Читаем Patroj kaj filoj полностью

"Maljunulo", komencis Bazarov per rauxka kaj malrapida vocxo; "malbona estas mia afero. Mi estas infektita kaj post kelke da tagoj vi enterigos min."

"Eugeno!" balbutis li, "kion vi diras!... Pro Dio! Vi malvarmumis..."

"Cxesu", ne rapidante interrompis lin Bazarov. "Al kuracisto ne estas permesite tiel paroli. Mi havas cxiujn simptomojn de infekto, vi mem scias."

"Kie estas la simptomoj... de infekto. Eugeno. Tute ne..."

"Kaj tio cxi?" diris Bazarov kaj levinte la manikon de la cxemizo, montris al la patro rugxajn makulojn, antauxdirantajn malfelicxon, kiuj kovris lian hauxton.

Vasilij Ivanovicx ektremis kaj glaciigxis pro teruro.

"Ecx se..." respondis li fine, "eble... ecx se io en la speco... de infekto..."

"De piemio", sufloris la filo.

"Jes... en la speco... de epidemio..."

"De piemio", severe kaj klare ripetis Bazarov; "cxu vi jam forgesis viajn universitatajn kajerojn?"

"Estu, kiel vi volas... Tamen ni resanigos vin."

"Tio estas sxerco. Sed ne pri tio ni parolu. Mi ne pensis, ke mi mortos tiel baldaux; tio estas akcidento, verdire, tre malagrabla. Vi kaj la patrino devas nun profiti tion, ke via religia sento estas forta; venis bona momento, por provi gxian valoron." Li trinkis iom da akvo. "Mi volas vin peti pri unu servo... dum mi ankoraux estas estro de mia kapo. Morgaux aux postmorgaux mia cerbo, vi scias, petos eksigxon. Mi nun ne estas plu certa, cxu mi klare esprimas miajn pensojn. Kiam mi kusxis, sencxese sxajnis al mi, ke cxirkaux mi kuras rugxaj hundoj, kaj ke vi staras super mi, kiel cxasxundo super tetro. Mi estas kvazaux ebria. Cxu vi bone min komprenas?"

"Certe, Eugeno, vi parolas tute kiel oni devas."

"Tiom pli bone; vi diris al mi, ke vi sendis en la urbon por venigi kuraciston... Tio estis por vi... kaj por mi: sendu kurieron..."

"Al Arkadio Nikolaicx?" interrompis la maljunulo.

"Kiu estas Arkadio Nikolaicx?" rediris Bazarov, kvazaux meditante. "Ah, jes... tiu birdido! Ne, lin vi ne tusxu; li estas nun monedo. Ne miru, tio ne estas ankoraux deliro. Sendu kurieron al sinjorino Odincov, Anna Sergeevna, sxi posedas cxi tie en la cxirkauxajxo bienon... Vi konas sxin? (Vasilij Ivanovicx jese balancis la kapon). Oni diru al sxi: Eugeno Bazarov ordonis saluti vin kaj diri, ke li mortas. Vi plenumos tion?"

"Jes, mi plenumos... Sed cxu estas eble, ke vi mortos, vi, Eugeno,... Jugxu mem! Kie post tio estos la justeco?"

"Tion mi ne scias; sed sendu kurieron."

"Senprokraste mi sendos kaj mi mem skribos la leteron."

"Ne, tio estas superflua; diru, ke mi ordonis sxin saluti, tio suficxas. Kaj nun mi revenas al miaj hundoj. Strange! mi volas haltigi mian penson cxe la morto, sed mi ne sukcesas. Mi vidas nur makulon... kaj nenion plu."

Li ree peze sin turnis al la muro. Vasilij Ivanovicx eliris el la kabineto kaj atinginte la dormocxambron de la edzino, li falis sur la genuojn antaux la sanktaj pentrajxoj.

"Pregxu, Arina, pregxu!" gxemis li, "nia filo mortas."

La kuracisto, la sama distrikta kuracisto, kiu ne havis inferan sxtonon, venis kaj esplorinte la malsanan, konsilis atendantan metodon kaj diris kelke da vortoj pri la ebleco de la resanigxo.

"Cxu vi iam vidis homojn en mia stato, kiuj ne foriris al la Elizeaj Kampoj?" demandis Bazarov kaj subite kaptinte je la piedo pezan tablon, starantan apud la sofo, forpusxis gxin de la loko.

"La forton, la forton", diris li, "mi havas ankoraux en gxia pleneco, tamen mi devas morti!... Maljunulo, havis almenaux suficxe da tempo por malkutimi de la vivo, sed mi... Nei, nei... Oni provu nei la morton! Gxi vin neas, kaj finita estas la afero! Kiu ploras tie!" aldonis li post momento. "La patrino? Malfelicxa! Kiun sxi nutros nun per sia fama barcxo? Ankaux vi, Vasilij Ivanovicx, larmas, sxajnas al mi. Nu, se la kristanismo ne helpas, estu filozofo, stoiko! Vi ja gloris vin, ke vi estas filozofo?"

"Kia filozofo mi estas!" ekkriis Vasilij Ivanovicx, kaj larmoj gutis sur liajn vangojn.

La stato de Bazarov pli kaj pli malbonigxis kun cxiu horo; la progreso de l' malsano farigxis rapida, kiel ordinare okazas post la hxirurgiaj infektoj. Li ne perdis ankoraux la konscion kaj komprenis, kion oni diris al li; li ankoraux batalis. "Mi ne volas deliri", murmuretis li, kunpremante la pugnojn, "kia sensencajxo." Kaj tuj li aldonis: "Se de ok oni deprenas dek, kiom restas?"

Перейти на страницу:

Похожие книги

На льду
На льду

Эмма, скромная красавица из магазина одежды, заводит роман с одиозным директором торговой сети Йеспером Орре. Он публичная фигура и вынуждает ее скрывать их отношения, а вскоре вообще бросает без объяснения причин. С Эммой начинают происходить пугающие вещи, в которых она винит своего бывшего любовника. Как далеко он может зайти, чтобы заставить ее молчать?Через два месяца в отделанном мрамором доме Йеспера Орре находят обезглавленное тело молодой женщины. Сам бизнесмен бесследно исчезает. Опытный следователь Петер и полицейский психолог Ханне, только узнавшая от врачей о своей наступающей деменции, берутся за это дело, которое подозрительно напоминает одно нераскрытое преступление десятилетней давности, и пытаются выяснить, кто жертва и откуда у убийцы такая жестокость.

Борис Екимов , Борис Петрович Екимов , Камилла Гребе

Детективы / Триллер / Проза / Малые литературные формы прозы: рассказы, эссе, новеллы, феерия / Русская классическая проза