Читаем Patroj kaj filoj полностью

Cetere, li iafoje petis permeson cxeesti la eksperimentojn de Bazarov kaj foje li ecx proksimigis sian parfumitan kaj zorge lavitan vizagxon al la mikroskopo: li volis vidi, kiel diafana infuzorio glutas verdan polveron, kiel gxi turnas kaj returnas gxin per iaj rapidmovaj pugnetoj, kiuj estis fiksitaj en gxia gorgxo. Multe pli ofte ol la frato vizitis Bazarovon Nikolao Petrovicx; li venus cxiutage por "lerni", kiel li nomis tion, sed la zorgoj pri la bieno vokis lin aliloken. Li ne gxenis la junan esploranton de la naturo: li sidigxis ie en angulo de l' cxambro kaj rigardis atente, iafoje permesante al si singardan demandon. Dum la tag- kaj vespermangxoj, li penis direkti la interparolon al la fiziko, geologio aux hxemio, cxar cxiuj aliaj problemoj, ecx la agronomiaj, superflue estas diri tion pri la politikaj - povis konduki se ne al akraj disputoj, almenaux al reciproka nekontenteco. Nikolao Petrovicx divenis, ke la malamo de lia frato al Bazarov tute ne malgrandigxis. Negrava okazo, inter multaj aliaj, konfirmis liajn supozojn. La hxolero komencis sin montri en la regiono kaj ecx forrabis du homojn de Marino. Nokte Pauxlo Petrovicx havis suficxe fortan atakon. Li suferis gxis la mateno, sed ne sercxis helpon en la arto de Bazarov. Renkontinte lin en la sekvinta tago, al la demando de Bazarov, kial li ne alvokis lin, Pauxlo Petrovicx, tute pala ankoraux, sed jam zorge kombita kaj razita, respondis: "Vi ja mem diris, kiel mi memoras, ke vi ne kredas je la medicino?"

Tiel pasis tagoj. Bazarov laboris persiste kaj malgaje... sed estis en la domo de Nikolao Petrovicx estajxo, al kiu kvankam li ne malfermis sian koron, kun kiu tamen li volonte parolis... Tiu estajxo estis Fenicxka.

Li renkontis sxin ordinare frumatene, en la gxardeno aux en la korto; en sxian cxambron li ne eniris, ankaux sxi nur unu fojon proksimigxis al lia pordo por demandi, cxu oni povas bani Mitjan aux ne? Sxi ne nur fidis al li, ne nur ne timis lin, sxi ecx sentis sin en lia cxeesto pli libera kaj sengxena, ol kun Nikolao Petrovicx. Malfacile estus diri, kia estis la kauxzo de tio, eble sxi senkonscie sentis en Bazarov foreston de cxio nobela, de cxio pli alta, kio allogas kaj timigas. Por sxiaj okuloj li estis bonega kuracisto kaj simpla homo. Ne gxenata de lia cxeesto, sxi sin okupis per sia infano, kaj foje, sentante kapturnon kaj kapdoloron, sxi akceptis de liaj manoj kuleron da medikamento. En la cxeesto de Nikolao Petrovicx sxi ne estis tiel intima kun Bazarov; sxi faris tion ne pro ruzo, sed pro ia sento de konveneco. Pauxlon Petrovicx sxi timis nun pli forte ol iam ajn; de iom da tempo li komencis observi sxin kaj neatendite aperadis, kvazaux li elkreskis el la tero post sxia dorso en sia angla kostumo, kun senmova penetrema rigardo kaj kun la manoj en la posxoj. "Malvarmon li versxas sur min", plendis Fenicxka al Dunjasxa, kaj la knabino responde al sxi sopiris kaj pensis pri alia "sensenta" homo. Bazarov, tute ne suspektante tion, fari gxis la kruela tirano de sxia koro.

Bazarov placxis al Fenicxka, sed ankaux sxi placxis al li. Ecx lia vizagxo sxangxigxis, kiam li parolis al sxi: sxi farigxis serena, preskaux bona, kaj kun lia ordinara sengxeneco kunigxis sxerca atentemo. Fenicxka plibeligxis kun cxiu tago. Ekzistas epoko en la vivo de la junaj virinoj, kiam ili subite komencas disvolvigxi kaj flori, kiel la someraj rozoj; tia epoko venis por Fenicxka. Cxio kunhelpis tion, ecx la tiama julia varmego. En sia malpeza, blanka vesto, sxi mem sxajnis pli blanka kaj pli malpeza: la suno ne brunigis sxian vizagxon, kaj la varmego, kontraux kiu sxi ne povis sin sxirmi, delikate rugxigis sxiajn vangojn kaj orelojn, kaj versxante dolcxan maldiligentecon en sxian tutan korpon, brilis kiel sopira dormemo en sxiaj belaj okuloj. Sxi apenaux povis pasxi, kaj sencxese sopiris kaj plendis kun komika senforteco.

"Vi devus pli ofte vin bani", diris al sxi Nikolao Petrovicx. Li arangxis grandan, kovritan per tolo, banejon en tiu el la lagetoj, kiu ankoraux ne tute sekigxis.

"Ah, Nikolao Petrovicx! Antaux ol mi atingos la lageton, mi mortos, aux mi mortos sur la revena vojo. Ni ne havas ombron en la gxardeno."

"Jes, vere, ni ne havas ombron", respondis Nikolao Petrovicx kaj frotis siajn brovojn.

Foje, je la sepa horo matene, Bazarov, revenante de la promeno, trovis Fenicxkan en la siringa lauxbo, kiu jam antaux longe perdis la florojn, sed estis ankoraux densa kaj verda. Sxi sidis sur la benko, kiel ordinare, kun blua tuko sur la kapo; apud sxi kusxis faske la rugxaj kaj blankaj rozoj, ankoraux malsekaj pro la roso.

"Ah, Eugeno VasiIicx!" diris sxi kaj levis iom la randon de la tuko, por ekrigardi lin; sxia mano nudigxis gxis la kubuto. "Kion vi faras cxi tie?" demandis Bazarov, sidigante apud sxi, "bukedon?"

"Jes, por gxin meti sur la tablon por la matenmangxo. Nikolao Petrovicx amas tion."

"Sed ne baldaux ankoraux oni matenmangxos. Kia amaso da floroj!"

Перейти на страницу:

Похожие книги

На льду
На льду

Эмма, скромная красавица из магазина одежды, заводит роман с одиозным директором торговой сети Йеспером Орре. Он публичная фигура и вынуждает ее скрывать их отношения, а вскоре вообще бросает без объяснения причин. С Эммой начинают происходить пугающие вещи, в которых она винит своего бывшего любовника. Как далеко он может зайти, чтобы заставить ее молчать?Через два месяца в отделанном мрамором доме Йеспера Орре находят обезглавленное тело молодой женщины. Сам бизнесмен бесследно исчезает. Опытный следователь Петер и полицейский психолог Ханне, только узнавшая от врачей о своей наступающей деменции, берутся за это дело, которое подозрительно напоминает одно нераскрытое преступление десятилетней давности, и пытаются выяснить, кто жертва и откуда у убийцы такая жестокость.

Борис Екимов , Борис Петрович Екимов , Камилла Гребе

Детективы / Триллер / Проза / Малые литературные формы прозы: рассказы, эссе, новеллы, феерия / Русская классическая проза