Anna Sergeevna antaux nelonge edzinigxis, ne pro amo, sed pro kalkulo, kun unu el la estontaj rusaj homoj de la ago, inteligenta juristo, kun forta praktika sento, firma volo kaj rimarkinda elokventeco, - homo ankoraux juna, bona kaj malvarma kiel glacio. Ili vivas perfekte akorde kaj gxisvivos eble la felicxon, eble... la amon. La princidino K. mortis, forgesita tuj en la tago de l' morto. Ambaux Kirsanov, la patro kaj la filo, logxas en Marino. Iliaj aferoj komencas plibonigxi. Arkadio farigxis fervora agronomo kaj la "farmbieno" jam donas suficxe grandan profiton. Nikolao Petrovicx estas elektita jugxisto de l' paco kaj sxvite laboras, por forigi la malkonsentojn inter la liberigitaj servutuloj kaj la bienposedantoj. Li sencxese traveturas sian distrikton, diras longajn paroladojn, cxar li opinias, ke la kamparanojn oni devas "prudentigi", tio estas per ofta ripetado de la samaj vortoj elcxerpi ilian paciencon. Verdire, li kontentigis nek la klerajn nobelojn, kiuj parolas jen kun sxiko, jen kun melankolio pri la "emancipacio", (ili elparolas gxin laux la franca maniero), nek la neklerajn nobelojn, senceremonie insultantajn la "emuncipacion", (laux la elparolo de l' kamparanoj). Por unuj kaj por la aliaj li estas tro mola. Katerino Sergeevna naskis filon, Koljan, kaj Mitja jam brave kuras kaj elokvente babilas. Fenicxka, Fedosja Nikolavna, post la edzo kaj Mitja, neniun tiel adoras kiel sian bofilinon, kaj kiam Katja sidigxas al la fortepiano, sxi estas preta la tutan tagon ne forlasi sxin. Ni ne forgesu pri Petro. Li tute rigidigxis pro la malsagxeco kaj braveco, elparolas cxiujn e kiel u: ulugantu, sed li edzigxis kaj ricevis belan doton; lia edzino, filino de urba gxardenisto, rifuzis al du bonaj fiancxoj nur tial, ke ili ne posedis posxhorlogxon; Petro havis ne nur posxhorlogxon, sed ecx lakitajn duonsxuojn.
En Dresdeno, sur la teraso de Bruhl, inter la dua kaj kvara horo, en la plej "fasxionable" tempo por la promenado, vi povas renkonti homon cxirkaux kvindekjaran, jam tute grizan kaj kvazaux suferantan la podagron, sed ankoraux belan, elegante vestitan kaj kun tiu speciala stampo, kiun donas nur la longaj rilatoj kun la altaj klasoj de l' societo. Tio estas Pauxlo Petrovicx. Li forveturis el Moskvo eksterlandon pro la stato de sia sano kaj fiksis sian logxadon en Dresdeno, kie li havas rilatojn precipe kun angloj kaj kun trapasantaj rusoj. Kun la angloj liaj manieroj estas simplaj, preskaux modestaj, sed ne sen memestimo; ili trovas, ke li estas iom enuiga, sed ili estimas lin kiel "a perfect gentleman". Kun la rusoj li estas iom pli senceremonia, li ne haltigas sian galon, mokas sin mem kaj ilin; sed cxion cxi li faras tre agrable, senzorge kaj konvene. Li restas cxiam slavofilo: oni ja scias, ke en la alta rusa societo tio estas tres distingue. Li legas nenion ruse, sed sur lia skribotablo oni povas vidi argxentan cindrujon en formo de kamparana basta sxuo. Niaj turistoj cxiam sercxas lian societon. Mateo Iljicx Koliazin, kiu estas nun "en la vicoj de la opozicio", solene vizitis lin, veturante al la bohemaj kuraclokoj. La logxantoj de Dresdeno, kun kiuj li cetere preskaux ne havas rilatojn, havas kvazaux kulton por li. Neniu povas tiel facile, kiel der Herr Baron von Kirsanov, ricevi bileton en la kortegan kapelon, en la teatron k. t. p. Li cxiam faras bonon laux sia eblo; li cxiam ankoraux iom bruas: ne vane ja li estis iam leono; sed peza estas por li la sxargxo de la vivo... pli peza, ol li mem supozas... Suficxas vidi lin en la rusa pregxejo, kiam sin apoginte en angulo al la muro, li meditas kaj longe restas senmova, maldolcxe kunpreminte la dentojn; poste subite li rekonsciigxas kaj preskaux nerimarkeble faras la signon de l' kruco...
Ankaux sinjorino Kuksxin forveturis eksterlandon. Sxi estas nun en Heidelberg kaj studas ne la natursciencojn, sed la arhxitekturon, en kiu, kiel sxi diras, sxi malkovris novajn legxojn. Kiel antauxe, sxi cxiam restas en la societo kun studentoj, precipe kun junaj rusaj fizikistoj kaj hxemiistoj, kiuj plenigas la urbon kaj kiuj, mirigante en la komenco la naivajn germanajn profesorojn per la seriozeco de la vidmaniero, mirigas poste la samajn profesorojn per la kompleta senlaboremo kaj maldiligenteco. Kun tiaj du, tri hxemiistoj, kiuj ne povas distingi la oksigenon de la azoto, sed cxiam estas pretaj kritiki kaj plenaj de memestimo, kaj kun la granda Elisevicx Sitnikov, kiu ankaux sin preparas esti granda, faras bruon en Peterburgo kaj laux sia aserto, dauxrigas la "laboron" de Bazarov. Oni diras, ke antaux nelonge iu batis lin, sed li ne restis sxuldanto: en malpura artikolo, publikigita en malpura gazeto, li faris aludon ke la batinto estas malkuragxulo. Li nomas tion ironio. Lia patro malsxate kondutas, kun li, kaj lia edzino nomas lin malsagxulo kaj... literaturisto.