigis min", diris li, ne cxesante rideti, "mi devas diri al vi, ke mi... adoras mian filon; pri mia edzino mi diros nenion: konata afero - patrino! Sed mi ne kuragxas esprimi al li miajn sentojn, cxar li ne amas tion. Li estas malamiko de cxiuj konfidencioj; multaj ecx riprocxas al li la severecon de lia karaktero kaj vidas en gxi signon de fiereco aux de sensenteco; sed tiajn homojn, kia li, oni ne povas mezuri per la ordinara ulno, cxu ne vere? Ekzemple, alia en lia loko cxiam rigardus la gepatran monujon; kaj li, cxu vi kredos? - neniam petis de ni troan kopekon, Dio scias tion."

"Li estas ne profitama, honesta homo", diris Arkadio.

"Jes, ne profitama. Kaj mi, Arkadio Nikolaicx, ne sole adoras lin, mi estas fiera pri li, kaj mia tuta ambicio konsistas en tio, ke iam en lia biografio estu skribitaj la jenaj vortoj: Filo de simpla regimenta kuracisto, kiu tamen frue divenis lin kaj sxparis nenion por lia eduko..."

La vocxo de la maljunulo estingigxis.

Arkadio premis lian manon.

"Kiel vi pensas", demandis Vasilij Ivanovicx post mallonga silento, "ne sur la medicina kampo li ja atingos la famon, kiun vi profetas al li?"

"Kompreneble, ne sur la medicina, kvankam ankaux tie li estos unu el la plej famaj scienculoj."

"Do sur kia kampo, Arkadio Nikolaicx?"'

"Malfacile estas diri tion nun, sed li estos fama."

"Li estos fama!" ripetis la maljunulo kaj dronis en medito.

"Arina Vlasievna ordonis peti, ke vi venu trinki teon", diris Anfisusxka, preterpasante kun grandega plado da maturaj framboj.

Vasilij Ivanovicx forskuis la mediton.

"Cxu oni preparis malvarman kremon por la framboj?"

"Jes."

"Malvarman, ne forgesu! Sen ceremonioj, Arkadio Nikolaicx, prenu pli multe. Kial Eugeno ne venas?"

"Mi estas cxi tie", eksonis la vocxo de Bazarov el la cxambro de Arkadio.

Vasilij Ivanovicx rapide sin turnis.

"Ahx! Vi volis viziti vian amikon; sed vi venis tro malfrue, amice, mi jam havis kun li longan interparolon. Nun ni iru trinki teon; la patrino nin vokas. A propos, mi devas interparoli kun vi."

"Pri kio?"

"Estas cxi tie kamparano, kiu estas malsana je iktero..."

"Tio estas je flavmalsano?"

"Jes, kronika kaj tre obstina. Mi donis al li centauxreon kaj hundodenton, mi konsilis al li mangxi karotojn, preni sodon; sed cxio ci estas paliativaj rimedoj; necesa estas io pli energia. Kvankam vi ridas la medicinon, mi estas certa, ke vi povas doni al mi bonan konsilon. Ni reparolos pri tio poste. Kaj nun ni iru trinki teon."

Vasilij Ivanovicx salte levigxis de la benko kaj ekkantis la versojn de "Roberto Diablo":

"La vin', la vin', la lud' kaj belulin'

Jen so... jen so... jen sola amo nia!"

"Rimarkinda viveco!" diris Bazarov, forirante de la fenestro. Venis la tagmezo. La suno bruligis de post la maldika vualo de seninterrompaj, blanketaj nuboj. Cxio silentis. Nur la kokoj bataleme kriis unu al alia en la vilagxo, ekscitante en cxiu auxskultanto strangan senton de dormemo kaj enuo. Ie alte sur la supro de arbo sonis kvazaux plorema alvoko la nesilentigxanta pepo de juna nizo. Arkadio kaj Bazarov kusxis en la ombro de malgranda fojna amaso, sterninte sub sin kelke da plenbrakoj da brue seka, sed ankoraux verda kaj bonodora herbo.

"Tiu tremolo", ekparolis Bazarov, "rememorigas al mi mian junecon. Gxi kreskas cxe la rando de kavo, kiu restis post iama brikejo. Mi estis tiam konvinkita, ke la kavo kaj tremolo posedas specialan talismanon: mi neniam enuis apud ili. Mi ne komprenis tiam, ke mi ne enuas tial, ke mi estas infano. Sed nun mi estas plenagxa, la talismano ne efikas plu."

"Kiom da tempo vi pasigis cxi tie entute?" demandis Arkadio.

"Du jarojn unu post la alia; poste ni venis cxi tien de tempo al tempo. Ni vivis vivon de nomadoj; ni plejparte vagis de unu urbo al alia."

"Cxi tiu domo ekzistas jam longe?"

"Jes. Gxin konstruis mia avo, la patro de mia patrino."

"Kiu li estis, via avo?"

Перейти на страницу:

Похожие книги

На льду
На льду

Эмма, скромная красавица из магазина одежды, заводит роман с одиозным директором торговой сети Йеспером Орре. Он публичная фигура и вынуждает ее скрывать их отношения, а вскоре вообще бросает без объяснения причин. С Эммой начинают происходить пугающие вещи, в которых она винит своего бывшего любовника. Как далеко он может зайти, чтобы заставить ее молчать?Через два месяца в отделанном мрамором доме Йеспера Орре находят обезглавленное тело молодой женщины. Сам бизнесмен бесследно исчезает. Опытный следователь Петер и полицейский психолог Ханне, только узнавшая от врачей о своей наступающей деменции, берутся за это дело, которое подозрительно напоминает одно нераскрытое преступление десятилетней давности, и пытаются выяснить, кто жертва и откуда у убийцы такая жестокость.

Борис Екимов , Борис Петрович Екимов , Камилла Гребе

Детективы / Триллер / Проза / Малые литературные формы прозы: рассказы, эссе, новеллы, феерия / Русская классическая проза