Читаем Patroj kaj filoj полностью

"En nia gubernio?... Cetere, sinjoroj, vi konas pli bone la aferon ol ni; ni ne povas sekvi vin! Vi ja venis, por nin anstatauxi. Ankaux en mia tempo humoralisto Hoffmann, Brown kun sia vitalismo, sxajnis tre ridindaj, tamen ili iam faris grandan bruon en la mondo. Iu nova anstatauxis cxe vi Rademacxer'on kaj vi admiras lin, kaj post dudek kvin jaroj vi, eble, ridos ankaux tiun."

"Por vin konsoli, mi diros al vi", interrompis Bazarov, "Cxe ni nun entute ridas la medicinon kaj akceptas neniun auxtoritaton."

"Kiel? Vi ja volas esti kuracisto?"

"Unu ne malhelpas la alion."

Vasilij Ivanovicx turnis sian mezan fingron en la pipo, kie restis ankoraux iom da varmega cindro.

"Eble, eble; mi ne disputos kun vi. Kiu mi estas? Ekskuracisto, regimenta, volatou (voila tout: jen cxio), kaj jen nun mi farigxis agronomo. Mi servis en la brigado de via avo", li sin ree turnis al Arkadio, "jes, jes, ne malmulte mi vidis dum mia vivo. Kaj en kiaj societoj mi estis, kiajn homojn mi renkontis! Mi, la sama mi, kiun nun vi vidas antaux vi, mi palpis la pulson de la princo Witgenstein kaj de Zukovski! La virojn de la dekkvara de decembro, en la suda armeo (Vasilij Ivanovicx plensignife kunprenis la lipojn), mi konis cxiujn. Cetere, mi ne miksis min en la konspiron; mia afero estas la lanceto kaj nenio plu! Via avo estis respektinda homo, vera militista viro."

"Li estis vera sxtipo, konfesu", diris malrapide Bazarov.

"Ah, Eugeno, kiajn esprimojn vi uzas! Mi petas vin... Certe, generalo Kirsanov ne apartenis..."

"Lasu lin!" interrompis, Bazarov. "Proksimigxante cxi tien, mi kun plezuro rigardis vian betulan arbaron, gxi bele kreskis."

Vasilij Ivanovicx vivigxis.

"Kaj kiam vi vidos nian gxardenon! Mi mem plantis cxiun arbon. Ni havas fruktojn, berojn kaj diversajn medicinajn herbojn. Diru, junuloj, kion vi volas, tamen Paracelsus diris sanktan veron: in herbis verbis et lapidibus (En herboj estas vortoj kaj sxtonoj). Kiel vi scias, mi forlasis la praktikon, tamen du, tri fojojn en semajno mi devas reveni al mia malnova metio. Oni venas por peti konsilon, mi ja ne povas forpeli ilin. Iafoje mizeruloj petas helpon. Cetere, estas neniu kuracisto en la tuta regiono. Mi havas najbaron, eks-majoron, kiu ankaux sin okupas per la kuracado. Mi demandis, cxu li studis la medicinon? Oni respondis al mi: ne, li ne studis, li kuracas pro filantropio... Ha, ha, ha, pro filantropio! Kiel tio placxas al vi? Ha, ha, ha!"

"Fedka, plenigu mian pipon", severe diris Bazarov.

"Ni havas cxi tie ankoraux alian doktoron", dauxrigis Vasilij Ivanovicx kun obstino; "li venas foje al malsanulo, kaj la malsanulo jam ad patres (Al la prapatroj = mortis); oni ne enlasis la doktoron, dirante, ke oni ne plu bezonas lin. La doktoro tion ne antauxvidis, konfuzi gxis kaj demandis: 'Cxu la malsanulo singultis antaux la morto?' - 'Jes.' - 'Tre forte!' - 'Jes, tre forte.' - 'Bone', respondis la doktoro kaj forveturis. Ha, ha, ha!"

La maljunulo sola ridis; Arkadio esprimis rideton per sia mieno. Bazarov nur enspiris fumon. La interparolo dauxris tiamaniere cxirkaux unu horon. Arkadio dume iris en sian cxambron, kiu estis simple antauxcxambro de la vaporbanejo, sed tre agrabla kaj pura. Fine venis Tanjusxa kaj anoncis, ke la tagmangxo estas preta.

Vasilij Ivanovicx levigxis la unua.

"Ni iru, sinjoroj! Pardonu grandanime, se mi enuigis vin. Eble mia mastrino kontentigos vin pli bone, ol mi." La tagmangxo, kvankam rapide farita, estis tre bona, ecx abunda; nur la vino lasis ion por deziri: la preskaux nigra ksereso, acxetita de Timofeicx de komercisto, lia konato, odoris kupron aux kolofonon - ne eble estis distingi; krom tio la musxoj estis forte tedaj. Ordinare juna knabo, korta servisto, forpelis ilin per granda verda brancxeto, sed tiun cxi fojon Vasilij Ivanovicx forsendis lin, timante la malaprobon de la junaj progresuloj. Arina Vlasievna trovis tempon por sin feste vesti; sxi surmetis altan kufon kun silkaj rubandoj kaj bluan galon kun surpentritaj floroj. Sxi ree ekploris, rigardante Enjugan, sed la edzo ne bezonis admoni sxin: sxi mem tuj visxis la larmojn por ne makuli la galon. Mangxis nur la junuloj; la gemastroj jam antaux longe tagmangxis. Servis Fedka, kiun forte gxenis la botoj, helpis lin gxiba virino kun vira vizagxo, nomita Anfisusxka, kiu administris la provizejon, la hejmajn birdojn kaj estis samtempe lavistino. Vasilij Ivanovicx dum la tuta tagmangxo promenis en la cxambro kaj kun perfekte felicxa, ecx radianta vizagxo parolis pri la dangxeroj, kiujn li antauxvidis de la politiko de Napoleono kaj de la komplikita itala problemo. Arina Vlasievna ne vidis Arkadion, ne regalis lin; apogante sur la pugno sian rondan vizagxon, al kiu la plenaj, cxerizkoloraj lipoj, la denaskaj makuloj sur la vangoj kaj super la brovoj, donis tre bonkoran esprimon, sxi ne deturnis de la filo la okulojn kaj sencxese sopiris; sxi mortadis pro la deziro ekscii, por kiel longe li venis, sed sxi timis demandi lin. Se li diros: por du tagoj, pensis sxi kaj sxia koro batis dolore.

Перейти на страницу:

Похожие книги

На льду
На льду

Эмма, скромная красавица из магазина одежды, заводит роман с одиозным директором торговой сети Йеспером Орре. Он публичная фигура и вынуждает ее скрывать их отношения, а вскоре вообще бросает без объяснения причин. С Эммой начинают происходить пугающие вещи, в которых она винит своего бывшего любовника. Как далеко он может зайти, чтобы заставить ее молчать?Через два месяца в отделанном мрамором доме Йеспера Орре находят обезглавленное тело молодой женщины. Сам бизнесмен бесследно исчезает. Опытный следователь Петер и полицейский психолог Ханне, только узнавшая от врачей о своей наступающей деменции, берутся за это дело, которое подозрительно напоминает одно нераскрытое преступление десятилетней давности, и пытаются выяснить, кто жертва и откуда у убийцы такая жестокость.

Борис Екимов , Борис Петрович Екимов , Камилла Гребе

Детективы / Триллер / Проза / Малые литературные формы прозы: рассказы, эссе, новеллы, феерия / Русская классическая проза