Читаем Patroj kaj filoj полностью

"Mi konsentas. Sed ekzistas rimedo por eviti cxi tiun malagrablan akuzon. Ni ne havos sekundantojn, sed ni povas havi atestanton."

"Nome kiun? permesu demandi vin."

"Petron."

"Kiun Petron?

"La lakeon de via frato. Li estas homo, staranta sur la nivelo de la moderna progreso, kaj plenumos sian rolon kun la tuta comme il fauxt" (kiel decas), necesa en tiaj okazoj."

"Sxajnas al mi, ke vi sxercas, estimata sinjoro."

"Tute ne. Konsiderinte mian proponon, vi venos al la konkludo, ke gxi estas plena de prudento kaj simpleco. Oni ne povas kasxi alenon en sako, kaj mi prenas sur min prepari lin konforme al la cirkonstanco kaj alkonduki lin al la kampo de la batalo."

"Vi dauxrigas la sxercon", diris Pauxlo Petrovicx, levigxante de la segxo. "Sed post la afabla preteco, kiun vi jxus montris, mi ne havas la rajton fari malfacilajxojn... Do cxio estas arangxita... Cxu vi posedas pistoletojn?"

"Por kio mi havus ilin, Pauxlo Petrovicx, mi ne estas militisto."

"En tia okazo mi proponas al vi miajn. Vi povas kredi al mi, ke jam dum kvin jaroj mi ne uzis ilin."

"Jen trankviliga novajxo."

Pauxlo Petrovicx prenis sian bastonon...

"Nun, estimata sinjoro, restas nur danki vin kaj vin lasi al viaj okupoj. Mi havas la honoron adiauxi vin."

"Gxis agrabla revido, mia estimata sinjoro", diris Bazarov, akompanante la gaston al la pordo.

Pauxlo Petrovicx eliris kaj Bazarov staris momenton antaux la pordo kaj subite ekkriis: "La diablo min prenu! Kiel bele kaj kiel malsagxe! Kian komedion ni ludis! Instruitaj hundoj tiel dancas sur la postaj piedoj. Sed ne eble estis rifuzi; alie li ekbatus min kaj tiam... (Bazarov paligxis cxe cxi tiu penso; lia tuta fiereco eksplodis). Tiam mi sufokus lin, kiel katidon." Li revenis al sia mikroskopo, sed lia koro estis ekscitita, kaj la trankvileco, necesa por la observoj, malaperis. Li vidis nin hodiaux - pensis li - sed cxu li volas esti defendanto de l' frato? Cetere, tiom da krio pro unu kiso? Cxi tie estas kasxita io alia. Cxu li mem amas sxin? Kompreneble, li amas; tio estas klara, kiel la tago. "Kia impliko! Malbela afero!" diris li fine, "malbela, de kiu ajn flanko oni gxin rigardas. Unue, oni devos submeti sian frunton al la kugloj kaj en cxiu okazo forveturi; poste... Arkadio... kaj la bonulo Nikolao Petrovicx. Malbela, malbela afero."

La tago pasis ankoraux pli trankvile kaj malrapide ol ordinare. Fenicxka kvazaux malaperis de la mondo; sxi sidis en sia cxambro, kiel muso en sia truo. Nikolao Petrovicx havis embarasitan mienon. Oni sciigis al li, ke en lia tritiko, sur kiu li fondis grandajn esperojn, aperis lolo. Pauxlo Petrovicx premegis cxiujn, ecx Prokoficxon, per sia glacia afableco. Bazarov komencis skribi leteron al sia patro, sed dissxiris gxin kaj jxetis sub la tablon. Se mi mortos, ili ekscios, pensis li; sed mi ne mortos. Ne, ankoraux longe mi vagos en la mondo. Li ordonis al Petro, ke li venu al li en la morgauxa tago, cxe la tagigxo, por tre grava afero; Petro imagis, ke li volas preni lin kun si Peterburgon. Bazarov kusxigxis malfrue, la tutan nokton turmentis lin strangaj songxoj... Sinjorino Odincov rondiris antaux li, sxi estis samtempe lia patrino, sxin sekvis katino kun nigraj etaj lipharoj, tiu katino estis Fenicxka; Pauxlo Petrovicx aperis en la formo de granda arbaro, kaj tamen li devis dueli kontraux li.

Petro vekis lin je la kvara horo; li tuj sin vestis kaj eliris kun li. La mateno estis bela kaj fresxa; malgrandaj, multkoloraj nubetoj kovris kvazaux per siaj viloj la hele bluan cxielon; eta roso tremis sur la folioj kaj herboj, argxente brilis sur la araneaj retoj; la malseka, malhela tero, sxajne, ankoraux konservis postesignojn de la matenrugxo; de la tuta cxielo la alauxdoj versxis siajn kantojn. Bazarov atingis la arbaron, sidigxis en la ombro cxe gxia rando kaj nur tiam sciigis al Petro, kian servon li atendas de li. La civilizitan lakeon ekregis morta timo; sed Bazarov trankviligis lin per la certigo, ke li devos fari nenion pli, ol stari flanke kaj rigardi de malproksime, kaj ke li submetas sin al neniu respondeco.

"Sed pripensu", aldonis li, "kian gravan rolon vi ludos!"

Petro disetendis la manojn, mallevis la kapon kaj kun verda vizagxo sin apogis sur betulo.

La vojo de Marino arke cxirkauxis la arbaron; subtila polvo kusxis sur gxi, ankoraux de la hierauxa tago ne tusxita de rado aux piedo. Bazarov nevole direktis sian rigardon sur cxi tiun vojon, desxiris kaj mordis herbon kaj sencxese ripetis al si: "Kia sensencajxo!"' La matena malvarmeto devigis lin kelke da fojoj ektremi... Petro malgaje ekrigardis lin, sed Bazarov nur ekridetis: li ne timis.

Cxevalaj pasxoj eksonis sur la vojo... Kamparano aperis de post la arboj. Li pelis antaux si du cxevalojn, kies piedoj estis ligitaj, kaj preterpasante Bazarovon, iel strange ekrigardis lin, ne demetante la cxapon, kio konfuzis Petron kiel malbona antauxsigno. Jen ankaux li frue levigxis, pensis Bazarov, sed almenaux por utila afero; kaj ni?

Перейти на страницу:

Похожие книги

На льду
На льду

Эмма, скромная красавица из магазина одежды, заводит роман с одиозным директором торговой сети Йеспером Орре. Он публичная фигура и вынуждает ее скрывать их отношения, а вскоре вообще бросает без объяснения причин. С Эммой начинают происходить пугающие вещи, в которых она винит своего бывшего любовника. Как далеко он может зайти, чтобы заставить ее молчать?Через два месяца в отделанном мрамором доме Йеспера Орре находят обезглавленное тело молодой женщины. Сам бизнесмен бесследно исчезает. Опытный следователь Петер и полицейский психолог Ханне, только узнавшая от врачей о своей наступающей деменции, берутся за это дело, которое подозрительно напоминает одно нераскрытое преступление десятилетней давности, и пытаются выяснить, кто жертва и откуда у убийцы такая жестокость.

Борис Екимов , Борис Петрович Екимов , Камилла Гребе

Детективы / Триллер / Проза / Малые литературные формы прозы: рассказы, эссе, новеллы, феерия / Русская классическая проза