La sorto ne destinis al Bazarov pluan vekigxon. Antaux la vespero li tute perdis la konscion kaj en la sekvinta tago li mortis. La patro Alekso plenumis sur li la religiajn ceremoniojn. Kiam oni sanktoleis lin, kiam la sankta oleo tusxis lian bruston, unu lia okulo malfermigxis kaj sxajnis, ke io, kvazaux tremo de teruro trakuras lian mortan vizagxon, kiam li vidis la pastron en la robo, la fumon de la incenso, la kandelojn antaux la sanktaj pentrajxoj. Sed tio dauxris nur unu momenton. Kiam fine li spiris la lastan spiron kaj en la domo ekgxemis cxiuj, Vasilij Ivanovicx furiozigxis. "Mi diris, ke mi ekribelos", rauxke kriis li, kun flamanta vizagxo, kurbigita de grimaco, skuante la pugnon en la aero, kvazaux por minaci iun; "kaj mi ekribelos, ekribelos!" Sed Arina Vlasievna, dronanta en la larmoj, ekpendis sur lia kolo, kaj ili ambaux falis sur la vizagxojn. "Tiel", rakontis poste Anfisusxka en la cxambro de l' servistoj, "unu apud la alia ili mallevis siajn kapojn, kiel sxafoj dum la tagmeza varmego..."
Sed pasas la tagmezo, venas la vespero kaj la nokto, kiu kondukas en trankvilan rifugxejon la lacajn kaj sxargxitajn
Cxapitro XXVIII
Pasis ses semajnoj. Venis la blanka vintro kun la kruela silento de la sennubaj malvarmegoj, la densa, krakanta negxo, la pale smeralda cxielo, la roza prujno sur la arboj, la cxapoj el la fumo super la kamentuboj, kun la fumturnigxoj el la subite malfermitaj pordoj, la fresxaj kvazaux morditaj vizagxoj de l' pasantoj kaj la rapida trotado de l' tremantaj cxevaloj.
Januara tago jam proksimigxis al sia fino; la vespera malvarmo ankoraux pli forte premis la senmovan aeron, kaj rapide estingigxis la sanga cxielrugxo. En la fenestroj de la domo en Marino ekbrilis lumoj. Prokoficx, en nigra frako kaj blankaj gantoj, kun tute speciala soleneco dismetis sur la tablo mangxilaron por kvin personoj. Antaux unu semajno, en la malgranda parohxa pregxejo, senbrue kaj preskaux sen atestantoj, havis lokon du edzigxoj: de Arkadio kun Katja kaj de Nikolao Petrovicx kun Fenicxka; kaj en la sama tago Nikolao Petrovicx donis adiauxan tagmangxon al sia frato, forveturonta pro aferoj Moskvon. Anna Sergeevna ankaux forveturis tien post la edzigxo, doninte malavarajn donacojn al la juna paro.
Akurate je la tria horo cxiuj kolektigxis cxe la tablo. Ankaux Mitja cxeestis; li jam havis vartistinon en silka rusa kapvesto, kun oraj strioj. Pauxlo Petrovicx sidis inter Katja kaj Fenicxka: "la edzoj" sin lokis apud siaj edzinoj. Niaj malnovaj amikoj sxangxigxis en la lasta tempo: cxiuj kvazaux plibeligxis kaj "solidigxis"; sole Pauxlo Petrovicx malgrasigxis, kio, cetere, donis ankoraux pli da eleganteco kaj "grandsinjoreco" al liaj esprimplenaj trajtoj... Ankaux Fenicxka aliigxis. En nova silka vesto kun largxa velura rubando en la haroj, kun ora cxeno sur la kolo, sxi sidis senmove-respektplene, respektplene al si mem, al cxio, kio sxin cxirkauxis, kaj tiel ridetante, kvazaux sxi dezirus diri: "Pardonu min, mi ne estas kulpa." Ne sxi sola, cxiuj aliaj ridetis kaj ankaux kvazaux petis pardonon; cxiuj estis iom gxenataj, iom malgxojaj, sed en la realeco tre kontentaj. Cxiu servis sian najbaron kun komika gxentileco; sxajnis, ke cxiuj interkonsentis ludi simplaniman komedion. Katja estis la plej trankvila el cxiuj: sxi konfide cxirkauxrigardis kaj oni povis rimarki, kiel Nikolao Petrovicx jam amas sxin. Antaux la fino de la tagmangxo li levigxis kaj preninte pokalon en la manon, sin turnis al Pauxlo Petrovicx.
"Vi forlasos nin... vi forlasos nin, kara frato", komencis li, "kompreneble, ne por longe; tamen mi ne povas ne esprimi al vi, ke mi... ke ni... kiom mi... kiom ni... La malfelicxo estas, ke ni, rusoj, ne scias fari paroladojn! Arkadio, diru vi."
"Ne, kara patro, mi ne preparis min."
"Certe pli bone ol mi! Fine, frato, permesu, ke mi vin cxirkauxprenu kaj deziru al vi cxion bonan. Plej baldaux revenu al ni!"
Pauxlo Petrovicx kisis cxiujn, ne esceptante, kompreneble, Mitjan: krom tio li kisis la manon de Fenicxka, kiun sxi ne sciis ankoraux etendi por tio, kaj trinkante el la replenigita pokalo, diris kun profunda sopiro: "Estu felicxaj, miaj amikoj! Farewell! (adiaux!)" cxi tiu angla vorteto restis nerimarkita, sed cxiuj estis kortusxitaj.
"Al la rememoro de Bazarov", murmuretis Katja en la orelon de sia edzo kaj frapis lian pokalon. Arkadio responde forte premis sxian manon, sed ne kuragxis lauxte proponi la toston. Sxajnas, ke ni atingis la finon? Sed eble iu el la legantoj deziras ekscii, kion faras en la nuna momento cxiu el la personoj, kun kiuj li konigxis. Mi estas preta kontentigi lin.