"Adiaux, frato!" diris li al Arkadio, jam sidigxinte en la veturilo kaj montrante paron da monedoj, kiuj sidis unu apud la alia sur la tegmento de la stalo, li aldonis: "Jen modelo por vi!"
"Kion tio signifas?" demandis Arkadio.
"Kion? Cxu vi estas tiel malforta en la natursciencoj? Cxu vi forgesis, ke la monedo estas la plej estiminda birdo, kiu sxatas la familian vivon! Imitu gxin!... Adiaux, signor!" (sinjoro) La veturilo ekkrakis kaj forruligxis.
Bazarov diris la veron. Parolante vespere kun Katja, Arkadio tute forgesis pri sia majstro. Li jam komencis sin submeti al sxi, Katja sentis tion kaj ne miris. Li intencis en la sekvanta tago veturi Marinon, al Nikolao Petrovicx. Anna Sergeevna ne volis gxeni Arkadion kaj Katjan kaj nur pro la konveneco ne lasis ilin tro longe solaj. Sxi grandanime forigis de ili la princidinon, kiun la novajxo pri la estonta edzigxo incitis kaj plorigis. En la komenco Anna Sergeevna timis, ke la spektaklo de ilia felicxo sxajnos al sxi mem iom malagrabla; sed tute alie okazis; la spektaklo ne lacigis sxin; gxi interesis sxin, fine kortusxis. Anna Sergeevna gxojis kaj samtempe malgxojis pro tio. Sxajnas, ke Bazarov estas prava, pensis sxi. La scivolemo, sole la scivolemo, la amo al la trankvileco, la egoismo... "Infanoj", diris sxi vocxe, "cxu la amo estas afekta sento?" Sed nek Katja, nek Arkadio komprenis sxin. Ili evitis sxin; la interparolo, nevole auxdita, ne forlasis iliajn kapojn. Cetere, Anna Sergeevna baldaux trankviligis ilin; kaj tio ne estis malfacila por sxi: sxi mem trankviligxis.
Cxapitro XXVII
La reveno de Bazarov tiom pli gxojigis liajn maljunajn gepatrojn, ke ili tute ne atendis gxin. Arina Vlasievna estis tiel ekscitita kaj tiom kuris tra la domo, ke Vasilij Ivanovicx komparis sxin kun "perdrikino"; la malgranda trenajxo de sxia mallonga kaftano efektive faris sxin simila al birdo. Vasilij Ivanovicx mem nur murmuris pro plezuro, mordis la sukcenan ekstremon de sia longa pipo, aux preninte sian kolon per la fingroj, li turnis la kapon, kvazaux provante, cxu gxi estas bone sxrauxbita, kaj subite largxe malfermis la busxon, ridante senbrue. "Mi venas al vi por plenaj ses semajnoj, mia maljunulo", diris al li Bazarov; "mi volas labori, ne malhelpu min, mi vin petas."
"Vi forgesos mian fizionomion, jen kiel mi malhelpos vin!" respondis Vasilij Ivanovicx.
Li plenumis sian promeson. Lokinte la filon, kiel antauxe, en sian kabineton, li preskaux sin kasxis de li kaj la edzinon li detenis de cxiu superflua esprimo de sxiaj amaj sentoj. "Ni, mia maljuna", diris li al sxi, "dum la unua gastado de Enjusxka, lin iom tedis; nun ni devas esti pli prudentaj." Arina Viasievna konsentis kun la edzo, sed sxi ne multe gajnis, cxar sxi vidis la filon nur cxe la tablo kaj definitive timis ekparoli al li. "Enjusxenka!" iafoje diras sxi al li kaj Eugeno ne havas ankoraux la tempon sin turni, kiam sxi jam turnas la lacxojn de sia triksaketo kaj murmuretas: "Nenio, tio estas nenio!" kaj poste sxi iras al Vasilij Ivanovicx kaj apoginte la vangon sur la mano:
"Kiel ni povas ekscii, kion Enjusxa preferus hodiaux por la tagmangxo, barcxon aux sxcxi (speco de brasika supo)?" - "Kial vi mem ne demandis lin?" - "Mi timas tedi lin."
Cetere, Bazarov mem baldaux cxesis sin sxlosi, la febro de laboro forlasis lin kaj estis anstatauxata de malgaja enuo kaj silenta maltrankvilo. Stranga laceco estis rimarkebla en cxiuj liaj movoj; ecx lia pasxmaniero, firma kaj rapide kuragxa, sxangxigxis. Li cxesis promeni sola kaj komencis sercxi societon; li trinkis teon en la salono, vagis en la legoma gxardeno kun Vasilij Ivanovicx kaj fumis kun li la pipon "de la silento"; foje li ecx demandis pri la patro Alekso. Komence cxi tiu sxangxo gxojigis lian patron, sed lia gxojo ne estis longedauxra. "Enjusxa cxagrenas min", li plendis konfidencie al la edzino, "li ne estas malkontenta aux kolera, mi ecx preferus tion, sed li estas cxagrenita, malgxoja: tio estas terura. Li silentas, mi preferus, ke li insultu nin; li malgrasigxas, la koloro de lia vizagxo estas malbona." - "Dio Sinjoro!" murmuretis la maljunulino, "mi pendigus al li saketon kun relikvoj sur la kolo, sed li ne permesos."
Vasilij Ivanovicx provis kelkfoje plej singarde demandi la filon pri lia laboro, pri lia farto, pri Arkadio,... Sed Bazarov respondis al li nevolonte kaj malzorge; foje, rimarkinte, ke la patro en la interparolo, sxteliras al io, li kolere diris al li: "Vi kvazaux pasxas cxirkaux mi sur la fingroj. Cxi tiu maniero estas ankoraux pli malbona, ol la antauxa."
"Nenio, mi nenion!..." rapide respondis la malfelicxa Vasilij Ivanovicx. Same senfruktaj restis liaj politikaj aludoj. Foje, okaze de la proksima liberigo de la servutuloj, Vasilij Ivanovicx ekparolis pri la progreso, esperante, ke la temo estos agrabla por la filo; sed Bazarov respondis indiferente: "Hieraux, pasante preter la cxirkauxbaro, mi auxdis kiel la buboj anstataux ia malnova kanto, krias: 'Venas, venas jam la tempo, amon sentas mia koro',... jen via progreso."