Arina Vlasievna estis vera tipo de la rusa malalta nobelaro de la tempo pasinta; sxi devus vivi antaux ducent jaroj en la malnovaj moskovaj tempoj. Sxi estis tre pia kaj sentema; sxi kredis je cxiuspecaj auxgurajxoj, signoj, kontrauxsorcxoj kaj songxoj; sxi kredis je la "jurodivi" (Rim. de trad: Duonfrenezaj vagantaj antauxdiristoj), hejmaj kaj arbaraj spiritoj, malbonaj renkontoj, malbonaj okuloj, popolaj medikamentoj, sankta salo, baldauxa fino de la mondo, sxi kredis, ke se en la tago de Pasko dum la nokta diservo la kandeloj ne estingigxas, la poligono donos bonan rikolton, kaj ke la fungo ne kreskas plu, kiam gxin vidis homa okulo; sxi kredis, ke la diablo amas resti tie, kie estas multe da akvo, ke cxiu hebreo havas sur la brusto sangan makulon; sxi timis la musojn, viperojn, ranojn, paserojn, hirudojn, malvarman akvon, trablovon, cxevalojn, karpojn, flavrugxajn homojn kaj nigrajn katojn kaj opiniis la grilojn kaj hundojn malpuraj estajxoj; sxi mangxis nek bovidajxon, nek kolombojn, nek kankrojn, nek fromagxon, nek asparagojn, nek heliantajn tuberojn, nek leporojn, nek akvomelonojn, cxar distrancxita akvomelono rememorigas la kapon de Johano Baptisto; pri la ostroj sxi parolis ne alie ol kun tremo; sxi amis bone mangxi, kaj severe fastis; dormis dek horojn cxiutage, kaj tute ne kusxigxis, kiam Vasilij Ivanovicx havis kapdoloron; sxi legis neniun libron ekster "Aleksis, aux kabano en arbaro", skribis ne pli multe ol unu, du leterojn en jaro kaj sciis tre bone konfiti kaj sekigi fruktojn, kvankam sxi nenion tusxis per la propraj manoj kaj entute ne volonte sin movis de sia loko. Arina Vlasievna estis tre bona kaj en sia speco tute ne malsagxa. Sxi sciis, ke estas en la mondo sinjoroj, kiuj devas ordoni kaj simpla popolo, kiu devas obei, kaj tial sxi ne malsxatis la servutecon kaj la salutojn gxis la tero; sed kun la subuloj sxi agis amike kaj delikate, preterlasis neniun almozulon sen helpo, kaj neniam kondamnis iun, kvankam iafoje sxi klacxis. En sia juneco sxi estis beleta, ludis fortepianon kaj iom parolis france; sed dum la multjaraj vojagxoj de sia edzo, kun kiu sxi edzinigxis kontraux sia volo, sxi grasigxis kaj forgesis la muzikon kaj la francan lingvon. Sxi amis sian filon kaj neesprimeble timis lin; la administradon de la bieno sxi transdonis al la edzo kaj lasis al li plenan liberecon; sxi gxemis, svingis rifuze la naztukon kaj pro timo levis pli kaj pli alte la brovojn, kiam sxia maljunulo komencis paroli pri la projektataj reformoj kaj pri siaj planoj. Sxi estis nefidema, cxiam atendis ian grandan malfelicxon kaj tuj ploris, kiam sxi rememoris ion malgxojan. Nun tiaj virinoj komencas esti maloftaj. Dio scias, cxu oni devas gxoji pro tio!
Cxapitro XXI
Levigxinte de la lito, Arkadio, malfermis la fenestron, kaj la unua objekto, kiun renkontis lia rigardo, estis Vasilij Ivanovicx. En buhxara negligxa vesto, zonita per naztuko, la maljunulo diligente fosis en la gxardeno. Li rimarkis sian junan gaston kaj sin apogante sur la fosilo, ekkriis:
"Bonan sanon! Kiel vi dormis?"
"Bonege", respondis Arkadio.
"Mi, kiel vi vidas, kvazaux Cincinnatus, mi preparas bedon por auxtunaj rapoj. Ni vivas en tempo - estu benata Dio! - en kiu cxiu devas akiri panon per la propraj manoj; oni ne povas kalkuli je la aliaj: cxiu devas labori mem. Oni vidas nun, ke Jean Jacques Rousseaux estas prava. Antaux duonhoro, kara gasto, vi vidus min en tute alia situacio. Al kamparanino, kiu plendis pri premo - tiel ili nomas la disenterion - mi... kiel esprimi tion... mi enversxis opion; al alia mi eltiris denton. Mi proponis al sxi eterizon... sed sxi ne konsentis. Cxion cxi mi faras gratis an amatior (senpage kiel amatoro.). Cetere, tio estas por mi ordinara afero: mi ja estas plebano, homo novus, mi ne havas blazonon, kiel mia kara edzino... Vi volas eble veni cxi tien, por enspiri antaux la teo la matenan fresxecon?"
Arkadio iris al li.
"Ankoraux unu fojon, bonvenon!" diris Vasilij Ivanovicx, almetante militiste la manon al la makulita vertcxapeto, kovranta lian kapon. "Mi scias, ke vi kutimis al la lukso, plezuroj, sed ankaux la grandaj de nia mondo ne malsxatas pasigi iom da tempo sub la tegmento de kabano."
"Kiel vi povas min nomi granda de nia mondo? Ankaux mi al la lukso tute ne kutimis."
"Permesu, permesu", respondis Vasilij Ivanovicx kun gxentila gesto. "Kvankam nun mi jam apartenas al la arhxivo, mi multon iam vidis en la mondo, mi rekonas birdon per gxia flugo. Mi estas ankaux iom psikologo kaj fizionomiisto. Se mi ne posedus cxi tiun arton - mi kuragxas tiel gxin nomi - mi antaux longe pereus; oni dispremus min, malaltan homon. Mi diros al vi sen komplimentoj: la amikeco, kiun mi rimarkas inter vi kaj mia filo, sincere gxojigas min. Mi jxus vidis lin; laux sia kutimo, kiun vi certe konas, li levigxis tre frue kaj promenas tra la cxirkauxajxo. Pardonu mian scivolon: vi jam longe konas mian Eugenon?"
"De la lasta vintro."