La interparolo de Anna Sergeevna kun Bazarov dauxris ne longe. Sxi komencis mediti, respondis distrite kaj fine proponis al li transiri en la salonon, kie ili trovis la princidinon kaj Katjan.
"Kie estas Arkadio Nikolaicx?" demandis la mastrino. Eksciinte, ke li malaperis jam antaux pli ol unu horo, sxi sendis sercxi lin.
Ne baldaux oni trovis lin: li sin kasxis en la densajxo de la gxardeno kaj apoginte la mentonon sur la krucitaj manoj, li dronis en meditoj. Profundaj kaj gravaj estis la meditoj, sed ne malgxojaj. Li sciis, ke Anna Sergeevna sidas sola kun Bazarov, sed li ne sentis jxaluzon, kiel iam; kontrauxe, lia vizagxo pli kaj pli serenigxis; sxajnis, ke li miras pro io, gxojas kaj decidigxis al io.
Cxapitro XXVI
La edzo de Anna Sergeevna ne amis novajxojn, sed li cxiam estis preta akcepti "la fantazion de la nobligita gusto", kaj tial li konstruis en sia gxardeno, inter la varmigejo kaj la lageto ion de la speco de greka portiko el rusaj brikoj. En la posta, senfenestra muro de la portiko aux galerio estis faritaj ses nicxoj por statuoj, kiujn sinjoro Odincov intencis venigi el la eksterlando.
La statuoj devis prezenti: la Izolecon, Silenton, Mediton, Melankolion, Hontemon kaj Sentemon. Unu el la statuoj, la diinon de la Silento, kun fingro sur la lipoj, oni venigis kaj starigis; sed en la sama tago la kortaj buboj derompis gxian nazon; kvankam najbara stukisto prenis sur sin fari al gxi nazon, duoble pli belan ol la antauxa, Odincov ordonis forporti gxin, kaj oni gxin metis en angulon de l' drasxejo, kie gxi staris longajn jarojn, ekscitante teruron de la supersticxemaj kamparaninoj. La antauxa parto de la portiko jam longe estis kovrita de densa arbetajxo: nur la kapiteloj de la kolonoj superstaris la seninterrompan verdajxon. En la portiko, ecx tagmeze, estis malvarmete. Anna Sergeevna ne amis viziti cxi tiun lokon de la tago, kiam sxi ekvidis tie vipuron; sed Katja ofte venis sidigxi sur la malgranda sxtona benko, metita sub unu el la nicxoj. Cxirkauxita de la fresxeco kaj ombro, sxi legis, laboris, aux sin donis al la sento de plena silento, kiu, kredeble, estas konata de cxiu, kaj kies cxarmo konsistas en apenaux konscia kaj silenta sxtelobservo de la vasta ondo de l' vivo, sencxese ruligxanta cxirkaux ni kaj en ni mem.
En la sekvinta tago Katja sidis sur sia amata benko kaj apud sxi sidis ree Arkadio. Sxi cedis al liaj petoj, iri kun li en la "portikon".
Gxis la matenmangxo restis cxirkaux unu horo; la varmega tago jam estis anstatauxanta la rosplenan matenon. La vizagxo de Arkadio konservis la hierauxan esprimon, sur tiu de Katja estis legebla embaraso. Sxia fratino, tuj post la teo, alvokis sxin en sian kabineton kaj antauxe karesinte sxin, kio cxiam iom timigis Katian, konsilis al sxi esti pli singarda kun Arkadio, kaj precipe eviti, resti sola kun li, cxar tion jam rimarkis la onklino kaj la tuta domo. Krom tio, jam en la antauxtago vespere Anna Sergeevna estis malbonhumora; kaj Katja mem sentis konfuzon, kvazaux konfesante sian kulpon. Cedante al la peto de Arkadio, sxi diris al si, ke tio estos lastfoje.
"Katerino Sergeevna", ekparolis li sengxene kaj samtempe timeme, "de la tempo, kiam mi havas la honoron vivi kun vi sub la sama tegmento, mi parolis kun vi pri multaj aferoj, tamen restis unu tre grava por mi... demando, kiun mi neniam tusxis. Vi diris hieraux, ke oni sxangxis min cxi tie", aldonis li, sercxante kaj evitante la rigardon de Katja, demande fiksitan sur li. "Efektive, mi sxangxigxis en multaj rilatoj, kaj tion vi scias pli bone, ol iu ajn, vi, al kiu mi, en la realeco, sxuldas tiun cxi sxangxon."
"Mi?... Al mi?..." diris Katja.
"Mi ne estas plu la tromemfida knabo, kia mi venis cxi tien", dauxrigis Arkadio, "ne vane pasis mia dudek-tria jaro; kiel antauxe mi deziras esti utila, mi deziras oferi cxiujn miajn fortojn al la vero; sed mi ne plu sercxas miajn idealojn tie, kie mi sercxis ilin antauxe; ili aperas antaux mi... multe pli proksime. Gxis hodiaux mi ne komprenis min, mi prenis sur min taskojn, kiuj superas miajn fortojn... Miaj okuloj antaux nelonge malfermigxis dank' al unu sento... Miaj esprimoj estas ne tute klaraj, sed mi esperas, ke vi komprenos min..."
Katja respondis nenion, sed cxesis rigardi Arkadion.
"Mi pensas", dauxrigis li pli kortusxita, kaj fringo super li inter la folioj de betulo senzorge kantis sian kanton, "mi pensas, ke estas devo de cxiu honesta homo esti tute sincera... por tiuj... tiuj homoj, kiuj... unuvorte por la homoj, kiuj estas al li karaj, kaj tial mi... mi intencas..." Sed tie cxi la elokventeco tute forlasis Arkadion; li implikigxis, konfuzigxis kaj estis devigita iom silenti; la okuloj de Katja estis cxiam mallevitaj. Sxajnis, ke sxi ne komprenas, kien li kondukas cxion cxi kaj atendis ion.